Al la enhavo

esperantlingva versiono de LibreOffice (eks OpenOffice)

de qwertz, 2011-novembro-20

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

jeckle (Montri la profilon) 2012-aprilo-17 11:55:39

Fenris_kcf:Do accentuate estas tio por LibreOffice en Windows, kio estas la kunig-klavo en uniksaj operaciumoj?

Ĉu ne eblas enigi ĉapelajn literojn per Ek!, Tajpi aŭ kion ajn oni uzas en Windows?
La kunigo-klavo ne ekzistas en vindoso, estas suno/solariso speciala.
Accentuate estas makro, tial ĝi devus funkcii ankaŭ en Linukso, Unikso, Vindovso kaj Pomo. Mia aparta kaŭzo estas, ke mi havas preskaŭ ĉiujn supersignojn (Esperanta, franca, germana, ktp.) en unika programo kaj usemaniero. En aliaj programoj mi ne volas havi funkcion , kiun ŝangi literojn, speziale kiam mi tajpas pasvortojn. Por me estas tre bone tajpi du literojn kaj tiam mi tajpas antaŭdifinita kombinado por anstaŭas la du literojn. [shift]+[strg]+z estas la propono de la Accentuate aŭtoro.

Por definitas la antaŭdifinatan kombinadon:

1.) Iloj > Adapti
2.) Fulmoklavoj: Strg+Umschalt+Z
3.) Kategorio: Makrooj de LibreOffice (+) user (+) Accentuate (+) Module1
4.) [Modifi]
5.) [Akcepti]

Por aldonas la Esperantajn signojn:
1.) Dosiero > nova > Teksta dokumento
2.) Iloj > Adonaĵoj > accentuate
Eraro kesto aperas > Acepti
3.) serĉu "xlat = Array (_
4.)algluu sekve sub la linio:
"Ch","Ĉ",_
"CH","Ĉ",_
"ch","ĉ",_
"Gh","Ĝ",_
"GH","Ĝ",_
"gh","ĝ",_
"Hh","Ĥ",_
"HH","Ĥ",_
"hh","ĥ",_
"Sh","Ŝ",_
"SH","Ŝ",_
"sh","ŝ",_
"Uh","Ŭ",_
"UH","Ŭ",_
"uh","ŭ",_
"Cx","Ĉ",_
"CX","Ĉ",_
"cx","ĉ",_
"Gx","Ĝ",_
"GX","Ĝ",_
"gx","ĝ",_
"Hx","Ĥ",_
"HX","Ĥ",_
"hx","ĥ",_
"Sx","Ŝ",_
"SX","Ŝ",_
"sx","ŝ",_
"Ux","Ŭ",_
"UX","Ŭ",_
"ux","ŭ",_
5.) Dosiero > Konservi

-- FINITA --

jeckle_libreoffice

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2012-aprilo-17 16:04:30

jeckle:La kunigo-klavo ne ekzistas en vindoso, estas suno/solariso speciala.
Ne, ĝi vere uzeblas en preskaŭ ĉio uniksa operaciumo, ekzemple en GNU/Linux aŭ BSD. Mi uzas ĝin en mia Debian per asigni la dekstran Windows-klavon de mia klavaro kiel kunig-klavo.

jeckle:Accentuate estas makro, tial ĝi devus funkcii ankaŭ en Linukso, Unikso, Vindovso kaj Pomo.
Jes, tio estas granda avataĝo.

jeckle:Mia aparta kaŭzo estas, ke mi havas preskaŭ ĉiujn supersignojn (Esperanta, franca, germana, ktp.) en unika programo kaj usemaniero.
Ekzakte kiel kun kunig-klavo ridulo.gif

jeckle:En aliaj programoj mi ne volas havi funkcion , kiun ŝangi literojn, speziale kiam mi tajpas pasvortojn.
Kompreneble. Sed tio nur okazus, se oni asignas la kunig-klavon je malbona ejo.

