Sadržaj

Pri lingvonivelo en la forumoj

od erinja, 1. prosinca 2011.

Poruke: 69

Jezik: Esperanto

mountainash (Prikaz profila) 29. prosinca 2011. 12:52:48

tic89:Mi estas komencanto kaj ofte mi legas forumoj por plibonigi mian Esperanto-kapablon. Bedaŭrinde pro la lingva malĝusteco ke mi ofte renkontas en forumaj, kelkfoje mi ĉesas legante. Estus tre utile por mi legi fadeno kie nur spertuloj povas skribi.

Se komencantoj volus skribi sur fadeno certe ili povus skribi sur alia fadeno kaj simple ĝuu la belan skribo (verkaĵon?) de spertaj Esperantistoj en la alt-neivela fadeno. rideto.gif
Tic89, via verka stilo vere plaĉas al mi.

Se ni volas ke la forumoj enhavas bone verkitajn mesaĝojn, la plej gravaj aferoj estas:
1. Uzantoj atente provlegu siajn proprajn mesaĝojn.
2. Uzantoj devas (kuraĝe) korekti la mesaĝojn de aliaj uzantoj.

tic89 (Prikaz profila) 29. prosinca 2011. 22:25:16

Dankon, Mountainash, por viaj korektadoj.

horsto (Prikaz profila) 30. prosinca 2011. 01:26:56

tic89:Mi estas komencanto kaj ofte mi legas en forumoj por plibonigi mian Esperanto-kapablon. Bedaŭrinde pro la lingva malĝusteco kiun mi ofte renkontas en forumoj, kelkfoje mi ĉesas legi. Estus tre utile por mi legi fadenon kie nur spertuloj povas skribi.

Se komencantoj volus skribi en fadeno certe ili povus skribi en alia fadeno kaj simple ĝuu la belan mesaĝojn de spertaj Esperantistoj en la altnivela fadeno. rideto.gif
@mountainash: Se vi korektas, tiam faru tion ĝuste.

mountainash (Prikaz profila) 30. prosinca 2011. 02:00:29

horsto:
tic89:Mi estas komencanto kaj ofte mi legas en forumoj por plibonigi mian Esperanto-kapablon. Bedaŭrinde pro la lingva malĝusteco kiun mi ofte renkontas en forumoj, kelkfoje mi ĉesas legi. Estus tre utile por mi legi fadenon kie nur spertuloj povas skribi.

Se komencantoj volus skribi en fadeno certe ili povus skribi en alia fadeno kaj simple ĝuu la belan mesaĝojn de spertaj Esperantistoj en la altnivela fadeno. rideto.gif
@mountainash: Se vi korektas, tiam faru tion ĝuste.
Kara Horsto, dankon pro korekti miajn korektaĵojn. senkulpa.gif

Kompreneble vi atingis pli altan nivelon de esperanto ol mi. Do, mi ne komplete ĝustigis la mesaĝon. Tial kaj mi kaj tic89 lernis ion pro ĉi tiu afero.
@mountainash: Se vi korektas, tiam faru tion ĝuste.
Mi esperas ke vi ne celis diri alivorte: "Se vi ne povas perfekte korekti, ne faru ĝin!"? Mi pensas, ke tio ne estas helpema pensmaniero, ĉar korekti farante erarojn estas bona oportuno por lernado.

Ŝajnas al mi ke la plej grava problemo estas ke uzantoj ne ofte klopodas korekti mesaĝojn.

horsto (Prikaz profila) 31. prosinca 2011. 01:15:34

mountainash:
Mi esperas ke vi ne celis diri alivorte: "Se vi ne povas perfekte korekti, ne faru ĝin!"? Mi pensas, ke tio ne estas helpema pensmaniero, ĉar korekti farante erarojn estas bona oportuno por lernado.
Vi eble pravas, mountainash ja ne faris malĝustan korekton. Sed ĝenerale ne estas bona ideo por komencanto (malĝuste) korekti la mesaĝon de alia komencanto. Sed eble mi malpravas.
mountainash:
Ŝajnas al mi ke la plej grava problemo estas ke uzantoj ne ofte klopodas korekti mesaĝojn.
Mi pensas ke multaj ĉi tie volonte korektus, sed bedaŭrinde multaj uzantoj ne volas tion. Mi ne scias kial. Kiel vi diris, tio estus bonega eblo por plibonigi la proprajn sciojn.

mountainash (Prikaz profila) 31. prosinca 2011. 01:32:14

horsto:Sed ĝenerale ne estas bona ideo por komencanto (malĝuste) korekti la mesaĝon de alia komencanto.
Jes, eble vi pravas. Dankon pro la diskuto. okulumo.gif

rynasaurus (Prikaz profila) 31. prosinca 2011. 03:10:21

Ne, tia ideo estas diskriminacia. Mi scias ke mi mem ne ŝatus tion.

ratkaptisto (Prikaz profila) 31. prosinca 2011. 07:56:05

Mi ĉiam dankas pro helpo. Helpo ja ne estas agreso.

bildo (Prikaz profila) 4. siječnja 2012. 06:36:47

rynasaurus:Ne, tia ideo estas diskriminacia. Mi scias ke mi mem ne ŝatus tion.
Ne, tia ideo ne estas diskriminacia. Ĉiuj rajtas skribi en la elita parto de la forumoj! Estas necese por tio nur... bonege scii Esperanton. Do, lernu.

Natrag na vrh