У садржају

Sentiĝi? Palpe esti?

од darkweasel, 22. новембар 2011.

Поруке: 6

Језик: Esperanto

darkweasel (Погледати профил) 22. новембар 2011. 18.40.02

Saluton!

En la germanlingva forumparto ni [url=?t=10385]diskutis, kiel esprimi la germanlingvan [i]sich anfühlen[/i][/url] = la anglalingvan feel (kiel en it feels soft). Chainy plue malfermis ruslingvan fadenon pri la sama temo.

Ni do pli-malpli serĉas la mankantan vorton en:
vidi - aspekti
aŭdi - soni
flari - odori
senti - ???

Mi proponis sentiĝi, kiun ŝajne komprenas german- kaj anglalingvanoj. Ĉu ankaŭ alilingvanoj?

Laŭ Chainy, en la rusa oni diras per palpo esti. Eble tio aŭ la pli esperanteca palpe esti taŭgas por tuŝaj sentoj, sed vere ankaŭ ekz. io, kion oni spertas, povas "sentiĝi (?) bone/bona".

Do, kio estas via opinio? Kiun verbon ni povas uzi en Esperanto?

antoniomoya (Погледати профил) 22. новембар 2011. 19.42.13

Ĉu eble "fingrumi", aŭ "fingrotuŝi"?

Amike.

sudanglo (Погледати профил) 22. новембар 2011. 20.12.34

Tre interesa demando.

Sed en la tabelo la lasta elemento maldekstre estu 'tuŝi' aŭ 'palpi', ĉu ne?

'Senti' ampleksas iom pli (ne nur ricevi impreson per tuŝo.)

Je la unua rigardo, tio ŝajnas iom mistere, pro kio Esperanto ne havas radikon kiu respondas al 'tuŝi', kiel 'odori' respondas al 'flari'.

Sed tuŝi/palpi estas pli ag-eca (malpli sentuma) ideo ol vidi/aŭdi/flari.

Tamen supozeble oni povus uzi 'sentiĝi'.

Kvankam ĝi aspektas malmola, ĝi sentiĝas tre mola al la tuŝo.

darkweasel (Погледати профил) 22. новембар 2011. 21.08.28

sudanglo:
Sed en la tabelo la lasta elemento maldekstre estu 'tuŝi' aŭ 'palpi', ĉu ne?

'Senti' ampleksas iom pli (ne nur ricevi impreson per tuŝo.)
Nu, ŝajnas al mi, ke ni povas diskuti ambaŭ. En la angla kaj en la germana, io ja povas feel good/sich gut anfühlen (= sentiĝi [?] bona).

Sxak (Погледати профил) 24. новембар 2011. 06.36.33

sentiĝi estas pli bona

white knight (Погледати профил) 24. новембар 2011. 09.53.37

sudanglo skribis:
"Kvankam ĝi aspektas malmola, ĝi sentiĝas tre mola al la tuŝo."

Mi preferus diri: Kvankam ĝi aspektas malmola, vi sentas ke ĝi estas mola, kiam vi palpas ĝin.

Вратите се горе