Đi đến phần nội dung

Kiu estas la celo de adverbo inter du verboj?

viết bởi Ilmen, Ngày 04 tháng 12 năm 2011

Tin nhắn: 39

Nội dung: Esperanto

Hyperboreus (Xem thông tin cá nhân) 18:40:14 Ngày 15 tháng 12 năm 2011

Forigite

robinast (Xem thông tin cá nhân) 14:35:46 Ngày 18 tháng 12 năm 2011

darkweasel:
vidas vandenis:Kiel ĝuste:
'Demandi al vi' aŭ 'demandi vin'?
ambaŭ eblas.
Sed ĉu tiuj frazoj estas precize samsignifaj aŭ ne? Mi pensas ke ne...
Komparu:
[LISTO]
Mi volus demandi unu tre malfacilan demandon al vi.
"Kion li demandis?" - "Li demandis vin."[/list]

Ilmen (Xem thông tin cá nhân) 14:55:26 Ngày 18 tháng 12 năm 2011

Interese. Do vi pensas, ke tiu fraz-skemo estas nepre dusenca.
Sed, kiel estus, se oni almetas komon inter la du verboj? Ĉu la du sekvantaj frazoj estas same dusencaj?

• "Mi volas, vere kompreni."
• "Mi volas vere, kompreni."

Aŭ eble tia uzo de la komo estas malharmonia kaŭ malplaĉa je la legado?

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 16:16:07 Ngày 18 tháng 12 năm 2011

Ilmen:
Aŭ eble tia uzo de la komo estas malharmonia kaŭ malplaĉa je la legado?
Laŭ mi jes, mi ne atendus komon tie kaj ne komprenus ĝian celon.

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 16:40:10 Ngày 18 tháng 12 năm 2011

Ilmen:Interese. Do vi pensas, ke tiu fraz-skemo estas nepre dusenca.
Sed, kiel estus, se oni almetas komon inter la du verboj? Ĉu la du sekvantaj frazoj estas same dusencaj?

• "Mi volas, vere kompreni."
• "Mi volas vere, kompreni."

Aŭ eble tia uzo de la komo estas malharmonia kaŭ malplaĉa je la legado?
Tiuj komoj certe ne helpas, kaj tiuj frazoj aspektas laŭ mi strangaj.

Sudanglo donis bonan ekzemplon por kompreni, kien oni metu 'vere' por ŝanĝi la sencon.

1. Mi vere volas kompreni (ĉi tie 'vere' rilatas al 'volas')

2. Mi volas vere kompreni (ĉi tie 'vere' rilatas al 'kompreni')

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 16:46:37 Ngày 18 tháng 12 năm 2011

robinast:"Kion li demandis?" - "Li demandis vin."
Eble vi celis diri 'KiUn li demandis?'?

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 16:52:23 Ngày 18 tháng 12 năm 2011

N-true:Sed komparu vi: "Mi ofte malfruiĝas." kaj "Mi malfruiĝas ofte.", jen vi vidas, ke adverboj povas ankaŭ sekvi la verbon, al kiu ili rilatas.
En via ekzemplo, ne eblas miskompreni al kio rilatas 'ofte', egale ĉu ĝi estas antaŭ aŭ post la verbo. Do, ambaŭ variantoj eblas.

Sed se en alia okazo estiĝas ia dubo, tiam oni komprenu, ke la adverbo rilatas al la verbo post ĝi. Tial, ekzemple, en la frazo 'Li vere volas kompreni', la adverbo 'vere' nepre rilatas al 'volas'. Tia estas la gramatika sistemo, por ke ne estu miskomprenoj.

REDAKTO: En frazo kiel 'Li vere volas kompreni', la adverbo kutime rilatas al 'volas kompreni', tio estas al ĉio kio sekvas en la frazo. Sed en certaj okazoj, ĝi eble povus rilati al nur 'volas', depende de la kunteksto. Aŭ dum parolado, ekzemple, oni povus akcenti la voĉon je 'volas'.

Sed, restas vere, ke kiam la adverbo staras inter la du verboj en frazo kiel 'Mi volas vere kompreni', tiam oni kutime komprenus ke 'vere' rilatas al 'kompreni'. Denove, tio estas al ĉio kio sekvas ĝin.

robinast (Xem thông tin cá nhân) 18:12:35 Ngày 18 tháng 12 năm 2011

Chainy:
robinast:"Kion li demandis?" - "Li demandis vin."[/list]
Eble vi celis diri 'KiUn li demandis?'?
Hmm... fakte ne. rideto.gif 'Kiun' havas malsaman signifon kaj miaopinie ne montras la diferencan sufiĉe bone.

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 18:14:42 Ngày 18 tháng 12 năm 2011

robinast:
Chainy:
robinast:"Kion li demandis?" - "Li demandis vin."[/list]
Eble vi celis diri 'KiUn li demandis?'?
Hmm... fakte ne. rideto.gif 'Kiun' havas malsaman signifon kaj miaopinie ne montras la diferencan sufiĉe bone.
Nu, al kion li demandis? tamen ne estas sencohave respondi li demandis vin.

robinast (Xem thông tin cá nhân) 18:47:02 Ngày 18 tháng 12 năm 2011

darkweasel:
Nu, al kion li demandis? tamen ne estas sencohave respondi li demandis vin.
Eble mi ne tute komprenas... Eble tia logiko estas flava en Esperanto - sed en la estona ĝi estas ja ĝusta. Aŭ eble oni uzas 'demandi' en la esperanto malsimile ni uzas 'küsima' en la estona - kvankam Eo-Et vortaroj ne indikas la diferencon. demando.gif Mi ne scias...

Mi provas montri mian logikon ĉi tie:
Demandanto ne havas informon, ke la demando estis pri iu, do li diris "Kion li demandis?" Respondanto havas tian informon, do li diris: "Li demandis vin." En la estona, 'kion?' (mida?) havas pli universalan signifon ke 'kiun?' (keda?), do ni povas demandi "Kion?" kaj respondi "Iun." Sed "Ion." kiel respondo por "Kiun?" ne estas ĝusta.

Quay lại