Al la enhavo

Kiu estas la celo de adverbo inter du verboj?

de Ilmen, 2011-decembro-04

Mesaĝoj: 47

Lingvo: Esperanto

N-true (Montri la profilon) 2011-decembro-12 00:42:39

Pro la sufiĉe libera vortordo de Esperanto, oni vere ne povas diri, al kiu verbo la adverbo rilatas. La frazo tial estas dusenca. Oni povas kompreni ĝin laŭ ajna legebleco.

Kutimo oni komprenas unu el ĝi, simple pro frekventecaj kialoj, sed la frazo estas tamen ne tro klara.

@lgg:
Fakte, la verba regado estas unu de la plej gravaj kaj ofte plej kompleksaj ecoj de naturaj lingvoj. Ne diru, ke ĝi estus "malgrava". Ĝi tute ne estas. Same en Esperanto.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-decembro-12 10:04:28

Komparu:

1. Mi ofte volas morti

2. Mi volas ofte morti

En 1. vi suferas je deprimo

En 2. vi perdis la cerbon - oni ne povas resaniĝi post morto.

N-true (Montri la profilon) 2011-decembro-13 17:54:36

sudanglo:Komparu:

1. Mi ofte volas morti

2. Mi volas ofte morti

En 1. vi suferas je deprimo

En 2. vi perdis la cerbon - oni ne povas resaniĝi post morto.
Sed komparu vi: "Mi ofte malfruiĝas." kaj "Mi malfruiĝas ofte.", jen vi vidas, ke adverboj povas ankaŭ sekvi la verbon, al kiu ili rilatas. Do, via 2-a ekzemplo ankaŭ havas la legeblecon, ke oni ofte havas la emon morti.
Ĉu vi nun vidas, ke adverbo inter du verboj estas ne klara afero, sed povas havi almenaŭ du sencojn? Tiu klareco, kiun vi deziras, ne ekzistas en la gramatika strukturo mem. Sed oni ofte uzas ĝin dum parolado (kun pli aŭ malpli da sukceso), do skribe oni ne povas suponi, ke la legonto sendube komprenu la celitan sencon.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2011-decembro-15 18:40:14

Forigite

robinast (Montri la profilon) 2011-decembro-18 14:35:46

darkweasel:
vidas vandenis:Kiel ĝuste:
'Demandi al vi' aŭ 'demandi vin'?
ambaŭ eblas.
Sed ĉu tiuj frazoj estas precize samsignifaj aŭ ne? Mi pensas ke ne...
Komparu:
[LISTO]
Mi volus demandi unu tre malfacilan demandon al vi.
"Kion li demandis?" - "Li demandis vin."[/list]

Ilmen (Montri la profilon) 2011-decembro-18 14:55:26

Interese. Do vi pensas, ke tiu fraz-skemo estas nepre dusenca.
Sed, kiel estus, se oni almetas komon inter la du verboj? Ĉu la du sekvantaj frazoj estas same dusencaj?

• "Mi volas, vere kompreni."
• "Mi volas vere, kompreni."

Aŭ eble tia uzo de la komo estas malharmonia kaŭ malplaĉa je la legado?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-decembro-18 16:16:07

Ilmen:
Aŭ eble tia uzo de la komo estas malharmonia kaŭ malplaĉa je la legado?
Laŭ mi jes, mi ne atendus komon tie kaj ne komprenus ĝian celon.

Chainy (Montri la profilon) 2011-decembro-18 16:40:10

Ilmen:Interese. Do vi pensas, ke tiu fraz-skemo estas nepre dusenca.
Sed, kiel estus, se oni almetas komon inter la du verboj? Ĉu la du sekvantaj frazoj estas same dusencaj?

• "Mi volas, vere kompreni."
• "Mi volas vere, kompreni."

Aŭ eble tia uzo de la komo estas malharmonia kaŭ malplaĉa je la legado?
Tiuj komoj certe ne helpas, kaj tiuj frazoj aspektas laŭ mi strangaj.

Sudanglo donis bonan ekzemplon por kompreni, kien oni metu 'vere' por ŝanĝi la sencon.

1. Mi vere volas kompreni (ĉi tie 'vere' rilatas al 'volas')

2. Mi volas vere kompreni (ĉi tie 'vere' rilatas al 'kompreni')

Chainy (Montri la profilon) 2011-decembro-18 16:46:37

robinast:"Kion li demandis?" - "Li demandis vin."
Eble vi celis diri 'KiUn li demandis?'?

Chainy (Montri la profilon) 2011-decembro-18 16:52:23

N-true:Sed komparu vi: "Mi ofte malfruiĝas." kaj "Mi malfruiĝas ofte.", jen vi vidas, ke adverboj povas ankaŭ sekvi la verbon, al kiu ili rilatas.
En via ekzemplo, ne eblas miskompreni al kio rilatas 'ofte', egale ĉu ĝi estas antaŭ aŭ post la verbo. Do, ambaŭ variantoj eblas.

Sed se en alia okazo estiĝas ia dubo, tiam oni komprenu, ke la adverbo rilatas al la verbo post ĝi. Tial, ekzemple, en la frazo 'Li vere volas kompreni', la adverbo 'vere' nepre rilatas al 'volas'. Tia estas la gramatika sistemo, por ke ne estu miskomprenoj.

REDAKTO: En frazo kiel 'Li vere volas kompreni', la adverbo kutime rilatas al 'volas kompreni', tio estas al ĉio kio sekvas en la frazo. Sed en certaj okazoj, ĝi eble povus rilati al nur 'volas', depende de la kunteksto. Aŭ dum parolado, ekzemple, oni povus akcenti la voĉon je 'volas'.

Sed, restas vere, ke kiam la adverbo staras inter la du verboj en frazo kiel 'Mi volas vere kompreni', tiam oni kutime komprenus ke 'vere' rilatas al 'kompreni'. Denove, tio estas al ĉio kio sekvas ĝin.

Reen al la supro