К содержанию

Ĉu EU daŭre estas demokrateca?

от Altebrilas, 15 ноября 2011 г.

Сообщений: 29

Язык: Esperanto

Altebrilas (Показать профиль) 15 ноября 2011 г., 0:02:29

Mi ne bedaŭros Berlusconi kaj Papandreu, sed mi miras, ke la tn "merkatoj" kaj EU sukcesis elpostenigi ilin en kelkaj tagoj, dum la popoloj ne kapablis fari tion per multaj balotoj.

Kaj mi ne parolos pri referendumoj, kies rezulton ili malobservas kiam ĝi ne plaĉas al ili (kiel en Francio), aŭ pri kioj ili tutsimple ne volas aŭdi (kiel en Grkio).

Tumppi1991 (Показать профиль) 15 ноября 2011 г., 0:36:42

En Italio kaj Grekio okazos baldaŭ novajn balotojn. Tio estas demokratio.

flipe (Показать профиль) 15 ноября 2011 г., 0:52:13

La lastaj okazaĵoj en multe da landoj de Eŭropo montras ke Eŭropo neniam esti vere demokrata loko, Francio, Italio, Grekio, Anglio, Germanio kaj aliaj, la homoj sur la stratoj protestante kaj la registaro haltigante ilin, nur balotoj ne estas demokratio, multaj diktatoraj landoj ankaŭ havas balotadojn!

novatago (Показать профиль) 15 ноября 2011 г., 8:36:52

Hispanujo estas senhonte regata de la "merkatoj". La hispana registaro unue estis mallerta kaj poste aĉe servema al tiuj "merkatoj". Eble la prezidanto pensas ke ni, la civitanoj, pensos ke li agis tiel por eviti la situacion de Grekujo kaj Italujo sed li agis egoisme, aĉe serveme kaj senscie.

Malfeliĉe, en Hispanujo, oni ne povas diri ke ekzistas vera demokratio, sed ne pro politikaj agoj; la ĉefa problemo estas la civitana blindeco. Tiuj, kiuj reagis lastatempe kontraŭ la fia sistemo bipartiisma kaj bankisma, ankoraŭ estas tro malmultaj, kaj verŝajne, la dekstruloj gajnos la venontan dimanĉon la balotojn. Ni preĝu por ke ili ne atingu la plejmulton.

Ĝis, Novatago.

Greedn (Показать профиль) 15 ноября 2011 г., 16:12:42

novatago:
Malfeliĉe, en Hispanujo, oni ne povas diri ke ekzistas vera demokratio, sed ne pro politikaj agoj; la ĉefa problemo estas la civitana blindeco. Tiuj, kiuj reagis lastatempe kontraŭ la fia sistemo bipartiisma kaj bankisma, ankoraŭ estas tro malmultaj, kaj verŝajne, la dekstruloj gajnos la venontan dimanĉon la balotojn. Ni preĝu por ke ili ne atingu la plejmulton.

Ĝis, Novatago.
vi do havas klasikan dupartian kaj duĉambran parlamenton. Se vi volas pli multe da partioj, tiam nepre venkos dekstruloj kaj konservativuloj, ĉar homoj plejmulte unuiĝas pro simplaj kaj populismaj sloganoj kiam krizoj venas. kaj nun se la "dekstruloj" ŝanĝos HSLP-on tio ankaŭ estas demokratia ago, ĉar ili montris sian nekapablon kontraŭi la krizon. se vi diros, pri manko de respondeco de popolo, kio estas manko de demokratia konscio, mi respondos ke pli grava estas la sistemo de kontraŭiloj por parlamentaj sistemoj, sed ne "saĝa" elekto de ĥomoj.
kaj sincerdire mi volus havi viajn problemojn

Altebrilas (Показать профиль) 15 ноября 2011 г., 18:12:13

Havi balotojn ne sufiĉas por esti demokratio. Krome oni (t.e. la popolo, la eks-registaro kaj la aliaj landoj) devas respekti la rezulton de tiuj balotoj. Tion ne faras EU kaj la "merkatoj" kiuj diktas siajn kondiĉojn - kaj nun la elekton de la registaro. ploro.gif

Sunjo (Показать профиль) 15 ноября 2011 г., 20:42:13

Altebrilas:Havi balotojn ne sufiĉas por esti demokratio. Krome oni (t.e. la popolo, la eks-registaro kaj la aliaj landoj) devas respekti la rezulton de tiuj balotoj.
Jes, oni respektu la rezulton de balotoj. Sed ankaŭ tio ne sufiĉas laŭ mia opinio.
Ne atendu ke politikistoj, eĉ bonaj, faras vian laboron por vi. Politikistoj estas kiel ventoflagoj. Nia tasko estas blovigi la venton. (David Brower)
Ekzemple en Germanujo lastatempe la ĉefa partio en la registaro pri multaj temoj tute ŝanĝis la propran opinion, la proprajn celojn, parte eĉ kontraŭ la volo de la propraj partianoj. Kial? Mi supozas (naive?) ĉar la vento de la aliaj civitanoj estis sufiĉe forta. Sinjorino Merkel ja volas esti denove elektota.

qwertz (Показать профиль) 15 ноября 2011 г., 20:50:39

Altebrilas:Ĉu EU daŭre estas demokrateca?
Estas urĝbezonigi, ke por Eŭropa Parlamento oni kreos samajn balotprocesojn en iu membro de Eŭropa Unio.

AlfRoland (Показать профиль) 15 ноября 2011 г., 20:56:14

EU neniam estis demokrata kaj verŝajne neniam estos.

Altebrilas (Показать профиль) 15 ноября 2011 г., 22:08:47

Sunjo:

Ekzemple en Germanujo lastatempe la ĉefa partio en la registaro pri multaj temoj tute ŝanĝis la propran opinion, la proprajn celojn, parte eĉ kontraŭ la volo de la propraj partianoj. Kial?
Eble ŝi iom post iom ekkonscias, ke se ŝi ne estos pli koncedema, la euro disfalos, unu lando post la alia.

Sed tio ne malebligas al ŝi peti la opinion de sia popolo.

Наверх