Al la enhavo

Ĉu vi uzas aŭ jam uzis ian drogon?

de flipe, 2011-novembro-29

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

jpablo68 (Montri la profilon) 2011-novembro-29 15:48:11

mi ne konsumas malutildrogon inkluzive alkoholo (jes, ĝi estas drogo) kaj tabako.

flipe (Montri la profilon) 2011-novembro-29 17:09:35

Niamondo:Mi neniam drogis min kaj mi esperas ke mi neniam faru tion okulumo.gif.
Mi havas libron pri drogoj nomita "Pequena Enciclopédia da História das Drogas e Bebidas" (Eta Enciklopedio pri Historio de Drogoj kaj Drinkaĵoj), ISBN 8535217568, kaj en ĝi sukero estas konsiderita drogo, ĉu vi konsumas sukeron? ridego.gif

Eble, iam mi tradukus parto pri sukero de libro

Niamondo (Montri la profilon) 2011-novembro-29 18:35:39

flipe:Mi havas libron pri drogoj nomita "Pequena Enciclopédia da História das Drogas e Bebidas" (Eta Enciklopedio pri Historio de Drogoj kaj Drinkaĵoj), ISBN 8535217568, kaj en ĝi sukero estas konsiderita drogo, ĉu vi konsumas sukeron? ridego.gif
Hahahaha. Mi ne sciis, sed ĉokolado estas konsiderata drogo ĉar se oni konsumas tro, ĝi kaŭzos ĉokolado-dependulojn. Ĉi tiuj drogoj estas "malfortaj" drogoj (mi ne scias ĝin Esperante, sed en la kastilia estas nomata "droga débil"), kaj pro konsumi iomete ne okazas dependencon. Tamen, ĉio povas kaŭzi dependecon, ĉu ne?

flipe:Eble, iam mi tradukus parto pri sukero de libro
Ho, jes, jes!

Miland (Montri la profilon) 2011-novembro-29 18:51:26

Se paroli pri drogoj aliaj ol teo (kiu plaĉas al mi), kafo (kiun mi trinkas sufiĉe ofte) aŭ alkoholaĵoj (malofte, tamen), aŭ medicinoj preskribeblaj de nur sanprofesiuloj, me neniam uzis drogojn (inkluzive de tabakaĵojn), nek volas provi ilin, pro la danĝero, ne nur de malutilo al la korpo, sed ankaŭ sklaveco.

flipe (Montri la profilon) 2011-novembro-30 03:38:49

La sukero, origene barata, estis alportita ĝis Okcidento per araboj. La vorto venas de sanskrito sarkara (hinde, nuntempa sharkará), kien devenas ĉiuj nomoj hindeŭropaj por sukero. Portugalanoj estis unuaj porti de Sicilio ĝis la Atlantikaj Insuloj de la Madejroj kaj Acoroj, kultivado de sukerkano kaj la tekniko de la sukera rafinado. Sia uzado dum mezepoka epoko estas nur por kuraca kaj terapia celoj, kiel grava ingrediento de multaj kuraciloj kaj hejmkuraciloj. Estis konsiderita drogo kaj vendita en la apotekoj kiel kuracilo. Aparta 16a jarcento sia uzado vaste plivastigas por la aristokratia kuiro kaj, malfrue, kun plivastigado de produktado de Brazilo kaj poste Karibo, fariĝis luksa ĉiufoje pli atingebla por popolo ordinare.

Sia uzado kiel drogo daŭris ĉeeste en pluraj ingredientoj de kuraciloj, kiel siropoj, plastroj, balzamo kaj kuraciloj ordinare. Sia ŝablona uzado havas celon antihemoragian, sed estis per la ingestado ke sukero pasis fari parton de la apotekaĵa aro, kiel unu el la plej gravaj kuraciloj. Sia granda kaloria povo povas helpi resanigi certajn rabatojn kaj taŭgi por doni subitan animon kaj viglon. Ĝis nuntempe glaso kun akvo kaj sukero estas la unua populara trankvililo.

Fariĝante pli atingebla, sukero de drogo pasis esti manĝaĵo kaj esti aldonita en nekalkulitaj manĝaĵoj (kaj ĝis en tabako, komunaj cigaredoj kutimas havi 8% el sukero en sia komponaĵo). Troa uzado de sukero kaj dolĉaĵoj ordinare pasis fari parton de pozitiva bildo kiu Sidney Mintz kontrolis en la libro Dolĉeco kaj povo (Sweetness and power, 1986), kontribuinte ne nur por plivastigo de la grasegeco, de la denta ario, de la diabeto, kiel por la disastigo de konduto "aldonada", "maniada", de "maniecoj" por manĝaĵoj, aparte por kiuj ke uzas sukeron dum sia pretigado.

Pequena Enciclopédia da História das Drogas e Bebidas (Eta Enciklopedio pri Historio de Drogoj kaj Drinkaĵoj)
Henrique Carneiro
ISBN 8535217568
Paĝo 137
Açucar (Sukero)
Eldonejo Campos, 2005

Esperingo

Niamondo (Montri la profilon) 2011-novembro-30 08:46:32

Mi konas bonan kuracilon kiu havas sukeron: gas-limonado! shoko.gif

http://supermercado.dulcemagina.com/127-127-thic...

dobri (Montri la profilon) 2011-novembro-30 15:43:41

@flipe
en via mesaĝo vi uzis kelkajn strangajn vortojn: bridado - vi certe emis skribi bredado, sed tia aktiveco rilatas nur al bestoj; por plantoj oni uzas kultivado aŭ kulturado.
Sekulo - ĝi signifas sekan homon, ĉu eble vi emis skribi jarcento?
...fariĝis luksa ĉiufoje pli atingebla por popolo ordinare - mi prefere skribus: ĝi fariĝis multfoje pli atingebla por ordinara popolo.
Konfejtaĵoj - ĉu vi celis konfitaĵojn?

Amike
Karel

Laf (Montri la profilon) 2011-decembro-04 19:19:11

Niamondo mi ne sukcesis malfermi vian ligilon.

Kontraŭleĝajn drogojn mi neniam konsumis kaj planas neniam konsumi en la vivo. Ankaŭ kafon neniam, tabakon neniam. Alkoholon mi konsumas tre malofte (nur dum festoj ekzemple) kaj pomalmulte.

Reen al la supro