Pesan: 49
Bahasa: Esperanto
TatuLe (Tunjukkan profil) 20 November 2011 01.08.41
palaman:kiam tempo de cirklo suna revenas denove, tiam tago de numero unu estas grava por homo Tohno. Li kaj amikoj liaj bruas amuze per lingvo japana tion: tio estas bruo amuza de okazo de veni al Tero. Ili volas brui por tempo sensuna tuta. Tamen homo de scio de metodo nombra ekas paroli malbone al ili. homo tiu estas najbaro kaj homo grava por doni scion.Tio estas interesega stiloŝanĝo!
Jen en la sveda:
"Nyårsdagen var speciell för Tohno. Den kvällen sjöng han och hans vänner födelsedagssånger på japanska. De ville roa sig hela natten men han/hon* i huset bredvid, som var matematikprofessor på universitetet, började klaga."
*Mi ne scias ĉu la najbaro estas viro aŭ virino. "Han" signifas li kaj "hon" signifas ŝi.
La novjartago estis speciala por Tohno. Tiun vesperon kantis li kaj liaj amikoj naskiĝtagkantojn en japana. Ili volis amuzi sin la tutan nokton, sed li/ŝi en la domo apuda, kiu estis matematikprofesoro en la universitato, komencis plendi.
drinkulo (Tunjukkan profil) 21 November 2011 10.09.31
drinkulo:Esperanto estas tre bona danke al ĝia adaptiĝo, kaj krom la postpoziciaj lingvoj, ĝi povas konkretiĝi la pensojn de la naciaj lingvojkvankam tion oni puvus fari tiel: noktfinĝise, apuddomene...
drinkulo:Tio estas tre bone farita, sed mi, kiel hispanujido, dirus tiel:Kaj nun mi skribas la tekston en mia nacia ligvo (hispana):
La unua tago de l' jaro estis speciala por Tohno. Dum la vespero de tiu tago, li kaj liaj amikoj kantis kantojn pri la festo de naskiĝotago en la japana. Ili volis ĝui ĝis la fino de la nokto sed la universatata profesoro de matematiko el la apuda domo komencis plendi.
El primer día del año (El Día de Año Nuevo) fue especial para Toño. Durante la tarde de ese día, él y sus amigos cantaron en japones canciones de la fiesta de cumpleaños (cantaron "el cumpleaños feliz"). Querían disfrutar hasta el final de la noche, pero el profesor univeritario de matemáticas de la casa contigua comenzó a quejarse.
drinkulo (Tunjukkan profil) 21 November 2011 11.09.17
Ĉu tio eble estus tiel:
La unua jara tago estis speciala por Tohno. Dum la tiutaga vespero, li kaj liaj amikoj japane kantis kantojn pri la naskiĝotaga festo. Ili volis ĝui ĝis la noktfino sed la universatata matematika profesoro el la apuda domo komencis plendi.
Demian (Tunjukkan profil) 21 November 2011 16.59.48
drinkulo:Sed kiel esperantisto diris tion?Aŭ eble tiel ĉi:
Ĉu tio eble estus tiel:
La unua jara tago estis speciala por Tohno. Dum la tiutaga vespero, li kaj liaj amikoj japane kantis kantojn pri la naskiĝotaga festo. Ili volis ĝui ĝis la noktfino sed la universatata matematika profesoro el la apuda domo komencis plendi.
La novjartagspecialiĝis por Tohno. Tiutagvespernaskiĝtagfestkantojn perjapankantis li kun liaj geamikoj. Ili ĝisfinnotkvolĝuis sed universitatmatematikprofesoro apuddomene komencplendi.
Looch_m1 (Tunjukkan profil) 21 November 2011 19.17.29
palaman:Mi petas amikojn prezenti la tekston ankaŭ en la nacia lingvo.Mi volus korekti, via frazo havas malĝustan signifon, ŝajnas ke по соседству жил университет. Pli bone, laŭ mi, diri преподаватель математики в университете - instruisto de matematiko en universitato.
En la rusa:
Первый день нового года был для Tohno особым. В тот вечер он со своими друзьями пел песни о дне рождения на японском. Они хотели наслаждаться пением до утра, но профессор математики из университета, который жил по соседству, начал жаловаться.
