Kial la Lingvo internacia ne uzas alfabeton internacian?
başlangıç lgg, 5 Aralık 2011
Mesajlar: 148
Dil: Esperanto
Sxak (Profili görüntüle) 6 Aralık 2011 08:50:18
lgg:Kial la Lingvo internacia e-o ne uzas alfabeton internacian de 26 latinaj leteroj?Kio estas internacia en ĉi tiu alfabeto? Kiom da lingvoj uzas ĝin? 2?3?
hebda999 (Profili görüntüle) 6 Aralık 2011 08:52:30
lgg:Kompreneble, en mondo moderna, plejprefera ortografio estas iu anglabazata.Jes, la angla skribsistemo estas treege regula, ĝi entenas nur kelkcent da esceptoj. Tial ĝi estas imitinda de ĉiuj nacioj de la mondo.
Esperantan skribsistemon oni lernas en 10 minutoj.
Angloj lernas sian skribsitemon dum tri jaroj, kaj multe da ili ne povas korekte skribi dum sia tuta vivo.
sudanglo (Profili görüntüle) 6 Aralık 2011 10:31:21
Do estis tute nature ke la literoj de Esperanto ankaŭ portu ĉapelon de tempo al tempo.
Honore, mi mem portas ĉapelon, sufiĉe ofte, kio (laŭ mia rimarko) foje provokas admiron far fraŭlinoj .
lgg (Profili görüntüle) 6 Aralık 2011 10:36:40
hebda999:Angloj lernas sian skribsitemon dum tri jaroj, kaj multe da ili ne povas korekte skribi dum sia tuta vivo.Esperanto ne havas riĉecon de sonoj de lingvo angla, do skribsistemon estos pli facila ol estas, sen dubasenteco.
Ekzemple, la litero Ĥ forestiĝos, leteroj Ĉ, Ŝ kaj Ĵ fariĝos Ch, Sh kaj Zh.
darkweasel (Profili görüntüle) 6 Aralık 2011 13:03:23
lgg:
Ekzemple, la litero Ĥ forestiĝos, leteroj Ĉ, Ŝ kaj Ĵ fariĝos Ch, Sh kaj Zh.
lgg (Profili görüntüle) 6 Aralık 2011 13:38:13
Mi memorigas, ke tiu metodo estas rekomendato per mem Zamenhofo.
La letero Ĥ devas forestiĝas ĉiukaze, ĉar estas visuala abominaĵo.
Ĉu ne havas argumentoj rezonaj?
darkweasel (Profili görüntüle) 6 Aralık 2011 14:03:10
lgg:Kontraŭ via stranga propono jes, sed vi ilin evidente ĉiuokaze ne volos kompreni. Nur tiom: Ĝi rompus la principon "unu litero = unu fonemo" kaj kaŭzus miselparolojn de vortoj kiel bushaltejo.
Ĉu ne havas argumentoj rezonaj?
Sxak (Profili görüntüle) 6 Aralık 2011 14:14:27
lgg:Argumentoj elspeziĝis, idiotaĵo uziĝis?Kial vi skribas viajn idiotaĵojn anstataŭ respondi mian demandon?
Mi memorigas, ke tiu metodo estas rekomendato per mem Zamenhofo.
La letero Ĥ devas forestiĝas ĉiukaze, ĉar estas visuala abominaĵo.
Ĉu ne havas argumentoj rezonaj?
Ŝak:lgg:Kial la Lingvo internacia e-o ne uzas alfabeton internacian de 26 latinaj leteroj?Kio estas internacia en ĉi tiu alfabeto? Kiom da lingvoj uzas ĝin? 2?3?
lgg (Profili görüntüle) 6 Aralık 2011 14:19:22
Scribado de dek maloftauzataj vortoj (solvebla per streketo) ne povas esti malhelpaĵo de uzi internacian alfabeton sen supersignoj.
lgg (Profili görüntüle) 6 Aralık 2011 14:27:18
Ŝak:Kiom da lingvoj uzas ĝin? 2?3?Angla, Franca, Portugala, Italiana, Uzbeka, dekoj da aliaj. Nur Esperanto uzas siajn leterojn.