Mesaĝoj: 14
Lingvo: Esperanto
pl74 (Montri la profilon) 2011-decembro-06 07:12:06
fizikisto (Montri la profilon) 2011-decembro-06 07:32:50
pl74:Laŭ mia opinio, la plej bela, kiam neĝas je Kristnasko. Mi estas scivola, kiel ofta estas en via lando, en via urbo Blanka Kristnasko. Ĉiam, ofte, malofte aŭ neniam?Jes, estas bele kiam neĝas kristnaske. Tamen, en Frankfurto en Germanujo nur malofte ni havas neĝon je Kristnasko. Pli sude en Bavarujo, multe pli neĝas kaj do pli ofte okazas blanka Kristnasko.
antoniomoya (Montri la profilon) 2011-decembro-06 07:55:23
pl74:Laŭ mia opinio, la plej bela, kiam neĝas je Kristnasko. Mi estas scivola, kiel ofta estas en via lando, en via urbo Blanka Kristnasko. Ĉiam, ofte, malofte aŭ neniam?Neniam. Ĉi tie kie mi vivas, Sevilo, sude de Hispanujo, neniam neĝas. Do, blanka Kistnasko ekzistas nur, por ni, en usonaj filmoj.
Amike.
sudanglo (Montri la profilon) 2011-decembro-06 10:47:53
Tio estas rezulto de la varma markurento kiu kirliĝas ĉirkaŭ Britujo.
Lokoj en aliaj partoj de la terglobo, je la sama latitudo, havas tute alian vintron.
dobri (Montri la profilon) 2011-decembro-06 16:25:22
pl74:Laŭ mia opinio, la plej bela, kiam neĝas je Kristnasko. Mi estas scivola, kiel ofta estas en via lando, en via urbo Blanka Kristnasko. Ĉiam, ofte, malofte aŭ neniam?En la loko, kie mi nun loĝas, nur malofte kuŝas neĝo je Kristnasko. Sed mi devenas el montara vilaĝo, kie la blanka Kristnasko estis regule. Mi memoras nur unu jaron, kiam la nego ekfalis nur ĉirkaŭ Novjaro.
flipe (Montri la profilon) 2011-decembro-06 16:45:18
darkweasel (Montri la profilon) 2011-decembro-06 18:57:48
Wilhelm (Montri la profilon) 2011-decembro-06 20:45:37
Kiam mi estis juna, ĉiam negis antaŭ kaj ĉe Kristnasko.
Sed nun negis malpli ofte kaj iam eĉ ne negis ĝis post Kristnasko.
Ĉi tiu jaro, ni havis iometan neĝon dum la lasta nokto, sed ĝi degelas hodiaŭ.
darkweasel (Montri la profilon) 2011-decembro-07 17:22:41
Insbruko/Innsbruck: 65%
Klagenfurto/Klagenfurt: 55%
Salcburgo/Salzburg: 52%
Graco/Graz: 43%
Bregenco/Bregenz: 40%
Linco/Linz: 35%
Sankt-Polteno/Sankt Pölten: 33%
Vieno/Wien: 30%
Ejsenŝtado/Eisenstadt: 27%
(Tamen tiu paĝaro ne estas la plej fidinda fonto, por esprimi tion tute maltroige ...)
robbkvasnak (Montri la profilon) 2011-decembro-07 18:44:55