Žinutės: 11
Kalba: Esperanto
cFlat7 (Rodyti profilį) 2011 m. lapkritis 25 d. 04:32:58
Ĉu oni scias, ĉu unu signifo rilatas al la alia?
hunne68 (Rodyti profilį) 2011 m. lapkritis 25 d. 06:40:22
"Pato" (pan, Pfanne) venis de la latina "Patina", kio tie ankaŭ signifas "pan, Pfanne".
"Pato" en la ŝako venis de la latina "pactum" (kontrakto, contract, Vertrag), poste de tio "pattare" (egali) en itala.
cFlat7 (Rodyti profilį) 2011 m. lapkritis 25 d. 17:05:03
hunne68:La du vortoj estas ne dependa:Dankon.
"Pato" (pan, Pfanne) venis de la latina "Patina", kio tie ankaŭ signifas "pan, Pfanne".
"Pato" en la ŝako venis de la latina "pactum" (kontrakto, contract, Vertrag), poste de tio "pattare" (egali) en itala.
Via respondo rememorigis al mi, ke mi havas la libron, "Konciza Etimologia Vortaro", en kiu estas:
Pato: ... L(atina) patella, dim. de patera [pelvo].
Pato (ŝakludo): L(atina) pactum [pakto].
Chainy (Rodyti profilį) 2011 m. lapkritis 25 d. 17:25:28
ReVo mencias nenion pri la ŝak-rilata signifo de 'pato'. Ankoraŭ multe mankas en ReVo... Kaj NPIV2002 male enhavas tro da vortoj!
cFlat7 (Rodyti profilį) 2011 m. lapkritis 25 d. 19:13:24
Kirilo81 (Rodyti profilį) 2011 m. lapkritis 26 d. 07:46:13
Kaj miaopinie vortaro ne povas enhavi tro multe da vortoj.
Chainy (Rodyti profilį) 2011 m. lapkritis 26 d. 08:09:57
Kirilo81:PIV estas multe pli aktuala kaj fidinda (malgraŭ nereta redaktado) kaj nepre preferinda fonto por la moderna lingvouzo.Mi ne dirus, ke NPIV2002 estas preferinda aŭ pli fidinda, ĝi estas nur iom alia. Mi ĉefe uzas ReVo-n, ĉar estas pli facile per la interreto kaj mi kontrolas vorton en NPIV2002 se mi havas dubon.
Fakte, mi kontrolas en diversaj vortaroj: Wells, Kondratjev, Hron, Schuetz... ktp!
Kirilo81:Kaj miaopinie vortaro ne povas enhavi tro multe da vortoj.Ĉu eĉ en lingvo kiel Esperanto? Laŭ mi estas ja problemo en Esperanto, se oni aldonas multe da tre dubindaj vortoj en vortaron, precipe kiam jam ekzistas aliaj vortoj/radikoj kiuj efektive sufiĉas. Ĉio tre rapide fariĝas tro konfuza en tia okazo.
Chainy (Rodyti profilį) 2011 m. lapkritis 26 d. 08:19:19
Rogir (Rodyti profilį) 2011 m. lapkritis 26 d. 11:32:15
Kirilo81 (Rodyti profilį) 2011 m. lapkritis 26 d. 20:50:24
Chainy:Tasko de vortaro estas konstati la lingvouzon, kaj PV finiĝas je 1930, dum PIV je la jaro 2000.
Mi ne dirus, ke NPIV2002 estas preferinda aŭ pli fidinda, ĝi estas nur iom alia. Mi ĉefe uzas ReVo-n, ĉar estas pli facile per la interreto kaj mi kontrolas vorton en NPIV2002 se mi havas dubon.
ReVo estas ĥimero inter malnoviĝinta kaj plej moderna lingvouzoj.
Chainy:Kiel mi jam diris, PIV ne inventas iujn vortojn, sed nur kolektas. Se iuj avangardaj aŭtoroj en la 1980-aj jaroj abunde uzis neologismojn, mi volas ilin trovi en vortaro. Tio estas tute alia demando ol tiu, ĉu mi akceptas la koncernajn vortojn.