المشاركات: 172
لغة: Esperanto
superadamuso (عرض الملف الشخصي) 23 يناير، 2012 10:14:20 م
antoniomoya:Jes nek socialismo kaj nek kapitalismo nur civitanismo Kara amiko.Desmut:Ĉu socialismo aŭ kapitalismo?Neniu el du. Vera kaj frata kristanismo.
Amike.
Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 23 يناير، 2012 11:37:44 م
superadamuso:Mi konfuze komprenis, ke ĝi estas perfekta sistemo kumulanta la advantaĝojn de kapitalismo kaj de komunismo, sed mi tute ne komprenis, laŭ liuj principoj ĝi funkcias.
Socialismo tio estas manko de varoj kaj kapitalismo estas manko de monoj kaj civitanismo tio estas nek manko de varoj kaj nek manko de monoj alinome nur bonstato sen militoj. Bonstato tio estas la rilato de salajro al prezo.
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 24 يناير، 2012 6:01:59 ص
Altebrilas:Ĉu vi vere prenas tiujn superadamusaĵojn serioze?superadamuso:Mi konfuze komprenis, ke ĝi estas perfekta sistemo kumulanta la advantaĝojn de kapitalismo kaj de komunismo, sed mi tute ne komprenis, laŭ liuj principoj ĝi funkcias.
Socialismo tio estas manko de varoj kaj kapitalismo estas manko de monoj kaj civitanismo tio estas nek manko de varoj kaj nek manko de monoj alinome nur bonstato sen militoj. Bonstato tio estas la rilato de salajro al prezo.
antoniomoya (عرض الملف الشخصي) 24 يناير، 2012 6:53:08 ص
Tiu frateco estas predikita, siamaniere, de ĉiuj religioj. Sed malofte praktikita homamase, nur inter etaj grupoj aŭ personoj. Ĉiu el ni konas, ekde la infaneco, tiun idealon, sed ĝi nur realiĝas inter samfamilianoj, bonaj amikoj aŭ sindonemaj personoj. Ĝis nun, neniam pligrandskale.
Frate.
Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 25 يناير، 2012 9:21:16 م
darkweasel:Estas principo, kiun mi havas, preni ĉiujn opiniojn seroze, ĉar foje iu afero ŝajnas al mi stulta, aŭ seninteresa, sed poste mi malkovras, ke mi eraris, kaj se mi ne vidis kio estas interesa en iu afero, ne estas pro tio, ke ĝi ne estas interesa, sed pro mia nekapableco vidi tion.
Ĉu vi vere prenas tiujn superadamusaĵojn serioze?
Esperanto estas tia afero. kiam homoj aŭdas pri ĝi, ili plejofte pensas "tio estas frenezaĵo", sed kiam ili serioze studas ĝin, ili ofte ŝanĝas sian opinion.
Kompreneble, se superadamuso havas ĉiamajn bonajn kialojn por resti malpreciza, mi taksos la aferon iom malpli serioza.
unpensador (عرض الملف الشخصي) 27 يناير، 2012 7:18:49 م
Desmut:Ĉu socialismo aŭ kapitalismo?Mi pensas estas neeble kompren nin, kiel vi ne povas estiĝi Falangista aŭ kompreni kio estas Falange = Nacionalsindicalismo, escepte se vi jam estis ĝuste Falangista kiam vi estis naskita, kvankam iuj kiu "FARIĜAS" Falangistutloj tio nur estas ĉar ILI JAM ESTIS unue, SED ILI NE SCIIS ke ili estis. Estas tre kiel estantE JudA aŭ Hindua, ekzemple. Ŝajnas, ke jes mi perdOS la tempon por provi, "KONVINKI" iun pri la VERO. Ĉiuokaze mi skribos aĵon, pri kiu(j), sed poste, kaj mi ankaŭ intencas traduki malgrandan parton de Joseo Antonjio Primo de Riverao kaj Doktrino, sed kompreneble sole por tiuj, kiuj jam estas Falangistoj, sed ili ne konscias. Kaj mi haltas tie ĉi tie, ĉar mi havas grandan malvarmaĵon kaj nun mi nesentiĝas bone kaj ne povas koncentri min je la afero, ki estas ege vasta, larĝa, grandega kaj kompleksa, sed en ĝia profundeco finfine estas tre simpla: Kial one devas elekti inter havi kafon AŬ aŭskulti radio-stacion? Aŭ sidiĝo anstataŭ manĝi? Aŭ pro kio estas TUTE BEZONA esti ateista por defendi la ideo de ke la laborantoj devas esti samtempe la posedantoj de la firmao, la teron ke ili laboras aŭ la entreprenejo?
