본문으로

Kial la Lingvo internacia ne uzas alfabeton internacian?

글쓴이: lgg, 2011년 12월 5일

글: 148

언어: Esperanto

mihxil (프로필 보기) 2011년 12월 22일 오후 6:21:51

N-true:Zamenhof devis decidi por grupo da sonoj, kiujn li taksis sufiĉe facilaj. Eble li pensis ja, ke [x] estas sufiĉe malfacile, do li kreis nur tre malmulte da vortoj, kiuj enhavas ĝin.
Mi iam aŭdis ke la esperanto-sonaro fakte precize samas kiel tiu de la orient-pola dialekto de Bjalistoko. Mi ne scias kiom tio veras, sed ja ŝajnas al mi ke ĝi efektive estas iom tro slaveca por 'perfekta' internacia lingvo.

Kompreneble ne eblis forstreki ĉiun sonon kiun iu pli malpli grava lingvo ne konas. Mi ja opinias ke pri la vokaloj ne vere indas plendi. Kvin ne estas la absoluta minimumo, sed almenaŭ ĝi proksimas. Konsonantoj laŭ mi tamen klare estas tro da. Mi opinius sonaron kiel tiun de Tokipono (a e i o u k l m n p s t w kaj j) multe pli bona. Eble tio estus iomete tro minimalisma, sed la ideo estas bona...

Hyperboreus (프로필 보기) 2011년 12월 22일 오후 7:06:58

Forigite

robinast (프로필 보기) 2011년 12월 22일 오후 7:45:05

Hyperboreus:
miĥil:precize samas kiel tiu de la orient-pola dialekto de Bjalistoko
La pola fonaro enhavas du vokalojn nazajn: la e nazan "ę" kaj la o nazan "ą". Mi ŝajnus strange se la nomita dialekto ne enhavus ĉi tiujn. Sed ni devus demandi al iu Bjalistokulo.
Vere, mi ne scias - sed se ne, mi ne mirus... Ekzemple, la oficiala estona havas tri sonlongecon - sed sudaj dialektoj nur du. Ankaŭ, palataligado ne aperas en ĉiuj dialektoj.

darkweasel (프로필 보기) 2011년 12월 22일 오후 8:05:59

Hyperboreus:
miĥil:precize samas kiel tiu de la orient-pola dialekto de Bjalistoko
La pola fonaro enhavas du vokalojn nazajn: la e nazan "ę" kaj la o nazan "ą". Mi ŝajnus strange se la nomita dialekto ne enhavus ĉi tiujn. Sed ni devus demandi al iu Bjalistokulo.
Iu kontraŭesperanta artikolo diras, ke Zamenhof ellasis tiujn en Esperanto, kvankam lia dialekto ilin havas.

lgg (프로필 보기) 2011년 12월 23일 오전 3:05:49

Admin: La esperantaj forumoj estas por skribado en Esperanto, ne en Esperantidoj. Bonvolu skribi nur en Esperanto ĉi tie.

lgg (프로필 보기) 2011년 12월 23일 오후 1:21:28

Admin: La esperantaj forumoj estas por skribado en Esperanto, ne en Esperantidoj. Bonvolu skribi nur en Esperanto ĉi tie.

darkweasel (프로필 보기) 2011년 12월 23일 오후 1:40:49

lgg:
N-true:Kia stultaĵo. ... Ĉinio ne estas mondkulturo?
La lingvo qina ne restijis la pleymalgrandan spuron en mondkulturo internacia. Ia ajo aw fenomeno moderna ne estas nomigita je termino araba aw qina, sole helena, latina aw angla.

La lingva internacia devas bazi sur leksiko de popoloy kulturitay, ne estas nia kulpo ke ji estas sole helenalatina aw germana, sed estas la fakto.
rubo.gif rubo.gif

Hyperboreus (프로필 보기) 2011년 12월 23일 오후 4:38:41

Forigite

erinja (프로필 보기) 2011년 12월 24일 오후 1:32:58

N-true:
lgg:Mondkulturo uzi sole latinidayn lingvoyn, ne slavayn, araban aw kinan!
Kia stultaĵo. Ŝajne oni vere ne lernas pri historio, kie vi kreskiĝas. Ĉinio ne estas mondkulturo? Tre strange... okulumo.gif
Ne ofendiĝu. Li diris "kina" lingvo. Oni spektas kinon en ĉiuj landoj, ne nur en Ĉinio. Eble li ne tre bone aprezas filmajn artojn, kaj ne kredas ke oni taksu ilin same alte kiel oni taksas aliajn art-formojn.

lgg (프로필 보기) 2011년 12월 24일 오후 2:25:49

Admin: La esperantaj forumoj estas por skribado en Esperanto, ne en Esperantidoj. Bonvolu skribi nur en Esperanto ĉi tie.

다시 위로