У садржају

Ĉu vizaĝlibro aŭ fejsbuko?

од Andreo Jankovskij, 27. новембар 2011.

Поруке: 28

Језик: Esperanto

darkweasel (Погледати профил) 27. новембар 2011. 18.07.55

TatuLe:
Oni tamen povas skribi Facebook-a kaj Facebook-e, sed tiaj formoj malpli belas.
Beleco estas subjektiva afero - mi mem opinias esperantigaĉojn kiel fejsbuko kaj linukso multege pli malbelaj.

Tjeri (Погледати профил) 27. новембар 2011. 18.52.49

oni eĉ povas esti fejsbukano.
do ĉu ankaŭ pjuĵotisto? shoko.gif

TatuLe (Погледати профил) 27. новембар 2011. 19.28.42

Tjeri:
oni eĉ povas esti fejsbukano.
do ĉu ankaŭ pjuĵotisto? shoko.gif
Ne, oni nur konstruu vortojn kiuj estas facile kompreneblaj.
Sed ankaŭ facileco estas subjektiva afero, do ne ekzistas striktaj reguloj pri tio.

darkweasel:mi mem opinias esperantigaĉojn kiel fejsbuko kaj linukso multege pli malbelaj
Mi scivolemas, kion pensas vi pri vizaĝlibro? Ĉu tio estas pli aŭ malpli aĉa esperantigo ol fejsbuko?

darkweasel (Погледати профил) 27. новембар 2011. 19.50.22

TatuLe:
darkweasel:mi mem opinias esperantigaĉojn kiel fejsbuko kaj linukso multege pli malbelaj
Mi scivolemas, kion pensas vi pri vizaĝlibro? Ĉu tio estas pli aŭ malpli aĉa esperantigo ol fejsbuko?
Mi ŝatas neniun el ambaŭ. Facebook estas propra nomo. Ĝi nomiĝas tiel en ĉiuj lingvoj, kaj ŝajnas al mi stulta ideo konformigi ĝin al Esperanto.

brodicius (Погледати профил) 27. новембар 2011. 21.59.41

Hospitalo aŭ malsanulejo?

Ne gravas. Unu estas la plej ordinara vorto en aliaj lingvoj, kaj la alia estas logika traduko de ĉi tiu vorto.
Ĉiu povas kompreni tiun kiun vi diras. Ankaŭ mi preferas 'vizaĝlibro' lango.gif

Fujisan (Погледати профил) 27. новембар 2011. 22.24.47

malsanulejo!! ridulo.gif) mi fakte neniam aŭdas, ke iu uzus la "hospitalo"-formon ridulo.gif

Fujisan (Погледати профил) 27. новембар 2011. 22.29.15

darkweasel:
Mi scivolemas, kion pensas vi pri vizaĝlibro? Ĉu tio estas pli aŭ malpli aĉa esperantigo ol fejsbuko?
mi multe pli ŝatas na "vizaĝlibro" ol na "fejsbuko" !

Fenris_kcf (Погледати профил) 27. новембар 2011. 22.56.35

Fujisan:
darkweasel:
Mi scivolemas, kion pensas vi pri vizaĝlibro? Ĉu tio estas pli aŭ malpli aĉa esperantigo ol fejsbuko?
mi multe pli ŝatas na "vizaĝlibro" ol na "fejsbuko" !
Mi ankaŭ. Se ŝanĝi proprajn nomojn, tiam ne nur transliterumigi ilin, sed traduki ilin tute.

Sed mi vere preferas uzi la originalan formon. Vorto kiel vizaĝlibro sonas tre ŝerce kaj malserioze.

Do:
[LISTO]
vizaĝlibro facebook
linukso Linu'x
pjuĵo Peugeot
pepilo Twitter
fajrovulpo Firefox
k.t.p.[/list]

horsto (Погледати профил) 27. новембар 2011. 23.43.23

Fenris_kcf:
Sed mi vere preferas uzi la originalan formon.
Uzi la originalan nomon ne eblas. Vi kaj darkweasel fakte proponas ke ni akceptu anglajn nomojn.
Estas evidente, ke oni ne povas akcepti nomojn el ĉiuj lingvoj, ĉar oni eĉ ne scias kiel skribi la literojn el lingvoj kiel ekz. la ĉina kaj kiel prononci la nomojn.
Via problemo estas ke vi ne povas imagi ke ekzistas homoj kiuj ne parolas la anglan. Sed tiaj homoj ekzistas.
Kaj eĉ se ĉiuj komprenus la anglan, tiam oni tamen havu Esperantajn nomojn, ĉar Esperanto estas alia lingvo.

TatuLe (Погледати профил) 28. новембар 2011. 01.53.38

darkweasel:
TatuLe:
darkweasel:mi mem opinias esperantigaĉojn kiel fejsbuko kaj linukso multege pli malbelaj
Mi scivolemas, kion pensas vi pri vizaĝlibro? Ĉu tio estas pli aŭ malpli aĉa esperantigo ol fejsbuko?
Mi ŝatas neniun el ambaŭ. Facebook estas propra nomo. Ĝi nomiĝas tiel en ĉiuj lingvoj, kaj ŝajnas al mi stulta ideo konformigi ĝin al Esperanto.
Laŭ mi uzo de esperantigitaj formoj, kiam eblas, havas multajn avantaĝojn. Mi ŝatas ke oni plej ofte diras Vikipedio kaj ne Wikipedia.

Вратите се горе