ไปยังสารบัญ

Ĉu reformi esperanton

จาก cellus, 9 พฤศจิกายน 2011

ข้อความ 67

ภาษา: Esperanto

erinja (แสดงโปรไฟล์) 10 พฤศจิกายน 2011, 18:57:54

lgg: Eĉ en Rusio cirilika scribo estas uzata nur en oficiala eldoneĵoj. La popolo rusa skribas transliterume kun latina signoj.
Ĉu?

Kial, do, oni skribas cirile en la lernu-forumo en la rusa? Ĉu ĝi estas oficiala eldonaĵo de la rusa registaro? Ĉu ankaŭ nia ukraina forumo estas oficiala eldonaĵo de iu registaro?

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 10 พฤศจิกายน 2011, 20:58:19

iel pli kaj pli ŝajnas al mi ke lgg estas iuspeca trolo.

abdullatif (แสดงโปรไฟล์) 10 พฤศจิกายน 2011, 21:41:09

Persone, mi ne volas reformi esperanton, ĉar esperanto estas tre bela al mi tiel ĝi estas nun..
same al tre lingvoj esperanto devas havi unuan historan formon... Tio estas signo de la esperanta kultura, sed mi povas reformi la vortojn kiel tiel en aliaj lingovoj...

lgg (แสดงโปรไฟล์) 10 พฤศจิกายน 2011, 22:22:19

En la internacia lingvo ne povas ekzisti leteroj kiel forestas de tiparoj, klavaroj kaj kodopaĝoj ke normalaj homoj havas.

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 11 พฤศจิกายน 2011, 06:20:32

lgg:En la internacia lingvo ne povas ekzisti leteroj kiel forestas de tiparoj, klavaroj kaj kodopaĝoj ke normalaj homoj havas.
Kiu difinas, kiu estas normala homo? Ĉu vi?

Kirilo81 (แสดงโปรไฟล์) 11 พฤศจิกายน 2011, 08:29:11

Ŝajnas al mi esti leĝo, ke ju malpli bone iu regas E-on, des pli volonte li volas ĝin reformi.

Reformoj ne eblas, krom se UK malvalidigas la Bulonjan Deklaracion. Punkto. Fino.

zan (แสดงโปรไฟล์) 11 พฤศจิกายน 2011, 12:04:51

Preskaŭ ĉiuj komencantoj unue ekdeziras reformi Esperanton, ĉu ne?

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 11 พฤศจิกายน 2011, 12:20:53

zan:Preskaŭ ĉiuj komencantoj unue ekdeziras reformi Esperanton, ĉu ne?
Mi ja supozas tion - almenaŭ tiel estis ĉe mi, eksa subtenanto de -iĉ.

utku (แสดงโปรไฟล์) 11 พฤศจิกายน 2011, 12:34:47

zan:Preskaŭ ĉiuj komencantoj unue ekdeziras reformi Esperanton, ĉu ne?
Ankaŭ mi estis tiel. Ne nur Esperanton, mi volis reformi eĉ la anglan, ĉinan, araban kaj japanan kiam mi eklernis ilin.

lgg (แสดงโปรไฟล์) 11 พฤศจิกายน 2011, 18:05:24

Kiel la letero ĵ estas pli bone ol ž, kaj j ol y?
Ankaŭ kial la aretaĉo de burokratoj estas komandante la lingvon internacian, ke estas publikpropraĵo de homaro?

กลับไปด้านบน