לתוכן העניינים

Ĉu vi pretas morti por viaj ideoj?

של Altebrilas, 8 בדצמבר 2011

הודעות: 31

שפה: Esperanto

Altebrilas (הצגת פרופיל) 8 בדצמבר 2011, 04:02:00

La franca kantisto Georges Brassens (kiun Jacques Yvart reinkarniĝi en esperanta paradizo) kantis iam: "morti por siaj ideoj, konsentite, sed per malrapida morto".

Kion vi opinias pri tio?

Ĉar en multaj konfliktaj situacioj, nur la plej kuraĝaj, kiuj pretas batali kaj preni riskojn rajtas decidi.

Sed ĉu tio ne kondukas al paradokso?

Ĉu en demokratio, eĉ malkuraĝaj homoj rajtas partopreni al decidoj?

Kajgiestis (הצגת פרופיל) 8 בדצמבר 2011, 04:07:45

Se vi estus morta, via ideoj estus arbitra.

troyshadow (הצגת פרופיל) 8 בדצמבר 2011, 10:50:10

jes,mi pretas morti pro ideoj,ideologio kaj idealoj,pro miaj kamaradoj,pro mia partio kaj pro mia Kondukisto

dobri (הצגת פרופיל) 8 בדצמבר 2011, 20:05:09

Laŭ mia opinio la vivo estas tro kara por oferi ĝin por io ajn. Sincere dirite ĉiuj ideologioj montros sin post iom da tempo kiel stultaĵoj.
Do mi neniam oferus mian vivon por ia ideo.

Altebrilas (הצגת פרופיל) 8 בדצמבר 2011, 23:20:25

Tiu demando estas ligita al alia: ĉu filozofo (tiu kiu kreas la ideojn) devas samtempe esti batalanto (kaj eventuale ĝis viv-ofero)? De la dua duono de la dudeka jarcento, tiu ideo superregis, sed ĉu la rezulto estas pli bona?

Filozofo devas admiri kuraĝon, sed ĉu estas postulinda por pli bone koni la realon? Iuflanke li parolas laŭ sia sperto, ne laŭ nuraj teorioj; aliflanke, se tiu kvalito mankas al li, li emas senkonscie redukti la mondon al tio, kion li pretas alfronti.

troyshadow (הצגת פרופיל) 9 בדצמבר 2011, 08:31:42

la filozofoj nur kreas ideojn,kaj kiam oni komencas batali kaj morti por la ideojn,tio signifas ke l'afero transiris del'filozofoj-teoristoj al la praktikistoj.Kaj dirindas ke kutime la farato tre distingas de la teorigitaj per la filozofoj

unpensador (הצגת פרופיל) 9 בדצמבר 2011, 11:05:18

Altebrilas:La franca kantisto Georges Brassens (kiun Jacques Yvart reinkarniĝi en esperanta paradizo) kantis iam: "morti por siaj ideoj, konsentite, sed per malrapida morto".

Kion vi opinias pri tio?

Ĉar en multaj konfliktaj situacioj, nur la plej kuraĝaj, kiuj pretas batali kaj preni riskojn rajtas decidi.

Sed ĉu tio ne kondukas al paradokso?

Ĉu en demokratio, eĉ malkuraĝaj homoj rajtas partopreni al decidoj?
Ah, jes ja! Certe, klarege. Jam mortis centojn da miloj aŭ milionoj por tio kaj tre gaje kaj ege feliĉe. Kvankam mi murtus nur por Dio, La Hispana Patrio kaj mia Familio. Tio estus serioza krome grandega honoro kaj enorme kontento. Certe, mi ne estas tre forta nek kuraĝa, sed la Spirito Sankto donas la necesaj fortoj pli ol sufiĉe. Mi volas esti martiro!
Http://epo.Wikitrans.Net/Martyrs_of_the_Spanish_Civil_War

Estas kiel diris José Antonio (kiu la paco kaj la beno de Dio estas kun li):
"Ni ne povas toleri nek estas konformaj kun la aktuala hispana vivo. Ni devas fini ĝin, transformante sin plene, ŝanĝante ne nur sian eksteran armaĵon, sed ankaŭ la modo de esti de la hispanoj. Ni ne volas ke triumfas partion nek klason sur la aliaj; ni volas ke triumfas Hispanion, konsiderita kiel unueco, kun universala fino kiun plenumi, kun estonta entrepreno kiun realigi kaj en kiuj fandas sin ĉiuj individuaj voloj. Kaj tio devas atingi ĝin, ĝi kostu kion kostos, kontraŭ la plej grandaj oferoj, ĉar estas mil preferindaj fojoj fali en servon de tia entrepreno kiun porti vivo langvora, malplena de idealoj, kie ne estas pli da klopodo nek alia celo kiun atingi la sekva tago. La vivo estas por vivi ĝin, kaj nur vivas sin kiam okazas aŭ oni provas realigi grandan verkon, kaj ni ne komprenas pli bonan verkon kiun refarigi Hispanion.

(F.E., Núm. 12, 26an de aprilo 1934)"
http://www.Direktoj.Net/ocja/jaoc0048.Html

"Kelkfoje sidigas pirandeliana angoro por la sorto de tiomaj aŭtentikaj vivoj kiun liaj ĉefroluloj ne vivis, kaptitaj al vivo falsita."
["irandeliano -> de Pirandello: http://eo.wikipedia.org/wiki/Luigi_Pirandello ]

Mi volas studi pli Esperanton, sed mi vivas ĉi tiujn lastajn tagojn vivon iom agititan: interesaj familiaraj vizitoj, komplikitaj poliíticaj situacioj kaj grandaj malvarmumoj.
http://www.libertaddigital.com/

http://www.elmundo.es/index.html?a=REN216394773cbd...

Saluton! http://www.plataforma2003.org/

Cimerman (הצגת פרופיל) 9 בדצמבר 2011, 13:39:11

Kial la multaj el vi sopiras pri morto?
Ja vivo estas bela, vere ĝuinda!

Miland (הצגת פרופיל) 9 בדצמבר 2011, 14:19:18

Se la jena situacio okazos, ni esperu, ke la graco de Dio ebligos nin konduti laŭ integreco, kaj rifuzi kulton de mensoganta reganto, kiu ŝajnigas esti Dio!

troyshadow (הצגת פרופיל) 9 בדצמבר 2011, 14:34:56

mortigi iu ajn,laŭ mia opinio,povas esti nure la lasta metodo,nur ĉiuj aliaj ne povis halti la malamikon.Tamen kuraĝo kaj oferpreteco kutime anstataŭas mortigneceson.

לראש הדף