Oni scias ke ĉiu socialisma lando neniam sukcesis plibonigi la vivon por siaj landanoj...
Ĉiu homo scias ke kapitalismo pli riĉigas kelkajn kaj pli povrigas multajn...
Kiu estas la plej bona? Aŭ, kiun alian vi proponus?
Daŭro sekvos (Fortsetgung folgt)
http://www.rumbos.net/ocja
http://grandiossos.galeon.com/aficiones1397947.htm...
http://books.google.es/books?id=1F-ll3GnAvoC&p...
http://www.nodulo.org/ec/2010/n101p16.htm
Edu
adamus (عرض الملف الشخصي) 7 فبراير، 2012 2:24:46 م
miĥil:Mi voĉdonis 'socialismo' sed nur pro tio ke ankaŭ pura kapitalismo ne tro plaĉas. Kaj mi ĉiuokaze ne pensus pri la 'socialismo' en la sovjetunio.
Mi pensus pri 'liberala socialdemokratio'. Idealo parte atingita en diversaj landoj en ekz. Eŭropo. Do, la socio ja prenas respondecon pri la malbonŝancaj, kaj dume permesas forte reguligitan version de kapitalismo.
La nunaj krizoj ŝajnas indiki ke ne estus malbona ideo iom pli limigi kapitalismon.
Estimata Sinjoro. Via reĝimo ne egzistas kaj tial mi proponas Vin disvastigi mian proponon individualismo au civitanismo ĝi estas tio same. Bonvolu transiri i tralegi tio sub titolo Internacia Unio kun ĉi tio reĝimo.
palaman (عرض الملف الشخصي) 19 فبراير، 2012 3:40:14 ص
Kaj mi devas konfesi ke sociismo multe pli plaĉas al mi, malgraŭ teruraj malavantaĝoj de mallibereco.
Nuda libereco de estas feliĉo homa - jenas mia konkludo.
Cetere, junaĝe mi luktis kontraŭ sociismo kaj por libereco. Kia stultulo mi estis!
dpmsf (عرض الملف الشخصي) 19 فبراير، 2012 3:59:32 ص
sergejm (عرض الملف الشخصي) 19 فبراير، 2012 7:41:57 ص
Ne ĉiuj scias - estis du varianto de sklavismo: de Egiptujo kaj de Romio.
En Egiptujo ĉio formale estis posedaĵo de faraono. Pro tio, li povis kolekti resursoj de la lando ekz. por konstrui piramidon.
Egiptujo ekzists dum pli ol tri miljaroj kaj estis konkerita de Persio, sed eble la kaŭzo estis, ke Krezo inventis monon, kaj lia inventaĵo ĝis nun regas la mondon.
Romio ekzistis nur dum iom pli ol unu miljaro - dum kiam ĝi povis konkeri apudajn landojn por ricevi sklavojn. Kiam Romio ne povis disvastiĝi plu, ĝi estis konkerita de barbaroj.
Nuna kapitalismo ankaŭ estas en du variantoj: centra kapitalismo (Usono, okidenta Eŭropo, Japanio) kaj parakapitalismo (preskaŭ ĉiuj aliaj landoj). Parakapitalismaj landoj estas necesaj al la centrkapitalismaj por vendi varojn kaj aĉeti resurcoj.
Parakapitalismaj landoj neniam estos centrkapitalismaj.
Tiu divido povos malaperi nur se BRIC (Brazilio, Rusio, Barato, Ĉinio) kune luktos por tio.