Al la enhavo

Ĉu vi uzas aŭ jam uzis ian drogon?

de flipe, 2011-novembro-29

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

flipe (Montri la profilon) 2011-novembro-29 04:30:38

Jam dum multe da tempo kiu multaj da homoj diras pri drogoj, kiuj estas bonaj, kiuj estas malbonaj, kiuj ni povas uzi kaj kiuj ni ne povas uzi, la societo kutime havas volon por kontroli kion la tuta societo devas aŭ ne fari, bone, mi ne pensas tion kiel io bone, mi pensas ke la homoj devas elekti siajn proprajn vojojn kaj mem diru jes aŭ ne kontraŭ la aferojn de mondo.

Mi jam pensas ju malbona estas tio des pli estas liberata por la leĝoj de mondo, kiam tio okazas mi ĉiam vidas la amasmezojn, politikojn, societojn luktante favore por tio, sed mi havas mian propran sencon kaj mi kutime pensas alie la tuta societo pri multaj aferoj, la drogoj estas unu el tiuj aferoj, ĝia uzado kaj laŭleĝado estas bona temo por diskuti.

Vidu la bildon kaj tutan tekston

Se vi ne volas komenti pri tio, almenaŭ voĉdonu! ridego.gif

mihxil (Montri la profilon) 2011-novembro-29 05:31:22

Mi foje trinkas alkoholaĵojn. Tio estas drogo. Kafon mi ankaŭ trinkas.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-novembro-29 06:37:37

Alkoholo, tabako - en fojaj maloftaj okazoj.
Kafo - preskaŭ ĉiumatene.
Kontraŭleĝaj drogoj - ĝis nun ne.

Maksimo (Montri la profilon) 2011-novembro-29 07:19:50

Unualinie necesas citi vian opinion ke
Memoru vin, alkoholaĵoj kaj industriaj cigaredoj ankaŭ estas drogo.
Do - se vi tiel metas la demandon - via pridemando ne havas sencon, ĉar vi ne trovos eĉ unu homon, kiu neniam uzus la "drogojn" ridulo.gif

Tjeri (Montri la profilon) 2011-novembro-29 09:38:42

Kafon, alkoholon, teon, ĉokoladon.
Tabakon, mi ĉesis antaŭ multaj jaroj.
Aliajn, ne.

alonsososo (Montri la profilon) 2011-novembro-29 11:57:27

Tjeri:Kafon, alkoholon, teon, ĉokoladon.
Tabakon, mi ĉesis antaŭ multaj jaroj.
Aliajn, ne.
Tiel bonaj aferoj estas ili. Laŭ mi oni povas ĝui tiu ĉin "drogojn", sed modere.

flipe (Montri la profilon) 2011-novembro-29 13:46:21

Maksimo:Do - se vi tiel metas la demandon - via pridemando ne havas sencon, ĉar vi ne trovos eĉ unu homon, kiu neniam uzus la "drogojn" ridulo.gif
Fakte, malfacile estas trovi iun ajn homon kiu neniam uzis aŭ uzos drogojn dum sia tuta vivo! ridego.gif

Greedn (Montri la profilon) 2011-novembro-29 14:22:42

mi fumadas herbaĵeton senkulpa.gif

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2011-novembro-29 14:38:55

Greedn:mi fumadas herbaĵeton senkulpa.gif
Se vi celas al kanabo: Mi ankaŭ fumis tion du- aŭ trifoje. Sed mi decidis ne fumi kanabon plu pro ne iĝi pli dika ol mi estas jam (la efikanta substanco de kanabo - THC - malsatigas onin ege).

Niamondo (Montri la profilon) 2011-novembro-29 14:46:40

flipe:Fakte, malfacile estas trovi iun ajn homon kiu neniam uzis aŭ uzos drogojn dum sia tuta vivo! ridego.gif
Mi neniam drogis min kaj mi esperas ke mi neniam faru tion okulumo.gif.

Reen al la supro