前往目錄

"not even" ktp

貼文者: hunne68, 2011年11月14日

訊息: 13

語言: Esperanto

Tjeri (顯示個人資料) 2011年11月14日下午6:40:39

oni diru eĉ ne kaj ne *ne eĉ.
la nuanco estas malsimila, sed ne eĉ ŝajnas al mi tute gramatika.

Bone pripensinte la taŭga frazo estus: li ne povas eĉ stari

Chainy (顯示個人資料) 2011年11月14日下午6:58:22

Do, kiel Tommjames menciis, 'des malpli' ŝajnas bona varianto, precipe en la nun diskutata kunteksto.

Ŝajne estas du eblaj lokoj, en kiujn oni povas enmeti 'eĉ' en la frazo:

1. Li ne povas stari, des malpli iri.
2. Li ne povas stari, des malpli iri.

"Iri" verŝajne sufiĉas por diri 'walk', sed aliokaze oni povus diri 'paŝi'.

Pri "laufen" mi ne certas pri la celita signifo, ĉar en certaj dialektoj de la germana ĝi signifas 'walk', sed en la germana, kiun mi lernis en lernejo ĝi signifas 'run'. Tial, eble ni traduku la frazon per 'kuri'!

darkweasel (顯示個人資料) 2011年11月14日下午7:47:31

Ĝis nun des malpli ŝajnas al mi la plej bona solvo.

La versio kun li ne nur ne povas estas gramatike bona, sed eble postulas iom pli da pripensado por kompreno.

回到上端