Til indholdet

Gusto de aliaj lingvoj

af Demian, 15. nov. 2011

Meddelelser: 49

Sprog: Esperanto

mihxil (Vise profilen) 18. nov. 2011 17.54.42

palaman:Mi petas amikojn prezenti la tekston ankaŭ en la nacia lingvo.
'Nieuwjaarsdag was voor Tohne bijzonder geweest. Op die avond hadden hij met zijn vrienden verjaardagsliederen in het japans gezongen. Hij was van plan geweest om daarvan tot middennacht te genieten, maar de wiskundeprofessor, die zijn buurman was, was erover beginnen te klagen.'

Aŭ simile. Ne estas facile trafi ion nature sonan.

mihxil (Vise profilen) 18. nov. 2011 17.57.28

Demian: Oni ne rimarkos ŝanĝojn en Esperanto ĉar ĝi estas al ni ĉiuj fremda lingvo! Sed kun naturaj lingvoj, ni ĉiam plendos.
Fakte mi ne malofte rimarkis ke ankaŭ en esperanto ofte estas pedantuloj kiuj emas korekti nur la stilon de komencantoj. Foje eĉ kun la argumento ke 'tiel oni ne diras'. Alivorte, mi jam ekdubas ĉu esperanto vere entute iel estas malsama al nacia lingvo, ankaŭ ĉi-kampe.

darkweasel (Vise profilen) 18. nov. 2011 18.19.35

miĥil:
Demian: Oni ne rimarkos ŝanĝojn en Esperanto ĉar ĝi estas al ni ĉiuj fremda lingvo! Sed kun naturaj lingvoj, ni ĉiam plendos.
Fakte mi ne malofte rimarkis ke ankaŭ en esperanto ofte estas pedantuloj kiuj emas korekti nur la stilon de komencantoj. Foje eĉ kun la argumento ke 'tiel oni ne diras'. Alivorte, mi jam ekdubas ĉu esperanto vere entute iel estas malsama al nacia lingvo, ankaŭ ĉi-kampe.
En nacia lingvo tiaj pedantoj diras: "Tio estas erara, ĉar tiel oni ne diras."
En Esperanto ili diras: "Tio ne estas erara, sed ja tre nekutima kaj oni ne diras tiel."

Laŭ mi tio estas ja sufiĉe granda diferenco.

mihxil (Vise profilen) 19. nov. 2011 09.41.04

darkweasel:En nacia lingvo tiaj pedantoj diras: "Tio estas erara, ĉar tiel oni ne diras."
En Esperanto ili diras: "Tio ne estas erara, sed ja tre nekutima kaj oni ne diras tiel."

Laŭ mi tio estas ja sufiĉe granda diferenco.
Mi dubas ĉu vere tiu diferenco ekzistas. Ankaŭ en nacia lingvo uloj povus diri 'tio probable ne estas erara, sed simple ni ne tiel diras', kaj ankaŭ en esperanto oni povus pli absoluti kaj almenaŭ sugesti ke 'estas erara ĉar tiel ni ne diras'.

Sed baze la rezulto estas la sama, nome ke volas ŝanĝi la lingvouzon, kaj ke la komencanto tamen 'devas' lerni tion kion la plejmulto sen bona kialo jam faras. Do eĉ se la de via sugestata diferenco ekzistas, mi dubas ĉu ĝi estas grava.

antoniomoya (Vise profilen) 19. nov. 2011 12.33.17

Demian:Eta paragrafo germanstile:

La novjartago estis speciala por Tohno. Tiutagvespere li kaj siaj geamikoj japanlingve kantis naskiĝtagfestkantojn. Ili volis ĝisfinnokte ĝui sed la apuddoma universitatmatematikprofesoro komencis plendi.
Jen kiel mi skribus esperante tiun paragrafon: rideto.gif

La novjara tago estis speciala por Tohno. Dum la vespero de tiu tago, li kaj siaj geamikoj japanlingve kantis naskiĝtagajn festokantojn. Ili volis ĝui ĝis finnokte, sed la apuddoma universitata matematika profesoro komencis plendi.

Amikece.

mihxil (Vise profilen) 19. nov. 2011 12.38.46

.. li kaj siaj geamikoj japanlingve kantis ...
Fakte tio ĉi estas erara. Estu 'li kaj liaj geamikoj'.

palaman (Vise profilen) 19. nov. 2011 18.42.38

Bedaŭrinde, krom la rusa kaj Esperanto mi parolas nur Tokipone.

Do la tradukaĵo:

tenpo pi sike suno sin li kama la tenpo suno pi nanpa wan li suli tawa jan Tohno. ona en jan pona ona li kalama musi e ni kepeken toki Nipona: ni li kalama musi pi tenpo ni: jan Jesu li kama lon ma. ona mute li wile kalama kepeken tenpo pimeja ali. taso jan sona pi nasin nanpa li kama toki ike tawa ona. jan sona ni li jan poka li jan suli mute pi pana sona.

Kaj renkonta laŭvorta retradikaĵo:

kiam tempo de cirklo suna revenas denove, tiam tago de numero unu estas grava por homo Tohno. Li kaj amikoj liaj bruas amuze per lingvo japana tion: tio estas bruo amuza de okazo de ni: homo Jesuo venis al Tero. Ili volas brui por tempo sensuna tuta. Tamen homo de scio de metodo nombra ekas paroli malbone al ili. homo tiu estas najbaro kaj homo grava por doni scion.

darkweasel (Vise profilen) 19. nov. 2011 18.54.43

Demian:
Eta paragrafo germanstile:

La novjartago estis speciala por Tohno. Tiutagvespere li kaj siaj geamikoj japanlingve kantis naskiĝtagfestkantojn. Ili volis ĝisfinnokte ĝui sed la apuddoma universitatmatematikprofesoro komencis plendi.

Mi vokas tiun ĉi germanstilon ĉar de longaj vortoj.
Nu jes, la vortoj uzataj estas longaj, sed fakte pli nature germanstila estus io kiel:

Der Neujahrstag war für Tohno besonders. An diesem Abend sangen er und seine Freunde auf Japanisch Geburtstagslieder. Sie wollten das die ganze Nacht genießen, aber der Mathematik-Universitätsprofessor nebenan begann, sich zu beschweren.

La novjartago estis por Tohno speciala. Je tiu vespero kantis li kaj liaj amikoj sur japana naskiĝtagkantojn. Ili volis tion la tutan nokton ĝui, sed la matematik-universitatprofesoro apude komencis plendi.

palaman (Vise profilen) 19. nov. 2011 19.05.22

mi ne scipovas forigi la mesaĝon...

cFlat7 (Vise profilen) 20. nov. 2011 00.26.46

"Laŭ Tohno, nova tago de jaro speciala estis. Dum tiu tago en vespero, li kaj siaj amikoj en japana lingvo naskiĝtagajn festajn kantojn kantis. Ĝis fino de nokto, ili volis ĝui, sed najbara universitata matematika profesoro komencis plendi."

Tiu ĉi estas laŭ mia limigita konato de la japana, nome:

-La definita artikolo ne estas en la japana, do forestigu "la".
-Temo de frazo, se iu ekzistas, lokigu unue.
-La verbo ĉiam iras ĉe la frazfinon.
-Adjektivo kaj prepozicio antaŭas la priskribatan vorton.

Sed mi ne certas, kiel esprimi verbon plus infinitivon en la japana.

Eble iu, kiu havas bonan japan-sperton, povus plibonigi mian klopodon.

Tilbage til start