Til indholdet

Jida lingvo

af MarCin83, 10. nov. 2011

Meddelelser: 12

Sprog: Esperanto

erinja (Vise profilen) 23. mar. 2012 01.05.28

La jida ne estas tre malfacila por iu kiu parolas la germanan.

Sed laŭ mi estus problemo pri falsaj amikoj (aŭ, ekzemple, ke oni emus ĉiam prunti vortojn el la germana, kaj ne ĉiam eblas fari tion) kaj ankaŭ pri vort-ordo. La jida ne uzas saman vort-ordon kiel la germana, do la jida povus ŝajni havi tre nenaturan vort-ordon, por parolanto de la germana.

Laŭ mi la hebrea alfabeto estas tre facila. Ĝi certe estas pli facila por komencantoj ol la araba (en kiu estas malfacile, por komencantoj, vidi kie unu litero finiĝas kaj la venonta komenciĝas, kaj oni devas memori plurajn formojn de plej multaj literoj) kaj pli facila ol ekzemple la taja aŭ la amhara alfabetoj, kiuj havas multege pli da literoj!

Sed mi avertas vin - ne iru al retpaĝo kiu instruas simple la "hebrean alfabeton". La literoj estas samaj inter la jida kaj la hebrea. Sed la hebrea literumas en tute alia maniero ol la jida, kaj se vi lernos kiel legi la hebrean, vi plene konfuziĝos kiam vi legos jidan tekston. Ekzemple, la hebrea ne skribiĝas kun vokaloj, kaj kelkaj literoj kiuj estas sensonaj (aŭ glotaj haltoj) en la hebrea, fariĝas vokaloj en la jida. Tial estas plej bone lerni "legi la jidan", anstataŭ studi kiel "legi la hebrean" (ĉar se vi lernos kiel legi la hebrean, vi devos ĉiukaze relerni la fundamenton de la sistemo de literumado)

Se vi tute ne konas la alfabeton kaj vi interesiĝas pri la jida, mi rekomendas la libron "The Yiddish Teacher"

Ĝi estas malgranda libro instruas la hebrean alfabeton malrapide, kaj ĝi samtempe instruas la jidan lingvon, do oni povas iom post iom lerni kaj la lingvon, kaj la alfabeton.

.... tamen ĝi ne plu estas eldonata. Eble vi povus trovi brokantan ekzempleron.

Unu afero pri la libro estas ke ĝi ne instruas vortojn kun hebrea deveno (ĉar tio postulas apartan klarigon pri prononco). Sed por baza enkonduko al la lingvo kaj al la alfabeto, ĝi estas helpa. Mi posedas la libron, kaj eble mi povus kopii por vi nur la paĝojn kiuj instruas la alfabeton, sed pro la manko de hebre-devenaj vortoj, mankas kelkaj literoj (se mi bone memoras) en la alfabeto kiun ĝi instruas, literoj kiuj nur uziĝas en hebre-devenaj vortoj.

Tumppi1991 (Vise profilen) 23. mar. 2012 22.34.53

Saluton ree!
Mi rigardis ke en biblioteko de mia hejmurbo estas ankaŭ lirbo por lerni la jidan lingvon. Mi povas prunti la libron kaj vidi kia estas la libro. En finnlando estas tre bonaj bibliotekoj. Kiam mi havos pli tempon, mi lernos la jidan kaj nun mi scias kiun mi kontaktos kiam mi bezonas helpon kun la jida lingvo ridulo.gif

Tilbage til start