Pesan: 67
Bahasa: Esperanto
hebda999 (Tunjukkan profil) 15 Desember 2011 09.16.15
Klimrme:Mi vidas neniun kialon por reformi Esperanton.La kialon vidas nur tiuj, kiuj ne konas Esperanton bone. Esperanto ne estas senmanka, sed mi amas tiujn ĝiajn etajn malperfektaĵojn, ĉar pro ili ĝi fariĝis viva kaj tre riĉa lingvo de homoj, ne de aŭtomatoj.
troyshadow (Tunjukkan profil) 15 Desember 2011 15.27.14
darkweasel (Tunjukkan profil) 15 Desember 2011 15.31.36
troyshadow:reale reformi e-on estas same kiel reformi iun ajn naturan lingvon-estas maleble devigi ĉiujn samideanojn paroli laŭ novaj nekutimaj reguloj.Jes ja.
bildo (Tunjukkan profil) 15 Desember 2011 16.26.12
troyshadow:reale reformi e-on estas same kiel reformi iun ajn naturan lingvon-estas maleble devigi ĉiujn samideanojn paroli laŭ novaj nekutimaj reguloj.Ĉi tio estas racia argumento!
hebda999 (Tunjukkan profil) 19 Desember 2011 13.11.16
troyshadow:reale reformi e-on estas same kiel reformi iun ajn naturan lingvon-estas maleble devigi ĉiujn samideanojn paroli laŭ novaj nekutimaj reguloj.Ankaŭ devigi ilin paroli laŭ la kutimaj reguloj estas egale maleble.
troyshadow (Tunjukkan profil) 19 Desember 2011 15.37.03
hebda999:Ne egalas:unue,jam estas multo da e-istoj,kiuj uzas kaj almenaŭ penas la lingvon laŭ la reguloj kaj lernigas aliajn.Ankaŭ post iu ajn reformo troviĝos tiujn,kiuj ne konsentos kun ĝi,do tio signifos dispartigon,sed ĉu la grava ideo de e-o ne estas kunigo?
Ankaŭ devigi ilin paroli laŭ la kutimaj reguloj estas egale maleble.
Altebrilas (Tunjukkan profil) 22 Desember 2011 13.30.07
Tiuj, kiuj proponas novan projekton devus indiki pri kio sia projekto malsamas de la jam proponitaj por esti registrata en la datumbazo.
Mi kredas, ke tia postulo malinstigus 90%-jn el la reformemuloj...