去目錄頁

La Demandoj de "Hivâ" pri Esperanto...

ultradinamika, 2011年11月17日

讯息: 29

语言: Esperanto

antoniomoya (显示个人资料) 2011年12月29日下午12:13:49

darkweasel:
ultradinamika:
- Kiom da minutoj havas unu horo?
+ Unu horo havas sesdek minutojn.
Kial la demando ne havas la akuzativon -n post la vorto "minutoj", sed la respondo havas ĝin?
Ĉar da estas prepozicio, post kiu oni ne uzas -n.
Por kontroli kaj kompreni tion kion diras Darkweasel, vi povas rekunmeti la frazon kaj diri: "Unu horo havas kiom da minutoj?"

Amike.

drinkulo (显示个人资料) 2011年12月29日下午3:00:06

tommjames:
drinkulo:Se vi volas uzi akuzativon, vi povas diri: kiomajn minutojn havas unu horo?
Fakte ne, ĉar kioma enketas pri pozicio en vico. Vidu la difinon en Reta Vortaro.
Dankon pro la klarigo, mi malpravis.

ultradinamika (显示个人资料) 2011年12月29日下午8:29:01

darkweasel:
ultradinamika:Mi havas demandon pri la kurso "Bildoj kaj Demandoj": En la Bildo 29.3 (alklaku ĉi tien!) ni legas:
- Kiom da minutoj havas unu horo?
+ Unu horo havas sesdek minutojn.
Kial la demando ne havas la akuzativon -n post la vorto "minutoj", sed la respondo havas ĝin?
Ĉar da estas prepozicio, post kiu oni ne uzas -n.
Dankon, sed tamen mi pensas ke "minutoj" en la demando estas la objekto de la verbo "havi" ne estas la objekto de la prepozicio "da". do, mi ne komprenas ankoraŭ kial mi devas ne diri "minutojn"?

darkweasel (显示个人资料) 2011年12月29日下午9:03:48

La objekto de la verbo havas estas la tuta esprimo kiom da minutoj. Minutoj estas da-komplemento kaj tial ne havas -n.

ultradinamika (显示个人资料) 2011年12月31日下午1:13:49

Koran dankon kara darkweasel, kaj feliĉan novan jaron al vi mia amiko.

darkweasel:
ultradinamika:
darkweasel:
ultradinamika:Mi havas demandon pri la kurso "Bildoj kaj Demandoj": En la Bildo 29.3 (alklaku ĉi tien!) ni legas:
- Kiom da minutoj havas unu horo?
+ Unu horo havas sesdek minutojn.
Kial la demando ne havas la akuzativon -n post la vorto "minutoj", sed la respondo havas ĝin?
Ĉar da estas prepozicio, post kiu oni ne uzas -n.
Dankon, sed tamen mi pensas ke "minutoj" en la demando estas la objekto de la verbo "havi" ne estas la objekto de la prepozicio "da". do, mi ne komprenas ankoraŭ kial mi devas ne diri "minutojn"?
La objekto de la verbo havas estas la tuta esprimo kiom da minutoj. Minutoj estas da-komplemento kaj tial ne havas -n.

ultradinamika (显示个人资料) 2011年12月31日下午1:16:08

Dankon kara Antonio, "Gracias" ridulo.gif kaj feliĉan novan jaron al vi mia amiko.
antoniomoya:
darkweasel:
ultradinamika:
- Kiom da minutoj havas unu horo?
+ Unu horo havas sesdek minutojn.
Kial la demando ne havas la akuzativon -n post la vorto "minutoj", sed la respondo havas ĝin?
Ĉar da estas prepozicio, post kiu oni ne uzas -n.
Por kontroli kaj kompreni tion kion diras Darkweasel, vi povas rekunmeti la frazon kaj diri: "Unu horo havas kiom da minutoj?"

Amike.

ultradinamika (显示个人资料) 2012年1月2日下午3:27:28

Mi havas demandon pri la kurso "Bildoj kaj Demandoj": En la Bildo 50.4 (alklaku ĉi tien!) ni legas:
- Kien Ana metas la panon?
+ Ana metas la panon en la sakon.
Ni scias ke en la respondo, la objekto de la verbo "meti" estas "la pano" do la akuzativo -n uziĝas post la vorto "pano". Sed ĉi tiu akuzativo ankaŭ uziĝas post la vorto "sako". Ĉu ĉi tiu akuzativo uziĝas ĉar en la demando ĝi uziĝas post la vorto "Kie"? Do, ĉu ni povas diri:
- Kie Ana metas la panon?
+ Ana metas la panon en la sako.
?

lgg (显示个人资料) 2012年1月2日下午4:31:17

- Kie Ana asfiksighis?
+ Ana asfiksighis en la sako.
Jes.

darkweasel (显示个人资料) 2012年1月2日下午5:23:33

ultradinamika:Mi havas demandon pri la kurso "Bildoj kaj Demandoj": En la Bildo 50.4 (alklaku ĉi tien!) ni legas:
- Kien Ana metas la panon?
+ Ana metas la panon en la sakon.
Ni scias ke en la respondo, la objekto de la verbo "meti" estas "la pano" do la akuzativo -n uziĝas post la vorto "pano". Sed ĉi tiu akuzativo ankaŭ uziĝas post la vorto "sako". Ĉu ĉi tiu akuzativo uziĝas ĉar en la demando ĝi uziĝas post la vorto "Kie"? Do, ĉu ni povas diri:
- Kie Ana metas la panon?
+ Ana metas la panon en la sako.
?
Oni uzas la akuzativon en meti en la sakon, ĉar temas pri direkto: antaŭe la pano ne estis en la sako, sed poste ja. Temas pri la sama afero kiel ĉe iri en ĝardenon.

ultradinamika (显示个人资料) 2012年1月3日上午10:23:57

lgg:
- Kie Ana asfiksighis?
+ Ana asfiksighis en la sako.
Jes.
Saluton kaj dankon kara "Igg". Sed kio signifas la vorto "asfiksighis"? Ĉu vi volis skribi "asfiksiĝis"? Sed la vortaro de la retejo ne povas difini ĉi tiun vorton.

回到上端