![](/upload/photos/100_100/00/0061f7533f8ad74a41a298626faad009_1717081099.png)
Kiu estas la celo de adverbo inter du verboj?
ca, kivuye
Ubutumwa 39
ururimi: Esperanto
Junpe (Kwerekana umwidondoro) 18 Nzero 2012 14:33:56
Jen ekzemplo de la adverbo "ankaŭ".
[Ankaŭ mi] volas scii. (Ne nur vi sed ankaŭ mi volas scii.)
Mi [ankaŭ volas] scii. (Mi ne nur povas sed ankaŭ volas scii.)
Mi volas [ankaŭ scii]. (Mi volas ne nur diveni, sed ankaŭ scii.)
[Mi volas scii ankaŭ]. (Mi divenis. Mi volas scii ankaŭ.)
Do "ankaŭ" en la lasta frazo rilatu la tutan frazon ("mi volas scii").
(Kvankam la problemo estus, kiel ĝuste esprimi
"Mi [ankaŭ volas scii]. (Mi ne nur divenas, sed ankaŭ volas scii.)"
)
Tiuj, kiuj obeas la regulon povus kompreniĝi pli klare kaj esprimus pli ĝuste ol tiuj, kiuj uzas adverbojn libere.
Chainy (Kwerekana umwidondoro) 18 Nzero 2012 20:00:55
Junpe:Mi opinias, ke havi striktan regulon uzeblus.Ĝi ja estas uzata!
Eble 'strikta' ne estas taŭga adjektivo. Kompreneble, oni ne devas ĉiam obei tian regulon, se la kunteksto garantias, ke ĉio estas facile komprenebla. Sed ĝenerale, estas bona ideo meti vortojn kiel 'ankaŭ' antaŭ tio, al kio ili rilatas.
Junpe:Jen ekzemplo de la adverbo "ankaŭ".Jes, bonaj ekzemploj. Ili donas iom alian nuancon al la frazo.
[Ankaŭ mi] volas scii. (Ne nur vi sed ankaŭ mi volas scii.)
Mi volas [ankaŭ scii]. (Mi volas ne nur diveni, sed ankaŭ scii.)
Junpe:En tiu kazo, la kunteksto montrus, ĉu vi fakte volas akcenti tion, ke 'ankaŭ' rilatas ĝuste al 'volas'.
Mi [ankaŭ volas] scii. (Mi ne nur povas sed ankaŭ volas scii.)
Sed, ĝi povas ankaŭ rilati al 'volas scii', nome al tio kio sekvas ĝin. Fakte ĉi-lasta signifo verŝajne estas la plej kutima.
Junpe:[Mi volas scii ankaŭ]. (Mi divenis. Mi volas scii ankaŭ.)Nu, pri tio mi iom dubas. Sonas iom strange ke 'ankaŭ' estas je la fino de la frazo, sed en kunteksto oni povus kompreni.
Do "ankaŭ" en la lasta frazo rilatu la tutan frazon ("mi volas scii").
Junpe:(Kvankam la problemo estus, kiel ĝuste esprimiVidu supre.
"Mi [ankaŭ volas scii]. (Mi ne nur divenas, sed ankaŭ volas scii.)"
)
Ilmen (Kwerekana umwidondoro) 18 Nzero 2012 22:15:35
Chainy:Jes, mi jam legis vian mesaĝon, sed mi nur volis kontroli, ke ja estas la sama problemo kun adjektivo.Ilmen:Mi do supozas, ke en tiaj kazoj oni devetas supozi, ke la adverbo detalas la postan vorton (tie adverbon, sed tio povas ankaŭ esti malsama adverbo). Ĉu ĝuste?Vi trovos mian respondon al tio ĉi tie (en la sama fadeno!)
Konsentite, ne estas ajna logika kialo por tio, ke la afero estu malsama se la pasta vorto estas adjektivo anstataŭ infinitiva verbo. ♪
Krome, mi ne asertis, ke tiam, kiam adverbo post verbo estas sekvata de alia rilatebla vorto, la adverbo celu certe la postan vorton; mi nur volis diri, ke oni povus supozi, ke ĝi celas la postan, ĉar laŭ pluraj diskut-partoprenantoj, la Esperantistoj kutime (sed ne ĉiam) celas la sekvanta vorto tiam, kiam ili metas adverbon inter du celeblaj vortoj, kvankam ne estas ajna lingva regulo, kiu difinas klare la celo de adverbo en tia kazo.
Do, se kunteksto ne estas sufiĉe klara, oni povas supozi, ke ĝi la postan vorton celas, ĉar tio estas pli probabla, kvankam ne certa, kompreneble.
Ĉu vi konsentas pri tio?
Mi ja ne spertis sufiĉe por povi estimi tiaj probablecoj, mi nur fidas al la aliaj uloj, kiuj esprimis sian opinion en tiu fadeno.
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Chainy (Kwerekana umwidondoro) 18 Nzero 2012 22:57:07
Ilmen:Krome, mi ne asertis, ke tiam, kiam adverbo post verbo estas sekvata de alia rilatebla vorto, la adverbo celu certe la postan vorton; mi nur volis diri, ke oni povus supozi, ke ĝi celas la postan, ĉar laŭ pluraj diskut-partoprenantoj, la Esperantistoj kutime (sed ne ĉiam) celas la sekvanta vorto tiam, kiam ili metas adverbon inter du celeblaj vortoj, kvankam ne estas ajna lingva regulo, kiu difinas klare la celo de adverbo en tia kazo.Mirinda frazego! Tuta alineo! Eble vi volas ion aldoni por ke ĝi estu ankoraŭ pli konfuza?