Mi ŝatas la ideon de tio aldonaĵo, sed ĝi vere ne estas io nova. Estas bedaŭrinde laŭ mi, ke Windows ne havas eblecon uzi kunig-klavon aŭ ion similan. Jam tial estas bona, ke tio aldonaĵo ekzistas.

swar0g (Montri la profilon) 2012-aprilo-20 18:20:19

Pli simple, oni uzus la "mortajn klavojn (dead keys)" en linukso. Se vi tajpas ^ antaŭ c, vi ricevas ĉ, ktp.

jeckle (Montri la profilon) 2012-aprilo-20 21:03:14

swar0g:Pli simple, oni uzus la "mortajn klavojn (dead keys)" en linukso. Se vi tajpas ^ antaŭ c, vi ricevas ĉ, ktp.
kaj ŭ?

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-aprilo-20 21:57:31

Forigite

darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-21 08:01:04

Hyperboreus:Mi ekzemple havas ŭ sur "^u", ĉar mi neniem bezonas "û".
... ankaŭ mi, kaj por û mi tajpas ^v.

jeckle, en la germanlingva forumo estas fadeno, kie mi klarigis, kiel tion agordi.

swar0g (Montri la profilon) 2012-aprilo-21 08:36:31

jeckle:
swar0g:Pli simple, oni uzus la "mortajn klavojn (dead keys)" en linukso. Se vi tajpas ^ antaŭ c, vi ricevas ĉ, ktp.
kaj ŭ?
(germana klavaro) antaŭ Shift+AltGr+#, poste u/U. tio estas iom komplikita, sed ŭ ne estas tre ofte uzata

avantaĝo de ĉi tiua metodo estas, ke ĝi funkcias ĉie. vi ne devas redakti dosierojn. la metodo funkcias kun ĉiuj fenestroadministriloj kaj kun ĉiuj distribuaĵoj

ekzistas internacia klavaro kun mortaj klavaroj, ne nur la germana

darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-21 08:59:54

swar0g:(germana klavaro) antaŭ Shift+AltGr+#, poste u/U. tio estas iom komplikita, sed ŭ ne estas tre ofte uzata
Ho, tion mi eĉ ne konis ĝis nun. Dankon! shoko.gif

jeckle (Montri la profilon) 2012-aprilo-23 21:48:14

Shift+AltGr+#: espereble oni povos rememorigi al tiu ne tre ofte uzata tajpmaniero.
^u: certe tiu tajpmaniero funkcias, sed tegmenteto ne estas hoketo.

Kun Accentuate mi nun simple tajpas ux[Shift]+[Strg]+[z] aŭ uh[Shift]+[Strg]+[z]. Ĉiam la saman metodon. Estas preskaŭ kiel skribas mane: unue la litero, tiam la aldona signo et ĉar oni skribas komputile specialaj klavoj por kompreniĝas tion al komputilo.

Krom tio multaj Esperantistoj parolas/skribas aliajn lingvojn kaj eble bezonas ĝiaj specialajn signojn. Lasta semajno mi transkribis francan skolan ekzamenon por mia filo kaj mi ne povis rememorigi kion mi tajpas "ç". Kun Accentuate mi tajpis c,[Shift]+[Strg]+[z].

La metodo estas ankaŭ sendependa al nationala klaviaro. Se vi havas italiana klaviaro kaj bezonas la germana ö, vi simple skripas "o: [Shift]+[Strg]+[z]". Mi certas ke oni trovos "o" kaj ":" sur italiana klaviaro.

Nuntempe mi bone skribas per mac-os, vindovso estis jam elprovis kiel taŭga. Eble mi ankoraŭ alprovos aliajn komputilajn sistemojn.

Mi elprovis multajn metodojn: Ek!, autohotkey, ktp. Nun mi trovis mian metodon. Se vi ŝatas vian metodon, uzi ĝin. Se vi trovas mian metodon pli tauga uzi tion. Ofte la taŭgan methodon dependas al via uzado.

jeckle_libreoffice

Reen al la supro