Al la enhavo

Gusto de aliaj lingvoj

de Demian, 2011-novembro-15

Mesaĝoj: 49

Lingvo: Esperanto

Demian (Montri la profilon) 2011-novembro-15 18:22:05

Saluton !

Oni ofte diras ke Esperanto estas elasta lingvo. Ĝi vere estas, sendube. Mi nur miras, ĉu tion trajton de la lingvo oni povas uzi por gusti aliajn lingvoj.

Ekzemple:

Eta paragrafo germanstile:

La novjartago estis speciala por Tohno. Tiutagvespere li kaj siaj geamikoj japanlingve kantis naskiĝtagfestkantojn. Ili volis ĝisfinnokte ĝui sed la apuddoma universitatmatematikprofesoro komencis plendi.

Mi vokas tiun ĉi germanstilon ĉar de longaj vortoj. Mi nur miras, ĉu estas eble fari tion al aliaj lingvoj. rideto.gif

jpablo68 (Montri la profilon) 2011-novembro-16 18:38:40

mi rimarkas ĉi tio ankaŭ, en la hispana vi ne povas kunigi vortojn kiel en la germana

ekz: universitatmatematikprofesoro estas "profesor de matematicas de la universidad" aŭ, "matematika instruisto de universitato" nu "profesormatematicouniversitario" (hispana juntvorto) sonas stranga

mihxil (Montri la profilon) 2011-novembro-16 21:13:56

Demian:ĉu estas eble fari tion al aliaj lingvoj. rideto.gif
Ankaŭ eblas en la nederlanda. Kvankam mi diru ke estas epidemio de aldonado de troaj spacoj en tiajn vortojn. Probable parte pro influo de la angla.

Demian (Montri la profilon) 2011-novembro-17 03:48:36

jpablo68:mi rimarkas ĉi tio ankaŭ, en la hispana vi ne povas kunigi vortojn kiel en la germana

ekz: universitatmatematikprofesoro estas "profesor de matematicas de la universidad" aŭ, "matematika instruisto de universitato" nu "profesormatematicouniversitario" (hispana juntvorto) sonas stranga
La sama teksto en la hispana:

(kion vi pensas?)

La unua tago de la jaro estis speciala por Tohno. En la vespero de tiu tago, li kaj siaj amikoj kaj amikinoj kantis en la japana kantojn de la festo de tago de naskiĝo. Ili volis ĝui ĝis la fino de la nokto sed la profesoro de matematiko ĉe universatato en la apuda domo komencis plendi.

miĥil:Ankaŭ eblas en la nederlanda.
Mi volus scii, kiel nederlandanoj skribus tiun tekston. rideto.gif

Demian (Montri la profilon) 2011-novembro-17 04:05:03

HINDA/URDUA STILO

Unua tago de jaro al Tohno speciala estis. En vespero de tiu tago li kaj liaj amikoj en japana de naskiĝtago kantojn kantis. Ili ĝis fino de nokto ĝui volis sed de najbare universitata profesoro de matematiko plendi komencis.

ANGLA STILO

La unua tago de novjaro estis speciala por Tohno. En tiu vespero li kantis naskiĝtagajn festajn kantojn kun siaj amikoj en japana. Ili volis ĝui ĝis finnokto sed najbara universitata matematika profesoro komecis plendi.

===

Rimarku

Hinda/urdua ne uzas prepoziciojn. Ni uzas postpoziciojn. Tial anstataŭ de diri profesoro de matematiko ni diras matematiko-de profesoro profesoro matematiko de . Alia ekzemplo estas, en domo . Ni diras domo en .

Hundies19 (Montri la profilon) 2011-novembro-17 04:32:07

Tio estas ja interesa. Bezonus kelka tempo por kutimiĝi. Mi opinias ke pli multaj verkoj devas tradukita el lingvoj similhindaj al Esperanto. Bona menspraktikado estus.

drinkulo (Montri la profilon) 2011-novembro-17 09:38:48

Esperanto estas tre bona danke al ĝia adaptiĝo, kaj krom la postpoziciaj lingvoj, ĝi povas konkretiĝi la pensojn de la naciaj lingvoj

Demian:
La sama teksto en la hispana:

(kion vi pensas?)

La unua tago de la jaro estis speciala por Tohno. En la vespero de tiu tago, li kaj siaj amikoj kaj amikinoj kantis en la japana kantojn de la festo de tago de naskiĝo. Ili volis ĝui ĝis la fino de la nokto sed la profesoro de matematiko ĉe universatato en la apuda domo komencis plendi.
Tio estas tre bone farita, sed mi, kiel hispanujido, dirus tiel:

La unua tago de l' jaro estis speciala por Tohno. Dum la vespero de tiu tago, li kaj liaj amikoj kantis kantojn pri la festo de naskiĝotago en la japana. Ili volis ĝui ĝis la fino de la nokto sed la universatata profesoro de matematiko el la apuda domo komencis plendi.

Mi refuzas uzi je "geamikoj" ĉar mi ne volas esti politike ĝusta.

La hispanaj ni ne diras naskiĝotagon, sed jarfariĝon. okulumo.gif

AlexN (Montri la profilon) 2011-novembro-17 14:10:44

RUSA STILO

La unua tago de nova jaro estis por Tohno speciala. En tiu vespero li kantis kun siaj amikoj kantojn en japana pri tago de naskiĝo. Ili volis ĝui per kantado ĝis mateno sed profesoro de matematiko de universitato, kiu loĝis en najbaro, komencis plendi.

gianich73 (Montri la profilon) 2011-novembro-17 14:31:45

Ne estas mirinda tiu fleksebleco de la Esperanto? Krome esperanto igas ke ni eliras de niaj restrikteco de penso kondiĉata de la denaska lingvo ke ni parolis kaj donas al ni novan perspektivon sene oni devas lerni ĉiujn lingvojn de la mondo por kompreni la mesaĝon.

TatuLe (Montri la profilon) 2011-novembro-17 16:30:20

Jen mia provo skribi finnan stilon:

Novjarotago estis por Tohno speciala. Tiun vesperon li kaj liaj amikoj kantis naskiĝotagokantojn japane. Ili volis amuziĝi tutan restonokton, sed najbare loĝanta matematika universitatoprofesoro komencis plendi.

Ĉe "amuziĝi tutan restonokton" mi volis imiti la finnan "pitää hauskaa koko loppuyön".

Reen al la supro