შინაარსის ნახვა

Pato (kuirilo) kaj Pato (en ŝako)

cFlat7-ისა და 25 ნოემბერი, 2011-ის მიერ

შეტყობინებები: 11

ენა: Esperanto

cFlat7 (მომხმარებლის პროფილი) 25 ნოემბერი, 2011 04:32:58

Mi ĵus kontrolis la vorton 'pato' je PIV kaj malkovris, ke ĝi ne nur signifas ilon por kuiri (angla 'frying pan'), sed ankaŭ ĝi signifas ŝakan pozicion (angla 'stalemate').

Ĉu oni scias, ĉu unu signifo rilatas al la alia?

hunne68 (მომხმარებლის პროფილი) 25 ნოემბერი, 2011 06:40:22

La du vortoj estas ne dependa:
"Pato" (pan, Pfanne) venis de la latina "Patina", kio tie ankaŭ signifas "pan, Pfanne".
"Pato" en la ŝako venis de la latina "pactum" (kontrakto, contract, Vertrag), poste de tio "pattare" (egali) en itala.

cFlat7 (მომხმარებლის პროფილი) 25 ნოემბერი, 2011 17:05:03

hunne68:La du vortoj estas ne dependa:
"Pato" (pan, Pfanne) venis de la latina "Patina", kio tie ankaŭ signifas "pan, Pfanne".
"Pato" en la ŝako venis de la latina "pactum" (kontrakto, contract, Vertrag), poste de tio "pattare" (egali) en itala.
Dankon.
Via respondo rememorigis al mi, ke mi havas la libron, "Konciza Etimologia Vortaro", en kiu estas:

Pato: ... L(atina) patella, dim. de patera [pelvo].

Pato (ŝakludo): L(atina) pactum [pakto].

Chainy (მომხმარებლის პროფილი) 25 ნოემბერი, 2011 17:25:28

Estas amuze, ke 'pato' havas tiujn du signifojn! rideto.gif

ReVo mencias nenion pri la ŝak-rilata signifo de 'pato'. Ankoraŭ multe mankas en ReVo... Kaj NPIV2002 male enhavas tro da vortoj!

cFlat7 (მომხმარებლის პროფილი) 25 ნოემბერი, 2011 19:13:24

Jes, treas amuzi. Estis el PIV 2005, ke mi trovis la du difinojn de 'pato'.

Kirilo81 (მომხმარებლის პროფილი) 26 ნოემბერი, 2011 07:46:13

ReVo estas facile alirebla, sed oni ne forgesu?,ke ĝi baziĝas sur Plena Vortaro de 1930. PIV estas multe pli aktuala kaj fidinda (malgraŭ nereta redaktado) kaj nepre preferinda fonto por la moderna lingvouzo.
Kaj miaopinie vortaro ne povas enhavi tro multe da vortoj. ridulo.gif

Chainy (მომხმარებლის პროფილი) 26 ნოემბერი, 2011 08:09:57

Kirilo81:PIV estas multe pli aktuala kaj fidinda (malgraŭ nereta redaktado) kaj nepre preferinda fonto por la moderna lingvouzo.
Mi ne dirus, ke NPIV2002 estas preferinda aŭ pli fidinda, ĝi estas nur iom alia. Mi ĉefe uzas ReVo-n, ĉar estas pli facile per la interreto kaj mi kontrolas vorton en NPIV2002 se mi havas dubon.

Fakte, mi kontrolas en diversaj vortaroj: Wells, Kondratjev, Hron, Schuetz... ktp!

Kirilo81:Kaj miaopinie vortaro ne povas enhavi tro multe da vortoj. ridulo.gif
Ĉu eĉ en lingvo kiel Esperanto? Laŭ mi estas ja problemo en Esperanto, se oni aldonas multe da tre dubindaj vortoj en vortaron, precipe kiam jam ekzistas aliaj vortoj/radikoj kiuj efektive sufiĉas. Ĉio tre rapide fariĝas tro konfuza en tia okazo.

Chainy (მომხმარებლის პროფილი) 26 ნოემბერი, 2011 08:19:19

----

Rogir (მომხმარებლის პროფილი) 26 ნოემბერი, 2011 11:32:15

Nu, mi ne povas imagi okazon, kiam oni povus konfuzi la du signifojn. Kaj ĉiuokaze la dua estas nur faka vorto.

Kirilo81 (მომხმარებლის პროფილი) 26 ნოემბერი, 2011 20:50:24

Chainy:
Mi ne dirus, ke NPIV2002 estas preferinda aŭ pli fidinda, ĝi estas nur iom alia. Mi ĉefe uzas ReVo-n, ĉar estas pli facile per la interreto kaj mi kontrolas vorton en NPIV2002 se mi havas dubon.
Tasko de vortaro estas konstati la lingvouzon, kaj PV finiĝas je 1930, dum PIV je la jaro 2000.
ReVo estas ĥimero inter malnoviĝinta kaj plej moderna lingvouzoj.

Chainy:
Kirilo81:Kaj miaopinie vortaro ne povas enhavi tro multe da vortoj. ridulo.gif
Ĉu eĉ en lingvo kiel Esperanto? Laŭ mi estas ja problemo en Esperanto, se oni aldonas multe da tre dubindaj vortoj en vortaron, precipe kiam jam ekzistas aliaj vortoj/radikoj kiuj efektive sufiĉas. Ĉio tre rapide fariĝas tro konfuza en tia okazo.
Kiel mi jam diris, PIV ne inventas iujn vortojn, sed nur kolektas. Se iuj avangardaj aŭtoroj en la 1980-aj jaroj abunde uzis neologismojn, mi volas ilin trovi en vortaro. Tio estas tute alia demando ol tiu, ĉu mi akceptas la koncernajn vortojn.

ზემოთ დაბრუნება