前往目錄

Via plej ŝatata poemo

貼文者: Hyperboreus, 2011年11月8日

訊息: 3

語言: Esperanto

Hyperboreus (顯示個人資料) 2011年11月8日下午6:30:19

Forigite

Ryuuichi (顯示個人資料) 2011年11月9日下午9:37:46

Mi tre ŝatas La vojo, verkita de Zamenhofo. Jen ĉi-sube:

Tra densa mallumo briletas la celo,
Al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
Al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
Nek batoj de l'sorto, nek mokoj de l'homoj,
Ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
Ĝi estas, la voj' elektita.

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboros la monton granitan.
L'espero, l'obstino kaj la pacienco —
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.

Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
Pri l'tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, —
Ni semas kaj semas konstante.
«Ho, ĉesu!» mokante la homoj admonas, —
«Ne ĉesu, ne ĉesu!» en kor' al ni sonas:
«Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
»Se vi pacience eltenos».

Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
Velkantajn foliojn deŝiras,
Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
Ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
Ĝin jam ne timigos la vento, nek staro,
Obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
Al cel' unu fojon signita!

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboros la monton granitan.
L'espero, l'obstino kaj la pacienco —
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.


Mi esperas ke ĝi plaĉos vin!

Amike, Ryu.

dobri (顯示個人資料) 2011年11月10日下午6:17:44

Jam de longe mi ne legis tiom bonan poeziaĵon. Kontraŭe al multaj kontribuoj en la forumo ĝi estas skribita per brila Esperanto. Majstre de nia Majstro!

回到上端