Al la enhavo

esperantlingva versiono de LibreOffice (eks OpenOffice)

de qwertz, 2011-novembro-20

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

qwertz (Montri la profilon) 2011-novembro-20 08:35:19

Hej,

plej multaj de komunaj programistoj decidis forlasi Oracle OpenOffice. La nova projekto nomiĝas LibreOffice. Kiel OpenOffice antaŭe, ankaŭ ekzistas esperantlingva versiono (angle: language pack) de LibreOffice. Elektu "eo - Esperanto" dum elŝutado.

http://eo.libreoffice.org

ĝp,

maratonisto (Montri la profilon) 2011-novembro-20 10:44:42

Ĉu faras la sama teamo?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-novembro-20 10:56:42

maratonisto:Ĉu faras la sama teamo?
Nu, temas pri forko, do ja almenaŭ parto de la teamo estas sama.

qwertz (Montri la profilon) 2011-novembro-20 13:52:05

Oracle-firmao ne parolis pri futuro de OpenOffice. Pri tio, kaj dankon al GPL, la eksa OpenOffice komunteamo decidis forki al nova projekto LibreOffice. Ili faris faktojn. Ili ankaŭ kreiis fondaĵo, ke LibreOffice havas ofiziala stato laŭ leĝo. Oni bezonas tion por ricevi monodonacojn.

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2011-novembro-20 13:57:45

Por la uzantoj de GNU/Linu'x-Distribuaĵoj bazita je Debian aŭ RedHat: Instalu la pakon libreoffice-l10n-eo

jan aleksan (Montri la profilon) 2011-novembro-20 18:51:00

Mi kutimas kun Windows aĵoj, sed lastatempe akiris Oo pro Base. Sed mi jam du aŭ trifoje devis aldoni aŭ ĝisdatigi iujn aĵojn por ke ne estu cimo, aŭ por ke ĝi mi povu fari kion mi volas fari, tion kion ne povas fari la baza versio. Iom ĝenas min ke mi devas serĉi en forumo por scii kiel fari, kaj ke ne estas iu simpla pakaĵo por malpaki sed plurŝtupaj agoj. Eble mi estas tro pigra por GNU sofvarojn ^^.

Ĉu tiel estas ankaŭ en LibreOffice?

tuvalkin (Montri la profilon) 2011-novembro-20 21:22:05

Ĉu "versiono"? Kiu abonas al Ido-kurso, do?

jeckle (Montri la profilon) 2012-aprilo-16 11:44:22

Mi volas provi la esperantlingva versiono de libreOffice kaj instalis ĝin:
  • LibO_3.5.2_Win_x86_install_multi.msi
  • LibO_3.5.2_Win_x86_helppack_eo.msi
Kiel oni skribas ĉ,ĝ. ktp. ?

EDIT: Mi instalis ankaŭ accentuate 1.0.0 kaj aldonis la Esperantajn signojn. Nun mi kapablas skribi ne nur Esperante sed ankaŭ france per unika metodo.
ç: [c][,][shift][Ins]
ĉ: [c][x][shift][Ins]
Anstataŭ [shift][Ins] vi povas elekti aliajn klavojn.

Mia aldono al Accentuate:
xlat = Array(_
"Ch","Ĉ",_
"CH","Ĉ",_
"ch","ĉ",_
"Gh","Ĝ",_
"GH","Ĝ",_
"gh","ĝ",_
"Hh","Ĥ",_
"HH","Ĥ",_
"hh","ĥ",_
"Sh","Ŝ",_
"SH","Ŝ",_
"sh","ŝ",_
"Uh","Ŭ",_
"UH","Ŭ",_
"uh","ŭ",_
"Cx","Ĉ",_
"CX","Ĉ",_
"cx","ĉ",_
"Gx","Ĝ",_
"GX","Ĝ",_
"gx","ĝ",_
"Hx","Ĥ",_
"HX","Ĥ",_
"hx","ĥ",_
"Sx","Ŝ",_
"SX","Ŝ",_
"sx","ŝ",_
"Ux","Ŭ",_
"UX","Ŭ",_
"ux","ŭ",_

jeckle_libreoffice

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2012-aprilo-16 21:33:51

Do accentuate estas tio por LibreOffice en Windows, kio estas la kunig-klavo en uniksaj operaciumoj?

Ĉu ne eblas enigi ĉapelajn literojn per Ek!, Tajpi aŭ kion ajn oni uzas en Windows?

Sahaquiel (Montri la profilon) 2012-aprilo-17 00:40:53

Mi uzas kaj ŝatas Libreoffice-on ridulo.gif

Reen al la supro