K vsebini

Nova poemeto

od palaman, 07. november 2011

Sporočila: 6

Jezik: Esperanto

palaman (Prikaži profil) 07. november 2011 18:59:42

Nin tempo resanigas de la vanto:
Aliaj venas temoj al atent'.
Se nepre malaperas la vivanto,
Do vane vivo spiras en la vent'.

horsto (Prikaži profil) 07. november 2011 23:23:46

Plaĉas al mi. Sed mi ne certas ĉu eblas meti la predikaton inter la du vortojn de la subjekto, ec se temas pri poezio.
Kial ne skribi:
Aliaj temoj venas al atent'.

eurimaco (Prikaži profil) 08. november 2011 17:00:51

palaman:Nin tempo resanigas de la vanto:
Aliaj venas temoj al atent'.
Se nepre malaperas la vivanto,
Do vane vivo spiras en la vent'.
Via poemeto plaĉas al mi. Bonvolu ĉiam daŭrigi. Feliĉa akuŝo.

Hyperboreus (Prikaži profil) 08. november 2011 18:48:13

Forigite

palaman (Prikaži profil) 09. november 2011 11:33:25

horsto:Plaĉas al mi. Sed mi ne certas ĉu eblas meti la predikaton inter la du vortojn de la subjekto, ec se temas pri poezio.
En la rusa oni ĉiam faras tion por esprimi specialan intonacion, akcentigi la subjekton.
Certe, esperanta gramatiko tion ne malpermesas fari.
Kial ne skribi:
Aliaj temoj venas al atent'.
Mi volis ĝuste akcentigi vorton "temoj", kiu rimiĝas kun "tempo".
Se mi dirus "Aliaj temoj venas al atent'", do "temoj" sonus malforte, car la 4-a silabo havas malfortan akĉenton, dume la 6-a havas ja nature la fortan.
Do eĉ se en la denaska lingvo de la leganto oni ne uzas liberan vortordon por esprimi specialan intonacion, tamen oni nepre akcentas la vorton "temoj" - samkiel mi volas - konforme al la natura ritmo de la poemeto.

palaman (Prikaži profil) 20. januar 2012 15:46:28

Mi volis traduki kanton de rusa kanzonisto Suĥanov, sed mi ne sukcesis. Fakte mi verkis novan poemeton, kie ĉeestas similaj bildoj.
Kaj mi kantis ĝin laŭ la Suĥanov-a melodio.

http://mvsolohin.ru/veturil

La MP3 dosiero
http://mvsolohin.ru/files/veturil.mp3

Nazaj na začetek