ไปยังสารบัญ

Kial la Lingvo internacia ne uzas alfabeton internacian?

จาก lgg, 5 ธันวาคม 2011

ข้อความ 148

ภาษา: Esperanto

Sxak (แสดงโปรไฟล์) 6 ธันวาคม 2011, 08:50:18

lgg:Kial la Lingvo internacia e-o ne uzas alfabeton internacian de 26 latinaj leteroj?
Kio estas internacia en ĉi tiu alfabeto? Kiom da lingvoj uzas ĝin? 2?3?

hebda999 (แสดงโปรไฟล์) 6 ธันวาคม 2011, 08:52:30

lgg:Kompreneble, en mondo moderna, plejprefera ortografio estas iu anglabazata.
Jes, la angla skribsistemo estas treege regula, ĝi entenas nur kelkcent da esceptoj. Tial ĝi estas imitinda de ĉiuj nacioj de la mondo.

Esperantan skribsistemon oni lernas en 10 minutoj.

Angloj lernas sian skribsitemon dum tri jaroj, kaj multe da ili ne povas korekte skribi dum sia tuta vivo.

sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 6 ธันวาคม 2011, 10:31:21

En la Zamenhofa epoko multaj viroj (kaj ankaŭ virinoj) portis ĉapelon.

Do estis tute nature ke la literoj de Esperanto ankaŭ portu ĉapelon de tempo al tempo.

Honore, mi mem portas ĉapelon, sufiĉe ofte, kio (laŭ mia rimarko) foje provokas admiron far fraŭlinoj .

lgg (แสดงโปรไฟล์) 6 ธันวาคม 2011, 10:36:40

hebda999:Angloj lernas sian skribsitemon dum tri jaroj, kaj multe da ili ne povas korekte skribi dum sia tuta vivo.
Esperanto ne havas riĉecon de sonoj de lingvo angla, do skribsistemon estos pli facila ol estas, sen dubasenteco.

Ekzemple, la litero Ĥ forestiĝos, leteroj Ĉ, Ŝ kaj Ĵ fariĝos Ch, Sh kaj Zh.

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 6 ธันวาคม 2011, 13:03:23

lgg:
Ekzemple, la litero Ĥ forestiĝos, leteroj Ĉ, Ŝ kaj Ĵ fariĝos Ch, Sh kaj Zh.

lgg (แสดงโปรไฟล์) 6 ธันวาคม 2011, 13:38:13

Argumentoj elspeziĝis, idiotaĵo uziĝis?
Mi memorigas, ke tiu metodo estas rekomendato per mem Zamenhofo.

La letero Ĥ devas forestiĝas ĉiukaze, ĉar estas visuala abominaĵo.

Ĉu ne havas argumentoj rezonaj?

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 6 ธันวาคม 2011, 14:03:10

lgg:
Ĉu ne havas argumentoj rezonaj?
Kontraŭ via stranga propono jes, sed vi ilin evidente ĉiuokaze ne volos kompreni. Nur tiom: Ĝi rompus la principon "unu litero = unu fonemo" kaj kaŭzus miselparolojn de vortoj kiel bushaltejo.

Sxak (แสดงโปรไฟล์) 6 ธันวาคม 2011, 14:14:27

lgg:Argumentoj elspeziĝis, idiotaĵo uziĝis?
Mi memorigas, ke tiu metodo estas rekomendato per mem Zamenhofo.

La letero Ĥ devas forestiĝas ĉiukaze, ĉar estas visuala abominaĵo.

Ĉu ne havas argumentoj rezonaj?
Kial vi skribas viajn idiotaĵojn anstataŭ respondi mian demandon?
Ŝak:
lgg:Kial la Lingvo internacia e-o ne uzas alfabeton internacian de 26 latinaj leteroj?
Kio estas internacia en ĉi tiu alfabeto? Kiom da lingvoj uzas ĝin? 2?3?

lgg (แสดงโปรไฟล์) 6 ธันวาคม 2011, 14:19:22

Sh kaj ch estas digrafoj, ĉiu estas la unu litera kun unu legado, donantaj unu sonon.

Scribado de dek maloftauzataj vortoj (solvebla per streketo) ne povas esti malhelpaĵo de uzi internacian alfabeton sen supersignoj.

lgg (แสดงโปรไฟล์) 6 ธันวาคม 2011, 14:27:18

Ŝak:Kiom da lingvoj uzas ĝin? 2?3?
Angla, Franca, Portugala, Italiana, Uzbeka, dekoj da aliaj. Nur Esperanto uzas siajn leterojn.

กลับไปด้านบน