K vsebini

Kiu estas la celo de adverbo inter du verboj?

od Ilmen, 04. december 2011

Sporočila: 39

Jezik: Esperanto

darkweasel (Prikaži profil) 18. december 2011 19:53:13

robinast:
darkweasel:
Nu, al kion li demandis? tamen ne estas sencohave respondi li demandis vin.
Eble mi ne tute komprenas... Eble tia logiko estas flava en Esperanto - sed en la estona ĝi estas ja ĝusta. Aŭ eble oni uzas 'demandi' en la esperanto malsimile ni uzas 'küsima' en la estona - kvankam Eo-Et vortaroj ne indikas la diferencon. demando.gif Mi ne scias...

Mi provas montri mian logikon ĉi tie:
Demandanto ne havas informon, ke la demando estis pri iu, do li diris "Kion li demandis?" Respondanto havas tian informon, do li diris: "Li demandis vin." En la estona, 'kion?' (mida?) havas pli universalan signifon ke 'kiun?' (keda?), do ni povas demandi "Kion?" kaj respondi "Iun." Sed "Ion." kiel respondo por "Kiun?" ne estas ĝusta.
Eble vi legu la PMEG-ajn klarigojn pri tabelvortoj je U kaj je O. rideto.gif

robinast (Prikaži profil) 18. december 2011 20:30:21

darkweasel:
Eble vi legu la PMEG-ajn klarigojn pri tabelvortoj je U kaj je O. rideto.gif
Dankon, refreŝigi sian scion ĉiam estas bona ideo! rido.gif Sed ĝi min ne helpis tie ĉi...

Kiuj frazoj samsignifas - se ili samsignifas - kaj ĉu ĉiuj estas uzataj en Esperanto?

[LISTO]
Demandi ion al iu persono
Demandi iun personon
Demandi pri iu persono[/list]

TatuLe (Prikaži profil) 18. december 2011 20:44:52

robinast:Mi provas montri mian logikon ĉi tie:
Demandanto ne havas informon, ke la demando estis pri iu, do li diris "Kion li demandis?" Respondanto havas tian informon, do li diris: "Li demandis vin."
Se mi bone komprenas, la problemo ne estas la uzo de la vorto 'demandi', nek la uzo de la tabelvortoj;
Ĉu vi celis diri:
"Kion li demandis?" - "Li demandis pri vi."
Kiuj frazoj samsignifas - se ili samsignifas - kaj ĉu ĉiuj estas uzataj en Esperanto?
[LISTO]
Demandi ion al iu persono
Demandi iun personon
Demandi pri iu persono[/list]
Ĉiuj frazoj eblas, kaj la tria estas malsamsignifa al la aliaj. En frazoj 1 kaj 2 la persono estas la ricevanto de la demando, sed en la tria frazo la persono estas la temo de la demando.

robinast (Prikaži profil) 18. december 2011 21:37:29

TatuLe:
robinast:Mi provas montri mian logikon ĉi tie:
Demandanto ne havas informon, ke la demando estis pri iu, do li diris "Kion li demandis?" Respondanto havas tian informon, do li diris: "Li demandis vin."
Se mi bone komprenas, la problemo ne estas la uzo de la vorto 'demandi', nek la uzo de la tabelvortoj;
Ĉu vi celis diri:
"Kion li demandis?" - "Li demandis pri vi."
Nu, ne tute... sed - jes, 'pri vi' verŝajne ja estas la plej bona proksimumado. Fakte, mi ne eblas trovi la ĝustan tradukon de la frazo "Ta küsis mind." en la estona. Uzado de rektan objekton por 'demandi' havas malsaman signifon ke uzado de malrektan objekton en la estona, do mi pensis ke tio estas sama en esperanto. Verŝajnege, mi eraris... Do, laŭvorta traduko 'ta küsis sind' --- 'li demandis vin' en stilo 'subjekto-verbo-direkta objekto' ne estas ĝusta ĉi tie.
TatuLe:
robinast:Kiuj frazoj samsignifas - se ili samsignifas - kaj ĉu ĉiuj estas uzataj en Esperanto?
[LISTO]
Demandi ion al iu persono
Demandi iun personon
Demandi pri iu persono[/list]
Ĉiuj frazoj eblas, kaj la tria estas malsamsignifa al la aliaj. En frazoj 1 kaj 2 la persono estas la ricevanto de la demando, sed en la tria frazo la persono estas la temo de la demando.
Dankon por klarigi! sal.gif Bone - sed mi fakte pensis, ke ĉiuj frazoj malsignifas al la aliaj. rido.gif

Nu kaj, fakte, ŝajnas al mi, ke estas tute mallogike ke la unua kaj la dua frazo samsignifikas: en la unua, direkta objekto estas demando, sed en la dua - demandanto mem! demando.gif Kiel povas tio okazi se ambaŭkaze la persono estas ricevanto de la demando. demando.gif demando.gif

