Đi đến phần nội dung

Esperanta sonoj en aliaj lingvoj

viết bởi utku, Ngày 07 tháng 11 năm 2011

Tin nhắn: 32

Nội dung: Esperanto

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 21:30:26 Ngày 13 tháng 12 năm 2011

la franca "r" estas inter esperantaj "r" kaj "ĥ". Francoj ne distingas c,ĉ,ĝ de resp. ts,tŝ,dĵ.

Ekzistas aliaj sonoj: fr_"gn" kiu pli malpli similas al eo_"nj" (kiu ankaŭ ekzistas en francaj vortoj kiel "panier"), "ng" (en angladevenaj vortoj, sed ankaŭ prononcitaj kiel n+g)

Estas kvar nazaj sonoj (an, in, on, un (ofte konfuzata kun in), centraj vokaloj "eu , e (ofte ne prononcata), u (inter eo_"i" kaj "u"), ou (prononcata "u").

h tute ne estas prononcata. La t.n. "enspirita" "h" estas nur la forigo de la ligo inter la vorto kaj la sekvonta.

drinkulo (Xem thông tin cá nhân) 22:33:00 Ngày 13 tháng 12 năm 2011

Hyperboreus:
Heliogabalus:
Hyperboreus:Hispana
Etaj klarigoj:

C c (ne ekzistas en la hispana, sed hispanlingvanoj facile povas elparoli ĝin)
Ĝ ĝ (hispanlingvanoj havas problemojn elparoli ĉi tiun sonon)
H h (Verdire, en latinameriko ni havas preskaŭ la saman sonon. Nia “j”)
Ĥ ĥ (ĉi tiu sono ekzistas en la hispana de Eŭropo, sed en Ameriko oni ne ofte aŭskultas ĝin, anstataŭ ĝi, ni prononcas preskaŭ kiel “h”)
Ĵ ĵ Llanto (nur en Urugvajo, Paragvajo kaj Argentino, por la resto ne estas tiom facila sono)
O o Orgasmo demando.gif (ĝin ni havas sed, ĉu ĝi estis la unua vorto kiun vi pensis por ekzempli)
Ŝ ŝ (same kiel c, ne estas hispanaj vortoj (krom neologismoj) kun ĉi tiu sono, sed ni povas elpraoli ĝin)
V v (la ekzemplo ne validas, la vorton “Viento” ni elparolas preskaŭ kiel [bjento])
Z z (efektive, ni ne havas ĉi tiun sonon krom alofone).
Ĝ ĝ ni hispanoj povas prononci: yegua, yunque
Ŝ ŝ ekzistas kiel alofonaĵo de ch (ĉ) en certaj regionoj de Andaluzujo
Z z estas ankaŭ alofonaĵo de s en certaj vortoj: oso, serpiente...

Hyperboreus (Xem thông tin cá nhân) 16:30:21 Ngày 15 tháng 12 năm 2011

Forigite

Demian (Xem thông tin cá nhân) 16:56:50 Ngày 15 tháng 12 năm 2011

Krom C, por kiu oni devas uzi du literojn ਤ (/t/) kaj ਸ (/s/), ĉiuj literoj ekzistas en la panĝaba.

ਕ੍ਰੋਮ C, ਪੋਰ ਕੀਊ ਓਨੀ ਦੇਵਾਸ ਉਜ਼ੀ ਦੂ ਲੀਤੇਰੋਏਯਨ ਤ (/t/) ਕਾਏ ਸ (/s/), ਚੀਊਈ ਏਸ੍ਪੇਰਾਂਤਾਯੀ ਲੀਤੇਰੋਈ ਏਕਜ਼ੀਸਤਾਸ ਏਨ ਲਾ ਪੰਜਾਬਾ

DeidaraRju (Xem thông tin cá nhân) 17:29:33 Ngày 02 tháng 1 năm 2012

Itala lingvo ne havas la sonojn "ĵ", "ĥ" kaj "h" (ĉi tiu estas sensona), sed la unua estas facile prononcebla (kaj tre eleganta, mi opinias), krome la dua estas rara sono. Ĝenerale, paroli Esperanto ne estas malfacila por italo. (Pardonu min por eraro, mi malofte skribas en forumo)

Abusonhhoson (Xem thông tin cá nhân) 14:28:15 Ngày 23 tháng 1 năm 2012

En la ĉina nur ekzistas 24,krom e,h,ĵ,r
"E"en ĉina lingvo prononciĝas kiel "e" en germana vorto Hunde.

Abusonhhoson (Xem thông tin cá nhân) 04:50:42 Ngày 24 tháng 1 năm 2012

N-true:
Abusonhhoson:En la ĉina nur ekzistas 24,krom e,h,ĵ,r
"E"en ĉina lingvo prononciĝas kiel "e" en germana vorto Hunde.
Fakte, ankaŭ /z/ kaj /v/ ne ekzistas en la normĉina.

Se oni estus tre precize, ankaŭ la sonoj /b/, /d/ kaj /g/ ne ekzistas en la ĉina, ĉar la ĉina normlingvo ne havas sonajn plozivojn, do la ĉina "b" fakte ja estas [p] kaj la "p" estas [pʰ].
La normĉina havas bazon de nordajn dialektojn,sed ni sudaj dialektanoj prononcas n kiel l,b kiel p,g kiel k,ni eĉ havas ö

troyshadow (Xem thông tin cá nhân) 19:05:18 Ngày 24 tháng 1 năm 2012

al mi ŝajnas ke ne povas esti ĉe internacia lingvo ununura normo de sonprononco,kaj ju pli distinglingva estontas nia samideanaro des pli estantos disvasta normo de sonvarioj

patrik (Xem thông tin cá nhân) 05:45:05 Ngày 30 tháng 1 năm 2012

En multaj filipinaj lingvoj troviĝas ĉiuj esperantaj fonemoj (sonoj) krom la jenaj: ŝ, ĥ, z, kaj ĵ.

c troveblas en vortoj kiel "tatsulok", ĝ troveblas en "dyaryo", ĉ en "ch/tsinelas".

Filipinanoj [kvankam ne ĉiuj] fojfoje konfuziĝas inter f/p, b/v, kaj z/s. Tamen, tio ne estas granda problemo, kaj do facile korektebla.

orthohawk (Xem thông tin cá nhân) 13:50:20 Ngày 07 tháng 2 năm 2012

utku:Kiom de 28 esperantaj sonoj laŭ literoj (abcĉdefgĝhĥijĵklmnoprsŝtuŭvz) pli-malpli troviĝas en via lingvo?

Ĉu ekzistas lingvo, kiu inkluzivas ĉiujn esperantajn sonojn?

Mi supozas ke, C havas memstara fonetikan sonon ʦ, kiu ne egalas al "ts", kaj mi ne konsideras diftongojn.

Ekzemploj;
En la turka ekzistas 25, krom c, ĥ, ŭ.
En la azera ekzistas 26, krom c, ŭ.
En la standarda araba ekzistas 19, krom a, c, ĉ, e, g, ĵ, o, p, v. (Tamen araba r kaj araba ĥ estas iome malsamaj ol la esperantaj.)
Sono aŭ fonemo? Angle, "c" ja ekzistas (caTS=katoj) sed ne kiel fonemo.

Se vi parolas pri sono, la Ĥ estas la nura litero kiu eble ne ekzistas en la angla.

Quay lại