إلى المحتويات

La Evangelio pri Tukso, elterigita.

من drinkulo, 8 نوفمبر، 2011

المشاركات: 9

لغة: Esperanto

drinkulo (عرض الملف الشخصي) 8 نوفمبر، 2011 9:46:09 ص

Antaŭ kelkaj jaroj mi trovis tiun bizaran rakonton
http://www.armoredpenguin.com/~regan/penguins/tu'x...
Post eta traduka laborado al Esperanto mi prezentas ĝin al vi.
Kiel en la origina teksto mi uzas novajn kaj oldajn vortojn kaj esprimojn.
Ĝi nefinitas, mi petas al vi ke se ĝi havas iun misaĵon, skribu tion.
Ankaŭ se iu konas tiun tekston en aliaj lingvoj, bonvolu skribi la ligilon aŭ aldoni la dosieron.

Madridano (عرض الملف الشخصي) 8 نوفمبر، 2011 11:35:18 ص

Kara Sergio: En via traduko de la sprita "evangelio" mi rimarkis izolajn eraretojn. Ekzemple: konfusa devas esti konfuza, libertigi devas esti liberigi, arkitecturon devas esti arkitekturon, abvokatojn supozeble vi volis diri advokatojn ...
Cetere, tre inĝenia estas via uzo de verbigitaj participoj.

Darío

drinkulo (عرض الملف الشخصي) 8 نوفمبر، 2011 4:30:53 م

Madridano:Kara Sergio: En via traduko de la sprita "evangelio" mi rimarkis izolajn eraretojn. Ekzemple: konfusa devas esti konfuza, libertigi devas esti liberigi, arkitecturon devas esti arkitekturon, abvokatojn supozeble vi volis diri advokatojn ...
Cetere, tre inĝenia estas via uzo de verbigitaj participoj.

Darío
Danke al Dario, mi faris tiujn korektojn kaj esperantigis iun propan nomon. Mi metas la ĝisdatan dosieron.

Se iu homo vidas ion kio estas tradukita mave, bonvolu diri tion al mi.

SM

lgg (عرض الملف الشخصي) 9 نوفمبر، 2011 4:23:03 م

Kial malŝpari sian tempon tradukante malnova, neamuza kaj ekstreme tendenca verkaĉo? La espranto bezonas plu haveble tekstoj, sed ĝi povus esti de pli alta kvalito.

drinkulo (عرض الملف الشخصي) 10 نوفمبر، 2011 10:10:51 ص

lgg:Kial malŝpari sian tempon tradukante malnova, neamuza kaj ekstreme tendenca verkaĉo? La espranto bezonas plu haveble tekstoj, sed ĝi povus esti de pli alta kvalito.
"Dankon" pro via komento. Ĝi estas tre malkonstruema.
Mi diras al vi nur alian aferon: la dua persono en E-o estas "vi", ne "si"

drinkulo (عرض الملف الشخصي) 10 نوفمبر، 2011 11:48:57 ص

Mi plu respondas al igg.
La tradukado de tiu teksto helpis plibonigi mian sciadon pri Esperanto, kaj mi praktikis multan Esperanton.

Se mi perdis tempon, mi faris ĝin plaĉe.

novatago (عرض الملف الشخصي) 10 نوفمبر، 2011 1:11:24 م

drinkulo:Se iu homo vidas ion kio estas tradukita mave, bonvolu diri tion al mi.
"mave" estas tradukita malbone.

Ĝis, Novatago.

drinkulo (عرض الملف الشخصي) 10 نوفمبر، 2011 3:53:16 م

novatago: "mave" estas tradukita malbone.

Ĝis, Novatago.
Dankon, sed la vorto mava ekzistas ekde la unuaj esperantaj vortaroj, same ol la vortoj liva, ovri... sed la personoj preferas uzi la vortojn ĉe mal-.

Kaj kiam mi uzas la vorton malviro, oni ĵetas la manojn sur sian kapon. rido.gif

Amike

novatago (عرض الملف الشخصي) 10 نوفمبر، 2011 5:40:32 م

drinkulo:Kaj kiam mi uzas la vorton malviro, oni ĵetas la manojn sur sian kapon.
Vi ne komprenis min. Kelkaj neologismoj estas laŭ mi akcepteblaj, aliaj, kiel tiu dirita de vi, ne ĉar estas tute nebezonata. La uzo de tiu vorto nur respondas al persona ŝato pro mallongeco. Tamen, en tiuj bazaj vortoj, estas pli grava afero ke ili estu facile kompreneblaj. Aliflanke mi ne dubas ke tiu vorto estis jam en fruaj tempoj en la vortaroj; mi eĉ ne dubas ke estas aliaj, kiuj uzas ĝin; tamen, mi maloftege vidis ĝin kaj nur de uzita de hispanoj.

Pri malviro, mi ne vidas problemon. Mi ankaŭ ŝatas ludi laŭfundamente per la vortaro. Tamen, mi ne intencas ŝanĝi aŭ anstataŭi ekzistantajn vortojn, aŭ krei novajn vortojn, se ili ne estas bezonataj. Esperanto jam havas sufiĉe grandan vortaron kaj la malplej bezonata afero estas anstataŭi fundamentajn radikojn, kiuj estas facile lerneblaj.

Respekti la fundamenton, ne malhepas la evoluon de la lingvo.

Ĝis, Novatago.

عودة للاعلى