TatuLe (Prikaži profil) 19. december 2011 01:52:30

Jes, tio estas iom malkohera. Kun kelkaj verboj, unu sama rolo povas esti esprimata en du manieroj, ekzemple:
Mi helpis lin = Mi helpis al li
Povas esti konfuze, sed laŭ mi tiu sistemo havas la avantaĝon ke oni ne devas memori "ĉu mi diru helpi linhelpi al li?", ĉar ambaŭ eblas. Kaj ambaŭ alternativoj estas same logikaj, do malpermeso de unu el ili estus arbitra. Mi trovis PMEG-paĝon pri tio, sed ĝi ne rekte mencias la verbon 'demandi'.
robinast:Nu, ne tute... sed - jes, 'pri vi' verŝajne ja estas la plej bona proksimumado. Fakte, mi ne eblas trovi la ĝustan tradukon de la frazo "Ta küsis mind." en la estona. Uzado de rektan objekton por 'demandi' havas malsaman signifon ke uzado de malrektan objekton en la estona, do mi pensis ke tio estas sama en esperanto. Verŝajnege, mi eraris... Do, laŭvorta traduko 'ta küsis sind' --- 'li demandis vin' en stilo 'subjekto-verbo-direkta objekto' ne estas ĝusta ĉi tie.
Ĉu "Ta küsis mind." egalas al finna "Hän kysyi minua"? Se jes, mi povas respondi jene:
Hän kysyi minulta (jotain). - Li* demandis (ion) al mi.
Hän kysyi minusta (jotain). - Li demandis (ion) pri mi.
Hän kysyi minua - Malfacila ekzakte traduki; Ĝi ja egalas al angla "He asked for me". Se oni aldonus johonkin al la frazo, mi dirus "Li petis min veni ien". En tiu frazo 'kysyi' ne egalas al esperanta demandis sed al petis. Tamen la frazon "Hän kysyi minua" nure, sen johonkin, mi daŭre tradukus al "Li demandis pri mi" (se la kunteksto ne kontraŭdiras tion), ĉar ĝi estas la plej proksima traduko.
Se la estona kaj la finna malsamas pri tiu ĉi afero mia mesaĝo bedaŭrinde ne multon klarigos.

*'hän' estas sekse neŭtra...

robinast (Prikaži profil) 19. december 2011 05:13:25

@TatuLe:
Jes, mi pensas, ke 'Ta küsis mind' egalas la finnan 'Hän küsyi minua' (kvankam mi ne parolas la finnan). Kaj la estona 'ta' ankaŭ estas seksa neŭtra.
Estas kurioza ke 'helpi iun'/'helpi al iu' min tute ne konfuzas - sed 'demandi iun'/'demandi al iu' ŝajnas ege kontraŭlogika... rido.gif
Demandi versus peti ĉi tie... hmmm... 'Li petis vin', ŝajnas al mi, havas malsaman signifon ol 'He asked for you' en la angla aŭ 'Ta küsis sind' en la estona. Kaj Eo-Et vortaroj tradukas 'küsima' kiel 'demandi' kaj ne 'peti'. Konfuzanta...

Ilmen (Prikaži profil) 13. januar 2012 13:53:20

Dankon al ĉiuj por via lumigo. rideto.gif

Ilmen (Prikaži profil) 17. januar 2012 19:03:14

Bone; freŝdate, dum mi estis skribanta Esperantan mesaĝon, mi rimarkis, ke la sama senca problemo okazas kun la fraz-strukturo [umi ume uma], en kiu la adverbo povas teorie rilatas egale al verbo aŭ al adjektivo.
Mi do supozas, ke en tiaj kazoj oni devetas supozi, ke la adverbo detalas la postan vorton (tie adverbon, sed tio povas ankaŭ esti malsama adverbo). Ĉu ĝuste?

Chainy (Prikaži profil) 17. januar 2012 19:33:00

Ilmen:Mi do supozas, ke en tiaj kazoj oni devetas supozi, ke la adverbo detalas la postan vorton (tie adverbon, sed tio povas ankaŭ esti malsama adverbo). Ĉu ĝuste?
Vi trovos mian respondon al tio ĉi tie (en la sama fadeno!)

TatuLe (Prikaži profil) 18. januar 2012 03:45:36

N-true:Ankaŭ Chainy en sia (malnova) respondo ŝajne supozis, ke la adverbo inter du vortoj devus (pro iu mistika kialo???) rilati nur al la sekva. Sed tia regulo ne ekzistas, evidente. Do la respondo restas tiel: gramatike la adverbo en la mezo povas rilati al ambaŭ vortoj.
Ke adverboj rilatas nur al la vorto post si, tio evidente ne estas ia fundamenta, strikta regulo en Esperanto. Sed efektiva lingvouzo ja plej ofte funkcias tiel. Mi ne dirus ke tiu antaŭa respondo de Chainy estis iel ajn stranga.

Nazaj na začetek