본문으로

Ĉu vi pretas morti por viaj ideoj?

글쓴이: Altebrilas, 2011년 12월 8일

글: 31

언어: Esperanto

troyshadow (프로필 보기) 2011년 12월 9일 오후 9:07:01

la vivo estas pli bela kiam oni scias por ke oni vivas kaj povas morti

troyshadow (프로필 보기) 2011년 12월 9일 오후 9:19:32

mi tre timas ofendi Vin,se mia demando ŝajnas malagrabla al Vi,do petas mi antaŭe vin pri perdono...kion vi opinias pri la ideoj de Salazar kaj F.B.Franco?

Miland (프로필 보기) 2011년 12월 9일 오후 9:38:32

troyshadow:..kion vi opinias pri la ideoj de Salazar kaj F.B.Franco?
Ili estis diktatoroj, kiuj persekutis la Esperanto-movadon, kvankam ne tiel intense, kiel en Nazia Germanio aŭ Sovetio sub Stalin.

troyshadow (프로필 보기) 2011년 12월 9일 오후 9:44:39

Miland:
troyshadow:..kion vi opinias pri la ideoj de Salazar kaj F.B.Franco?
Ili estis diktatoroj, kiuj persekutis la Esperanto-movadon, kvankam ne tiel intense, kiel en Nazia Germanio aŭ Sovetio sub Stalin.
jes, sed tio,kion vi parolas tre similas tion,kion ili opinias pri Dio,morto kaj popolo...

Miland (프로필 보기) 2011년 12월 9일 오후 10:54:37

troyshadow:
Miland:
troyshadow:..kion vi opinias pri la ideoj de Salazar kaj F.B.Franco?
Ili estis diktatoroj, kiuj persekutis la Esperanto-movadon, kvankam ne tiel intense, kiel en Nazia Germanio aŭ Sovetio sub Stalin.
jes, sed tio,kion vi parolas tre similas tion,kion ili opinias pri Dio,morto kaj popolo...
Kiel ili similas? Mi ne komprenas.

edoardo (프로필 보기) 2011년 12월 9일 오후 11:17:45

La filozofo Bertrand Russell diris: "Mi ne mortus por miaj ideoj, ĉar ili povus esti malĝustaj". Li estis logikisto-matematikisto, tamen okulumo.gif

Altebrilas (프로필 보기) 2011년 12월 10일 오전 12:45:35

Mi konstatas, ke ni estas influitaj de la ĉirkaua medio, eĉ se ni estas esperantistoj.

mi esperis - kaj plu esperetas, ke esperanto povas helpi fandigi la diversajn ideologiojn por iri a la esenca afero. Iuj nomas ĝin "Dio", aliaj "Homa progreso", aliaj per aliaj nomoj, sed la ĉefa afero estas plibonigi la sorton de la homaro.

Kiel esperanto povus kontribui al tio?

Ĉu ni povos iam preni la plej bonan el niaj diversaj ideologioj, kaj ekvidi la komunajn valorojn pri kiuj ĉiuj interkonsentas.

Sxak (프로필 보기) 2011년 12월 12일 오전 3:59:55

Tiuj, kiuj volas morti pro siaj ideoj, mortu pro ili, por ke tiuj ideoj ne plu ekzistu!

troyshadow (프로필 보기) 2011년 12월 12일 오후 12:02:37

Ili ankaŭ parolis pri sensenceco de bataladoj inter klasoj kaj pro politiksistemoj se ĉi tio estas farata sen sekvado al DIO

dobri (프로필 보기) 2011년 12월 12일 오후 3:22:10

Ŝak:Tiuj, kiuj volas morti pro siaj ideoj, mortu pro ili, por ke tiuj ideoj ne plu ekzistu!
Trafa frazo!

다시 위로