Ujumbe: 49
Lugha: Esperanto
Demian (Wasifu wa mtumiaji) 15 Novemba 2011 6:22:05 alasiri
Oni ofte diras ke Esperanto estas elasta lingvo. Ĝi vere estas, sendube. Mi nur miras, ĉu tion trajton de la lingvo oni povas uzi por gusti aliajn lingvoj.
Ekzemple:
Eta paragrafo germanstile:
La novjartago estis speciala por Tohno. Tiutagvespere li kaj siaj geamikoj japanlingve kantis naskiĝtagfestkantojn. Ili volis ĝisfinnokte ĝui sed la apuddoma universitatmatematikprofesoro komencis plendi.
Mi vokas tiun ĉi germanstilon ĉar de longaj vortoj. Mi nur miras, ĉu estas eble fari tion al aliaj lingvoj.
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
jpablo68 (Wasifu wa mtumiaji) 16 Novemba 2011 6:38:40 alasiri
ekz: universitatmatematikprofesoro estas "profesor de matematicas de la universidad" aŭ, "matematika instruisto de universitato" nu "profesormatematicouniversitario" (hispana juntvorto) sonas stranga
mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 16 Novemba 2011 9:13:56 alasiri
Demian:ĉu estas eble fari tion al aliaj lingvoj.Ankaŭ eblas en la nederlanda. Kvankam mi diru ke estas epidemio de aldonado de troaj spacoj en tiajn vortojn. Probable parte pro influo de la angla.
Demian (Wasifu wa mtumiaji) 17 Novemba 2011 3:48:36 asubuhi
jpablo68:mi rimarkas ĉi tio ankaŭ, en la hispana vi ne povas kunigi vortojn kiel en la germanaLa sama teksto en la hispana:
ekz: universitatmatematikprofesoro estas "profesor de matematicas de la universidad" aŭ, "matematika instruisto de universitato" nu "profesormatematicouniversitario" (hispana juntvorto) sonas stranga
(kion vi pensas?)
La unua tago de la jaro estis speciala por Tohno. En la vespero de tiu tago, li kaj siaj amikoj kaj amikinoj kantis en la japana kantojn de la festo de tago de naskiĝo. Ili volis ĝui ĝis la fino de la nokto sed la profesoro de matematiko ĉe universatato en la apuda domo komencis plendi.
miĥil:Ankaŭ eblas en la nederlanda.Mi volus scii, kiel nederlandanoj skribus tiun tekston.
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Demian (Wasifu wa mtumiaji) 17 Novemba 2011 4:05:03 asubuhi
Unua tago de jaro al Tohno speciala estis. En vespero de tiu tago li kaj liaj amikoj en japana de naskiĝtago kantojn kantis. Ili ĝis fino de nokto ĝui volis sed de najbare universitata profesoro de matematiko plendi komencis.
ANGLA STILO
La unua tago de novjaro estis speciala por Tohno. En tiu vespero li kantis naskiĝtagajn festajn kantojn kun siaj amikoj en japana. Ili volis ĝui ĝis finnokto sed najbara universitata matematika profesoro komecis plendi.
===
Rimarku
Hinda/urdua ne uzas prepoziciojn. Ni uzas postpoziciojn. Tial anstataŭ de diri profesoro de matematiko ni diras matematiko-de profesoro aŭ profesoro matematiko de . Alia ekzemplo estas, en domo . Ni diras domo en .
Hundies19 (Wasifu wa mtumiaji) 17 Novemba 2011 4:32:07 asubuhi
drinkulo (Wasifu wa mtumiaji) 17 Novemba 2011 9:38:48 asubuhi
Demian:Tio estas tre bone farita, sed mi, kiel hispanujido, dirus tiel:
La sama teksto en la hispana:
(kion vi pensas?)
La unua tago de la jaro estis speciala por Tohno. En la vespero de tiu tago, li kaj siaj amikoj kaj amikinoj kantis en la japana kantojn de la festo de tago de naskiĝo. Ili volis ĝui ĝis la fino de la nokto sed la profesoro de matematiko ĉe universatato en la apuda domo komencis plendi.
La unua tago de l' jaro estis speciala por Tohno. Dum la vespero de tiu tago, li kaj liaj amikoj kantis kantojn pri la festo de naskiĝotago en la japana. Ili volis ĝui ĝis la fino de la nokto sed la universatata profesoro de matematiko el la apuda domo komencis plendi.
Mi refuzas uzi je "geamikoj" ĉar mi ne volas esti politike ĝusta.
La hispanaj ni ne diras naskiĝotagon, sed jarfariĝon.
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
AlexN (Wasifu wa mtumiaji) 17 Novemba 2011 2:10:44 alasiri
La unua tago de nova jaro estis por Tohno speciala. En tiu vespero li kantis kun siaj amikoj kantojn en japana pri tago de naskiĝo. Ili volis ĝui per kantado ĝis mateno sed profesoro de matematiko de universitato, kiu loĝis en najbaro, komencis plendi.
gianich73 (Wasifu wa mtumiaji) 17 Novemba 2011 2:31:45 alasiri
TatuLe (Wasifu wa mtumiaji) 17 Novemba 2011 4:30:20 alasiri
Novjarotago estis por Tohno speciala. Tiun vesperon li kaj liaj amikoj kantis naskiĝotagokantojn japane. Ili volis amuziĝi tutan restonokton, sed najbare loĝanta matematika universitatoprofesoro komencis plendi.
Ĉe "amuziĝi tutan restonokton" mi volis imiti la finnan "pitää hauskaa koko loppuyön".