去目錄頁

Etaj interesaj ŝanĝoj laŭ la esperantaj leĝoj.

Francisko1, 2011年11月12日

讯息: 44

语言: Esperanto

HaleBopp (显示个人资料) 2011年11月14日上午11:11:42

Bertilo Wennergren :
"Iuj Esperantistoj ne volas vidi la lingvon trankvile evolui rilate al sekso, sed volas ĝin draste reformi. Oni proponadas diversajn novajn afiksojn kaj pronomojn por fari la lingvon “perfekta”. Tiuj reformoj efektive kaŭzus pli da problemoj ol ili solvus. Feliĉe en la praktiko ĉiuj tiuj klopodoj montriĝas vanaj malŝparoj de energio."

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/o-vortoj/seksa_...

AlfRoland (显示个人资料) 2011年11月14日上午11:31:00

drinkulo:kial neniu proponis uzi la vorton "malviro" por femalo aŭ virino?

Mi opinias ke ni devus klarigi la forestetojn de l' Gramatiko, kiel maskla afikso aŭ kondicionala participo, anstataŭ la reformo de l' personaj pronomoj (sed ni devas uzi pli la pronomon ci)

Amike,
SM
Eble oni povas ekvideti kunligon inter via propono kaj via kromnomo.

Gofzamen (显示个人资料) 2011年11月14日上午11:54:33

Ĉu vi volas reformi Esperanton? Unue, reformu vian menson!

La diskriminacio ne estas neniel en la lingvo, sed en la menso de la lingvouzantoj.

sudanglo (显示个人资料) 2011年11月14日下午12:03:25

SE 'virino' estas nelogika formo, tiel ankaŭ estas nelogikaj, 'reĝino', 'lordino', 'princino', 'edzino', 'knabino' kaj aliaj formoj, kie kutime la sen-ina formo indikas masklan vivaĵon.

AlfRoland (显示个人资料) 2011年11月15日上午8:14:28

PIV difinas la prefikson "mal" jene:

"Pref. montranta ideon logike kontraŭan al tiu, kiu montras la radiko."

Skribante "malviro" vi ankaŭ esprimas ke virino estas kontraŭo al viro. Pripensu ke viro estas homo - ĉu "malviro" eble ne estas homo?? Mi pensas ke "malviro" vere estus ofenda al virinoj, ĉu ne?

darkweasel (显示个人资料) 2011年11月15日上午11:40:12

AlfRoland:PIV difinas la prefikson "mal" jene:

"Pref. montranta ideon logike kontraŭan al tiu, kiu montras la radiko."

Skribante "malviro" vi ankaŭ esprimas ke virino estas kontraŭo al viro. Pripensu ke viro estas homo - ĉu "malviro" eble ne estas homo?? Mi pensas ke "malviro" vere estus ofenda al virinoj, ĉu ne?
Mi malkonsentas. Malviro estus komparebla al, ekzemple, granda idioto. Tiu esprimo ja ne nepre signifas idioton korpe grandan, sed ofte homon kun granda idioteco - aŭ ĉu ne? Laŭ tio ŝajnas al mi bone diri malidioto por "saĝulo" kaj do ankaŭ malviro por "virino". Aŭ ĉu mi fuŝis ion?

AlfRoland (显示个人资料) 2011年11月15日下午12:07:17

darkweasel:

Mi preferas pritrakti viro kaj virino kiel variantoj de homa specio. Ĉu vi vere opinias ke virino estas la kontraŭo al viro? Mi esperas ke ne!!

TatuLe (显示个人资料) 2011年11月15日下午12:18:42

darkweasel:Mi malkonsentas. Malviro estus komparebla al, ekzemple, granda idioto. Tiu esprimo ja ne nepre signifas idioton korpe grandan, sed ofte homon kun granda idioteco - aŭ ĉu ne? Laŭ tio ŝajnas al mi bone diri malidioto por "saĝulo" kaj do ankaŭ malviro por "virino". Aŭ ĉu mi fuŝis ion?
Idioteco estas logike kontraŭa al saĝeco, sed ineco estas malpli klare logike kontraŭa al vireco. Mi komprenus la vorton "malviro", se iu uzus ĝin (ĝi nepre aludas al virinoj ĉar ja ne ekzistas pli ol du homaj seksoj), sed ĝi estas malpli logika konstruo ol "malidioto", laŭ mi.

AlfRoland (显示个人资料) 2011年11月15日下午12:26:02

TatuLe:

Kiel ni interpretu jenajn frazojn:

"Li estas malvira!" aŭ "Ŝi estas vira"??

Eble iom moka, ĉu ne??

TatuLe (显示个人资料) 2011年11月15日下午1:17:01

AlfRoland:

Jes, en moka uzo "malvira" estas logika konstruo ĉar ĝi ne sinonimas al "virina", sed al "kontraŭa al la normoj de vireco". Tia uzo de "malvira" ne postulas ke oni traktu virinojn kiel la kontraŭon de viroj.

Do tiuj frazoj estas mokaj, se oni opinias ke viroj estu viraj kaj virinoj estu virinaj, sed tio estas socia afero kaj ne lingva.

回到上端