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Estas klara lingva regulo ĉi-teme. Vidu la klarigojn en PMEG pri 'ankaŭ', 'eĉ', 'nur', 'tro' ktp. Ajna tia vorteto. Tie estas ĉiam skribita "Ĝi kutime staras ĝuste antaŭ tio, al kio ĝi rilatas".
Kaj do oni ankaŭ uzas tiun regulon en okazoj kiam estas adverbo inter du verboj, por ke oni povu ĝuste kompreni la celatan signifon.
Chainy (Kwerekana umwidondoro) 18 Nzero 2012 22:59:43
Ilmen:Jes, mi jam legis vian mesaĝon, sed mi nur volis kontroli, ke ja estas la sama problemo kun adjektivo.Kun adjektivo? Ĉu vi povas doni ekzemplon, kie povus esti ia miskompreno?
Konsentite, ne estas ajna logika kialo por tio, ke la afero estu malsama se la pasta vorto estas adjektivo anstataŭ infinitiva verbo.
Ilmen (Kwerekana umwidondoro) 19 Nzero 2012 16:18:50
Chainy:Mirinda frazego! Tuta alineo! Eble vi volas ion aldoni por ke ĝi estu ankoraŭ pli konfuza?Jes, tiu-ĉi frazo estas sufiĉe longa kaj ete ripeta. Eble mi estis iomete laca tiam, kiam mi skribis ĝin.![]()
Estas klara lingva regulo ĉi-teme. Vidu la klarigojn en PMEG pri 'ankaŭ', 'eĉ', 'nur', 'tro' ktp. Ajna tia vorteto. Tie estas ĉiam skribita "Ĝi kutime staras ĝuste antaŭ tio, al kio ĝi rilatas".
Kaj do oni ankaŭ uzas tiun regulon en okazoj kiam estas adverbo inter du verboj, por ke oni povu ĝuste kompreni la celatan signifon.
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Kaj anstataŭ skribi "la posta (= sekvanta) vorto", mi skribis "la pasta vorto".
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
Chainy:Kun adjektivo? Ĉu vi povas doni ekzemplon, kie povus esti ia miskompreno?Mi dirvolis, ke mi volis kontroli, ke estas la sama problemo kun la fraz-strukturo "umi ume uma", kiel en "umi ume umi", malgraŭ tio, ke ne estas ajna kialo por tio.
Ĉiukaze, por klareco kaj finigi la debaton, ni faru malgrandan sintezon el ĉio dirita en tiu fadeno.
• En la fraz-strukturoj jenaj, "umi ume umi", "uma ume uma", "ume ume ume", "umi ume uma" kaj tiel plu, oni ne povas certe scii la veran celan vorton de la meza vorto (adverbo), ĉar ne ekzistas lingva ĝenerala regulo, kiu difinas nedusence ĝian celon.
• Ekzistas tamen adverbaj bazaj vortoj, kiel ekzemple "ankaŭ", "tiu", "eĉ", "nur", "tro" ktp, kiuj obeas al apartaj kaj ne ĝeneralaj reguloj, kiuj klare difinas ilian celan vorton (la postan en la okazo).
• En tiaj fraz-strukturoj, la Esperantistoj kutime aplikas similan regulon (la adverbo la postan vorton celas) kun la tutaj aliaj adverboj, kvankam la aliaj adverboj ne havas similan regulon por determini ilian celan vorton.
El tio, kun tiaj dusencaj fraz-strukturoj, se la kunteksto ne estas klara sufiĉe, oni povas supozi, ke la meza adverbo rilatas al la posta vorto, kvankam tio estas nepre ne certa (ne regulo), sed nur pli probabla ol la mala kazo, laŭ la kutima uzo.
Ĉu la supra sintezo (resumo) de la diskuto ĝustas laŭ vi? Ĉu mi ne forgesis io ajn?
Junpe (Kwerekana umwidondoro) 20 Nzero 2012 01:02:36
Chainy:Junpe:[Mi volas scii ankaŭ]. (Mi divenis. Mi volas scii ankaŭ.)Nu, pri tio mi iom dubas. Sonas iom strange ke 'ankaŭ' estas je la fino de la frazo, sed en kunteksto oni povus kompreni.
Do "ankaŭ" en la lasta frazo rilatu la tutan frazon ("mi volas scii").
[Mi volas scii ankaŭ]. (Vi scias. Mi volas scii ankaŭ.)
Mi kredas, ke "ankaŭ", kiu rilatas la tutan frazon, estas relative ordinara. Sed mi ne scias, kiel ĝuste igi tion.
(Do mi devis skribi
sudanglo (Kwerekana umwidondoro) 20 Nzero 2012 12:50:32
Haĥ, mi deziras, ke Esperanto estu iomete pli konsiderita normala analizinda lingvo en la lingvoscienco.Prefere ne! Laŭ mia sperto, lingvistoj emas obskurigi per esoteraj terminoj, kio estas sufiĉe klara kaj simpla.
Cetere, iliaj analizoj ne ĉiam estas perfektaj kaj ili estigas konfuzon, kie tio antaŭe ne ekzistis.
Mi pli fidas la lingvo-senton de la meza Esperantisto.
sudanglo (Kwerekana umwidondoro) 20 Nzero 2012 23:12:14
La solaj lingvistoj kiuj sin okupas science pri lingvoj estas la psiko-lingvistoj, kiuj fakte faras eksperimentojn.
Sidi en brakseĝo kaj gramatikumi estas tute alia afero.
Se necesas faktermino, tiam tute bone. Sed mi havas la impreson ke la lingvaĵo de lingvistoj servas grandparte por kaŝi, ke ili ne multon originalan diras.
La sama situacio ekzistas en la financa mondo, kie la vortaro nur servas por apartigi la praktikantojn de la publiko - samkiel la mezepokaj klerikoj tenis sian superecon per la Latino.