メッセージ: 9
言語: Esperanto
drinkulo (プロフィールを表示) 2011年11月8日 9:46:09
http://www.armoredpenguin.com/~regan/penguins/tu'x...
Post eta traduka laborado al Esperanto mi prezentas ĝin al vi.
Kiel en la origina teksto mi uzas novajn kaj oldajn vortojn kaj esprimojn.
Ĝi nefinitas, mi petas al vi ke se ĝi havas iun misaĵon, skribu tion.
Ankaŭ se iu konas tiun tekston en aliaj lingvoj, bonvolu skribi la ligilon aŭ aldoni la dosieron.
Madridano (プロフィールを表示) 2011年11月8日 11:35:18
Cetere, tre inĝenia estas via uzo de verbigitaj participoj.
Darío
drinkulo (プロフィールを表示) 2011年11月8日 16:30:53
Madridano:Kara Sergio: En via traduko de la sprita "evangelio" mi rimarkis izolajn eraretojn. Ekzemple: konfusa devas esti konfuza, libertigi devas esti liberigi, arkitecturon devas esti arkitekturon, abvokatojn supozeble vi volis diri advokatojn ...Danke al Dario, mi faris tiujn korektojn kaj esperantigis iun propan nomon. Mi metas la ĝisdatan dosieron.
Cetere, tre inĝenia estas via uzo de verbigitaj participoj.
Darío
Se iu homo vidas ion kio estas tradukita mave, bonvolu diri tion al mi.
SM
lgg (プロフィールを表示) 2011年11月9日 16:23:03
drinkulo (プロフィールを表示) 2011年11月10日 10:10:51
lgg:Kial malŝpari sian tempon tradukante malnova, neamuza kaj ekstreme tendenca verkaĉo? La espranto bezonas plu haveble tekstoj, sed ĝi povus esti de pli alta kvalito."Dankon" pro via komento. Ĝi estas tre malkonstruema.
Mi diras al vi nur alian aferon: la dua persono en E-o estas "vi", ne "si"
drinkulo (プロフィールを表示) 2011年11月10日 11:48:57
La tradukado de tiu teksto helpis plibonigi mian sciadon pri Esperanto, kaj mi praktikis multan Esperanton.
Se mi perdis tempon, mi faris ĝin plaĉe.
drinkulo (プロフィールを表示) 2011年11月10日 15:53:16
novatago: "mave" estas tradukita malbone.Dankon, sed la vorto mava ekzistas ekde la unuaj esperantaj vortaroj, same ol la vortoj liva, ovri... sed la personoj preferas uzi la vortojn ĉe mal-.
Ĝis, Novatago.
Kaj kiam mi uzas la vorton malviro, oni ĵetas la manojn sur sian kapon.
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
Amike
novatago (プロフィールを表示) 2011年11月10日 17:40:32
drinkulo:Kaj kiam mi uzas la vorton malviro, oni ĵetas la manojn sur sian kapon.Vi ne komprenis min. Kelkaj neologismoj estas laŭ mi akcepteblaj, aliaj, kiel tiu dirita de vi, ne ĉar estas tute nebezonata. La uzo de tiu vorto nur respondas al persona ŝato pro mallongeco. Tamen, en tiuj bazaj vortoj, estas pli grava afero ke ili estu facile kompreneblaj. Aliflanke mi ne dubas ke tiu vorto estis jam en fruaj tempoj en la vortaroj; mi eĉ ne dubas ke estas aliaj, kiuj uzas ĝin; tamen, mi maloftege vidis ĝin kaj nur de uzita de hispanoj.
Pri malviro, mi ne vidas problemon. Mi ankaŭ ŝatas ludi laŭfundamente per la vortaro. Tamen, mi ne intencas ŝanĝi aŭ anstataŭi ekzistantajn vortojn, aŭ krei novajn vortojn, se ili ne estas bezonataj. Esperanto jam havas sufiĉe grandan vortaron kaj la malplej bezonata afero estas anstataŭi fundamentajn radikojn, kiuj estas facile lerneblaj.
Respekti la fundamenton, ne malhepas la evoluon de la lingvo.
Ĝis, Novatago.