본문으로

Kial akuzativo estas konsiderata ofte malbonaĵo en E-o?

글쓴이: Francisko1, 2011년 11월 19일

글: 67

언어: Esperanto

Francisko1 (프로필 보기) 2011년 11월 19일 오후 12:11:09

Mi ne komprenas kial multaj personoj konsideras ke akuzativo estas malfacila en E-o, ĉar... kiu estas la diferenco rilate al malfacileco inter aldoni literon je la fino de vorto aŭ aldoni prepozicion antaŭ la vorto? Por mi ĝi estas la sama peno. Kaj se akuzativo ne ekzistus, pli facile oni parolus-skribus, sed la aŭskultanto aŭ leganto bezonus fari la aldonan penon dedukti, laŭ la konteksto, kiu estas la subjekto kaj kiu la rekta objekto. Aŭ E-o perdus sian flekseblecon se por eviti konfuzon oni devus establi ke, por ekzemplo, subjekto devus iri antaŭ la verbo kaj rekta objekto poste. Kion vi opinias? Dankon.

mihxil (프로필 보기) 2011년 11월 19일 오후 12:59:19

Francisko1: subjekto devus iri antaŭ la verbo
Mi pensas ke vi skribu 'antaŭ la verbon'.

Chainy (프로필 보기) 2011년 11월 19일 오후 1:33:10

miĥil:
Francisko1: subjekto devus iri antaŭ la verbo
Mi pensas ke vi skribu 'antaŭ la verbon'.
Ne nepre. Oni povus eble pensi pri frazo kvazaŭ pri fluo de vortoj, en kiu la subjekto iras antaŭ la verbo.

jpablo68 (프로필 보기) 2011년 11월 19일 오후 4:05:35

Akuzativo estas tre utila se vi ne pensas kiel hispana-parolanto.

jen ekzemplo de akuzativo:

La birdojn manĝas kato = la kato manĝas birdojn

antoniomoya (프로필 보기) 2011년 11월 19일 오후 5:16:38

Francisko1:Mi ne komprenas kial multaj personoj konsideras ke akuzativo estas malfacila en E-o, ĉar... kiu estas la diferenco rilate al malfacileco inter aldoni literon je la fino de vorto aŭ aldoni prepozicion antaŭ la vorto?
La kutimo, kara Francisko, la kutimo.
Akuzativo estas malfacila por ĉiuj kiuj, same kiel ni, ne havas tian kazon sialingve. Kontraŭe, ĝi devas esti normala afero por ĉiuj kiuj rilatas kun ĝi, tra ilia gepatra lingvo, ekde la plej frua infaneco.

Amike.

cFlat7 (프로필 보기) 2011년 11월 19일 오후 5:26:04

antoniomoya (프로필 보기) 2011년 11월 19일 오후 6:22:17

Nepre vidu ĉi tiun filmeton pri la akuzativo:

http://www.youtube.com/watch?v=sDDqFTjyUDo&fea...

Bonega!!

Amike.

mihxil (프로필 보기) 2011년 11월 19일 오후 7:50:33

Chainy:
miĥil:
Francisko1: subjekto devus iri antaŭ la verbo
Mi pensas ke vi skribu 'antaŭ la verbon'.
Ne nepre. Oni povus eble pensi pri frazo kvazaŭ pri fluo de vortoj, en kiu la subjekto iras antaŭ la verbo.
Ah ja, tiel vi pravas. Nu, ĉiuokaze, ĉu estas uzata akuzativo aŭ ne, tute klaras kio estas celata, kio nur helpas mian aserton ke oni ne troigu la gravon de tiu akuzativo. Ĝi povus esti helpeta. Sed aliflanke oni multe eraras pri ĝi (kio preskaŭ nenion kaŭzas miskomprenojn), kaj sume mi opinias ke ĉi tiaj reklamoj pri ĝi estas iomete misaj.

jpablo68:La birdojn manĝas kato
Jen ekzemplo. Preskaŭ neniam la akuzativo ion kontribuas. Estas ĉiuokaze ĉiam la katoj kiuj manĝas la birdojn, kaj apenaŭ iam inverse.

darkweasel (프로필 보기) 2011년 11월 19일 오후 7:57:04

miĥil:
jpablo68:La birdojn manĝas kato
Jen ekzemplo. Preskaŭ neniam la akuzativo ion kontribuas. Estas ĉiuokaze ĉiam la katoj kiuj manĝas la birdojn, kaj apenaŭ iam inverse.
Kaj tamen lingvo devas taŭgi ankaŭ por transdoni ĝuste tiun scion.

mihxil (프로필 보기) 2011년 11월 19일 오후 8:16:25

darkweasel:Kaj tamen lingvo devas taŭgi ankaŭ por transdoni ĝuste tiun scion.
Probable. Sed ne nepre devus esti la akuzativo.

다시 위로