Ke daftar isi

Kie estis/estos Blanka Kristnasko?

dari pl74, 6 Desember 2011

Pesan: 14

Bahasa: Esperanto

pl74 (Tunjukkan profil) 6 Desember 2011 07.12.06

Laŭ mia opinio, la plej bela, kiam neĝas je Kristnasko. Mi estas scivola, kiel ofta estas en via lando, en via urbo Blanka Kristnasko. Ĉiam, ofte, malofte aŭ neniam?

fizikisto (Tunjukkan profil) 6 Desember 2011 07.32.50

pl74:Laŭ mia opinio, la plej bela, kiam neĝas je Kristnasko. Mi estas scivola, kiel ofta estas en via lando, en via urbo Blanka Kristnasko. Ĉiam, ofte, malofte aŭ neniam?
Jes, estas bele kiam neĝas kristnaske. Tamen, en Frankfurto en Germanujo nur malofte ni havas neĝon je Kristnasko. Pli sude en Bavarujo, multe pli neĝas kaj do pli ofte okazas blanka Kristnasko.

antoniomoya (Tunjukkan profil) 6 Desember 2011 07.55.23

pl74:Laŭ mia opinio, la plej bela, kiam neĝas je Kristnasko. Mi estas scivola, kiel ofta estas en via lando, en via urbo Blanka Kristnasko. Ĉiam, ofte, malofte aŭ neniam?
Neniam. Ĉi tie kie mi vivas, Sevilo, sude de Hispanujo, neniam neĝas. Do, blanka Kistnasko ekzistas nur, por ni, en usonaj filmoj.

Amike.

sudanglo (Tunjukkan profil) 6 Desember 2011 10.47.53

Sufiĉe rare estas, ke oni spertas blankan Kristnaskon en la Sud-orienta angulo de Anglujo, eĉ kiam neĝas 100 km sude en Nord-orienta Francujo.

Tio estas rezulto de la varma markurento kiu kirliĝas ĉirkaŭ Britujo.

Lokoj en aliaj partoj de la terglobo, je la sama latitudo, havas tute alian vintron.

dobri (Tunjukkan profil) 6 Desember 2011 16.25.22

pl74:Laŭ mia opinio, la plej bela, kiam neĝas je Kristnasko. Mi estas scivola, kiel ofta estas en via lando, en via urbo Blanka Kristnasko. Ĉiam, ofte, malofte aŭ neniam?
En la loko, kie mi nun loĝas, nur malofte kuŝas neĝo je Kristnasko. Sed mi devenas el montara vilaĝo, kie la blanka Kristnasko estis regule. Mi memoras nur unu jaron, kiam la nego ekfalis nur ĉirkaŭ Novjaro.

flipe (Tunjukkan profil) 6 Desember 2011 16.45.18

En Brazilo neĝas nur sur malmultege da lokoj, do, ni ne havas grandan blankan kristnaskon! ridego.gif

darkweasel (Tunjukkan profil) 6 Desember 2011 18.57.48

Tie ĉi en Vieno, ofte neĝas decembre (kvankam ĝis nun la neĝo estis ankoraŭ tre malmulta kaj neniu restis sur la stratoj), kaj tial ofte kuŝas neĝo kristnaske, sed tamen ne estas (laŭ mia memoro) tre ofte, ke neĝas kristnaske.

Wilhelm (Tunjukkan profil) 6 Desember 2011 20.45.37

Mi loĝas en Hamilton, Ontario, Kanada, sur la sud-okcidenta bordo de la Lago de Ontario.
Kiam mi estis juna, ĉiam negis antaŭ kaj ĉe Kristnasko.
Sed nun negis malpli ofte kaj iam eĉ ne negis ĝis post Kristnasko.
Ĉi tiu jaro, ni havis iometan neĝon dum la lasta nokto, sed ĝi degelas hodiaŭ.

darkweasel (Tunjukkan profil) 7 Desember 2011 17.22.41

Laŭ artikolo en oe24.at pri blanka kristnasko 2011 jen la eblecoj por nova neĝo en la 24a de decembro 2011 en la diversaj ĉefurboj de la federaciaj landoj de Aŭstrujo:

Insbruko/Innsbruck: 65%
Klagenfurto/Klagenfurt: 55%
Salcburgo/Salzburg: 52%
Graco/Graz: 43%
Bregenco/Bregenz: 40%
Linco/Linz: 35%
Sankt-Polteno/Sankt Pölten: 33%
Vieno/Wien: 30%
Ejsenŝtado/Eisenstadt: 27%

(Tamen tiu paĝaro ne estas la plej fidinda fonto, por esprimi tion tute maltroige ...)

robbkvasnak (Tunjukkan profil) 7 Desember 2011 18.44.55

Ĉi-tie en sudorienta Florida ni havas blankajn strandojn/plaĝojn dum la tuta jaro. Plejofte ni iras naĝi dum kristnaska tago. Ni kuŝas sub palmoj kaj rigardas la blubluan ĉielon kaj drinkas tason da vino por festi la tagon antaŭ ol iri hejmen por la festeno.

Kembali ke atas