Ke daftar isi

Ĉu EU daŭre estas demokrateca?

dari Altebrilas, 15 November 2011

Pesan: 29

Bahasa: Esperanto

Altebrilas (Tunjukkan profil) 18 November 2011 22.42.25

Ŝi= Angela Merkel, komprenende (kvankam mi dubas pri "kompreneble" rideto.gif )

horsto (Tunjukkan profil) 19 November 2011 00.54.57

Mi ne plu kredas ke balotoj en unuopaj landoj povas influi la ekonomion, La ekonomio, la grandaj firmaoj, agas tutmonde, kaj neniu lando povas ŝanĝi tion.

qwertz (Tunjukkan profil) 19 November 2011 14.52.52

horsto:Mi ne plu kredas ke balotoj en unuopaj landoj povas influi la ekonomion, La ekonomio, la grandaj firmaoj, agas tutmonde, kaj neniu lando povas ŝanĝi tion.
Mi konsentas. Pri tio Eŭropa bezonas eŭropa konfederacio. Eŭropa Unio estas "kontraŭludanto"/Gegenspieler/counterpart kontraŭ tutmondagadajn firmaojn. Sed aktuale Eŭropa Unio ne finkonstruis. EU ankoraŭ bezonas vojaĝi tra tre danĝera nacionalismotunelon.

Altebrilas (Tunjukkan profil) 24 November 2011 21.07.26

Sed UE estas kiel pupo en la manoj de la lobioj. Se EU plifortiĝas, tio okazos kontraŭ la popoloj. Nun EU funkcias kvazaŭ ĝi havus du celojn:
- protekti la pensiojn de la maljunaj germanoj
- simili plejeble al usono.

Eŭropa Unio naskis multe da esperoj, sed hodiaŭ ĉiuj konstatas, ke ĝi ne funkcias.ploro.gif

Tamen ĝi alportis pacon - sed ĉu vere en ĉiujn landojn? demando.gif

Darjo (Tunjukkan profil) 25 November 2011 19.44.36

Altebrilas:Sed UE estas kiel pupo en la manoj de la lobioj. Se EU plifortiĝas, tio okazos kontraŭ la popoloj. Nun EU funkcias kvazaŭ ĝi havus du celojn:
- protekti la pensiojn de la maljunaj germanoj
- simili plejeble al usono.

Eŭropa Unio naskis multe da esperoj, sed hodiaŭ ĉiuj konstatas, ke ĝi ne funkcias.ploro.gif

Tamen ĝi alportis pacon - sed ĉu vere en ĉiujn landojn? demando.gif
Mi tute akordas kun vi, kompreneble la Eŭropa Unio ne sukcesis en kelkaĵo kiu portis al tio situacio, sed precipe al ekonomia nivelo.

Altebrilas (Tunjukkan profil) 5 Desember 2011 11.50.43

Ŝajnas, ke la nuna krizo endanĝerigas EU-n. La sistemo kun unika mono ne funkcias. Plurajn landojn ĝi ĵetis en mizeron, kaj ĝi vekigas la malamon inter popoloj.

La Germanoj memoras pri la ekonomia krizo post la traktato de Versailles, kiam la DM valutis nenion, iuj francoj parolas pri "Bismark-eca politiko", kaj en "Courrier International", mi legis ke hispanoj nun parolas pri "Kvara Reich" post la krizo kiun ili ĵus travivis.

Mi opinias, ke ĉiuj devas mildigi la ekonomiajn dogmojn por eviti vekigi tiun malamon inter eŭropaj popoloj. Eble kun novaj generacioj malaperas la memoro pri pasinteco... ploro.gif

qwertz (Tunjukkan profil) 6 Desember 2011 18.52.18

Altebrilas:Ŝajnas, ke la nuna krizo endanĝerigas EU-n. La sistemo kun unika mono ne funkcias.
La sistemo kun unika mono devas funkci. Eŭropa Unio nur solvas problemoj kune.

Italia Ministro de Laboro

La italiaj larmoj ankaŭ estas tut-EŬ-eca larmoj. Tio ankaŭ okazus kun Germanio.

pardonpeto

troyshadow (Tunjukkan profil) 6 Desember 2011 20.44.32

europo kaj usono tro altigis siajn vivnivelojn dum lastaj kvindek jaroj,kompare kun la alia homaro,nune ili revenadas al ia meza nivelo.Kompreneble,ke ne ĉiuj europanoj sukcesis vivadi riĉe,sed ĉi-tempe aliaj landoj volas ke iliaj anoj vivu kiel "en europo", tamen tiuokaze resursoj ne estos sufiĉe por ĉiuj-necesas 6 planedoj kiel nia unusola Tero

Altebrilas (Tunjukkan profil) 7 Desember 2011 00.06.39

qwertz:
La sistemo kun unika mono devas funkci. Eŭropa Unio nur solvas problemoj kune.
Ankaŭ la komunismo devis funkcii. Sed asertoj ne sufiĉas...

En la sama video, oni vidas Mario Monti kiu anoncas, ke li rezignas pri sia ministra salajro. Mi ne konstatis, ke multaj aliaj liberalaj politikistoj estis urĝemaj sekvi lian ekzemplon! lango.gif

Altebrilas (Tunjukkan profil) 7 Desember 2011 00.15.21

troyshadow:europo kaj usono tro altigis siajn vivnivelojn dum lastaj kvindek jaroj,kompare kun la alia homaro,nune ili revenadas al ia meza nivelo.Kompreneble,ke ne ĉiuj europanoj sukcesis vivadi riĉe,sed ĉi-tempe aliaj landoj volas ke iliaj anoj vivu kiel "en europo", tamen tiuokaze resursoj ne estos sufiĉe por ĉiuj-necesas 6 planedoj kiel nia unusola Tero
Kion vi opinias esti tro alta vivnivelo? Eble okcidentanoj ne konscias pri la troalteco de sia vivnivelo pro tio ke ili plejofte ne havas elekteblon: Oni estas devigata havi veturilon por labori, poŝtelefonon por ke la laborestro alvoku onin, multekostajn normojn pri sekureco, ktp...

Por la plejmulto de la popolo, la mono libere elspezebla ne estas tre grandkvanta, eĉ se la landoj estas riĉaj - malgraŭ iliaj ŝuldoj.

Kembali ke atas