Tamen fakte rusa lingvo ankaŭ estas elasta kaj ni povas diri diverse.
palaman (Tunjukkan profil) 22 November 2011 12.31.50
Tamen nun mi pli zorgas pri alia problemo.
Unu ruso, kiu prezentas sin sufiĉe malamikeme al Esperanto kaj asertas ke la angla estas pli bona lingvo ol Esperanto, dum nia disputo ekas asreti, ke la prezentita ĉi - tie tradukaĵo en la anglen estas malbona kaj nekorekto.
Mi mutle dubas, ĉu la ruso scias la anglan pli bone ol Demian. Do mi petas iu anglolingva samideano komenti la tradukaĵon:
New Year's Day was special for Tohno... That evening he and his friends were singing birthday party songs in japanese. They wanted to enjoy singing until the morning, but a math professor from the University, who lived nearby, started complaining....
Ankaŭ tiu malamikema ruso aŭdacas traduki la tekston francen.
Jour de l'An a été spéciale pour Tohno ... Ce soir-là, lui et ses amis chantaient des chansons d'anniversaire en Japonais. Ils voulaient profiter de chanter jusqu'au matin, mais un professeur de mathématiques de l'Université, qui vivait près, a commencé à se plaindre.
Do mi petas vin, amikoj, komenti la okazintaĵon. Estus bone se iu anglalingvulo aŭ francalingvulo hontigus mian kontraŭulon, klarigante la situacion.
Aŭ ĉu do la ruso vere konas la anglan pli bone ol nia Demian?!
drinkulo (Tunjukkan profil) 22 November 2011 13.31.36
Demian:Aŭ eble tiel ĉi:Tre bone, sed anstataŭ kun liaj geamikoj oni devas diri je kun siaj geamikoj aŭ siageamikkune
La novjartagspecialiĝis por Tohno. Tiutagvespernaskiĝtagfestkantojn perjapankantis li kun liaj geamikoj. Ili ĝisfinnotkvolĝuis sed universitatmatematikprofesoro apuddomene komencplendi.
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
Looch_m1 (Tunjukkan profil) 22 November 2011 14.48.05
drinkulo:Bonvolu skribi tion germaneDemian:Aŭ eble tiel ĉi:Tre bone, sed anstataŭ kun liaj geamikoj oni devas diri je kun siaj geamikoj aŭ siageamikkune
La novjartagspecialiĝis por Tohno. Tiutagvespernaskiĝtagfestkantojn perjapankantis li kun liaj geamikoj. Ili ĝisfinnotkvolĝuis sed universitatmatematikprofesoro apuddomene komencplendi.
Demian (Tunjukkan profil) 22 November 2011 14.55.05
drinkulo:Amuze! Tie ĉi estas la teksto kun via plibonigo:Demian:Aŭ eble tiel ĉi:Tre bone, sed anstataŭ kun liaj geamikoj oni devas diri je kun siaj geamikoj aŭ siageamikkune
La novjartagspecialiĝis por Tohno. Tiutagvespernaskiĝtagfestkantojn perjapankantis li kun liaj geamikoj. Ili ĝisfinnotkvolĝuis sed universitatmatematikprofesoro apuddomene komencplendi.
La novjartagspecialiĝis Tohno'pore. Tiutagvespernaskiĝtagfestkantojn perjapankantis li siageamikkune. Ili ĝisfinnotkvolĝuis sed universitatmatematikprofesoro apuddomene komencplendi.
palaman (Tunjukkan profil) 22 November 2011 15.43.30
Demian:Tie ĉi estas la teksto kun via plibonigo:Al mi tre plaĉas ideo esprimi pensojn per postfiksoj anstataŭ postfiksoj.
La novjartagspecialiĝis Tohno'pore. Tiutagvespernaskiĝtagfestkantojn perjapankantis li siageamikkune. Ili ĝisfinnotkvolĝuis sed universitatmatematikprofesoro apuddomene komencplendi.
Ĉu vi uzu tion por plibonigi la urdan tradukaĵon?
kaj ankaŭ...
eble "sed universitatmatematikprofesoro apuddomenA komencplendiS."