Al la enhavo

Kial "ci" estas tre tre malofta kaj ne vere uzinda

de bildo, 2011-decembro-08

Mesaĝoj: 100

Lingvo: Esperanto

erinja (Montri la profilon) 2011-decembro-13 16:29:09

bildo:Ne. Dankon. Mi ne volas esti idioto. Se 'ci' estas vere ne uzinda, mi ne uzu ĝin. Mi agnoskas, ke vi (ĉiuj) enterigas ĉi tion vorton.
Ne estas ni kiuj enterigis ĝin.

Ĝi estas mortnaskita. Ĝi neniam vere vivis. Oni povus konsideri ĝin proponon, kiu neniam enuziĝis.

bildo (Montri la profilon) 2011-decembro-14 04:54:53

Chainy:
Ni scias. Oni simple ne uzu 'ci'.

Ĝi estas tia malofta vorto, ke PAG (Plena Analiza Gramatiko) mencias ĝin nur en unu eta rimarkigo:
Dankon.

Rim. Ekzistas en la Fundamenta Vortaro aparta pronomo por la dua persono singulara: ci, cin, je ci. Sed "en la lingvo mem ĝi preskaŭ neniam estas uzata" (Zamenhof, "Dua Libro"); oni trovas ĝin kelkfoje en poezio, por traduki nacilingvan nuancon, kaj en la esprimo: ci-diri al iu.

Ĉu ne eble aldoni ĉi tion frazon en gramatiko?

Chainy (Montri la profilon) 2011-decembro-14 06:10:40

bildo:Rim. Ekzistas en la Fundamenta Vortaro aparta pronomo por la dua persono singulara: ci, cin, je ci. Sed "en la lingvo mem ĝi preskaŭ neniam estas uzata" (Zamenhof, "Dua Libro"); oni trovas ĝin kelkfoje en poezio, por traduki nacilingvan nuancon, kaj en la esprimo: ci-diri al iu.

Ĉu ne eble aldoni ĉi tion frazon en gramatiko?
Tio estas gramatiko. Kaj notu tiun citaĵon tie el la 'Dua Libro' de Zamenhof. PMEG ankaŭ diras ion similan.

Chainy (Montri la profilon) 2011-decembro-14 06:36:11

Jen la plena citaĵo de Zamenhof el la "Dua Libro":
Mi vin ne komprenas, sinjoro.—Vi estas tre obstina, mia amiko.—Vi ĉiuj estas tro fieraj.—"Vi" ni diras egale al unu persono aŭ objekto kaj al multaj; tio ĉi estas farita pro oportuneco, ĉar, parolante kun iu, ni ofte ne scias, kiel diri al li: "vi" aŭ "ci" ("ci" signifas la duan personon de l' ununombro; sed tiu ĉi vorto estas trovata sole en la plena vortaro; en la lingvo mem ĝi preskaŭ nenian estas uzata).
(Vidu parton III. 4)

lgg (Montri la profilon) 2011-decembro-14 06:51:36

Bildo, ne timu je tiuy klawnoy. Neniu povas malpermesi vin uzi 'ci' law senco.

mihxil (Montri la profilon) 2011-decembro-14 07:23:06

lgg:Bildo, ne timu tiuy klawnoy. Neniu povas malpermesi vin uzi 'ci' law senco.
Ankaŭ neniu povas malpermesi uzi propran ortografion kaj neniu povas malpermesi ne uzi la akuzativon. Tamen oni restas aspekti iom kiel obstina idioto.

bildo (Montri la profilon) 2011-decembro-14 07:55:34

Chainy:
"ci" signifas la duan personon de l' ununombro
Dankon. Ĉi tio estas sufiĉe por mi.

Chainy (Montri la profilon) 2011-decembro-14 08:17:51

bildo:
Chainy:
"ci" signifas la duan personon de l' ununombro
Dankon. Ĉi tio estas sufiĉe por mi.
demando.gif Kaj vi ignoras ĉion ceteran?! Vi simple tre ŝatas 'ci' kaj vi provas iel trovi ian pravigon uzi ĝin, eĉ se preskaŭ neniu fakte uzas tiun vorton.

Ĉu vi ne rimarkis, ke en tiu sama citaĵo, Zamenhof ankaŭ diras:
"Vi" ni diras egale al unu persono aŭ objekto kaj al multaj; tio ĉi estas farita pro oportuneco, ĉar, parolante kun iu, ni ofte ne scias, kiel diri al li: "vi" aŭ "ci"
Interese, kial oni ne scias, ĉu diri 'vi' aŭ 'ci'? Ĉu tiuj homoj havis problemojn diferencigi inter unu kaj pli ol unu persono?! Evidente ili provis uzi 'vi' kaj 'ci' laŭ la reguloj de siaj propraj naciaj lingvoj. La danĝero fari tion estas tro granda. Ŝajne, neniu povis simple akcepti, ke 'ci/vi' ne temas pri ĝentileco aŭ familiareco. Do, fine oni decidis entute ne uzi ĝin.

bildo (Montri la profilon) 2011-decembro-14 10:58:20

Chainy:
Interese, kial oni ne scias, ĉu diri 'vi' aŭ 'ci'? Ĉu tiuj homoj havis problemojn diferencigi inter unu kaj pli ol unu persono?! Evidente ili provis uzi 'vi' kaj 'ci' laŭ la reguloj de siaj propraj naciaj lingvoj. La danĝero fari tion estas tro granda.
Ne. Se estos necesaj reguloj en la Gramatiko de Esperanto, estos nenia danĝero.

Chainy:
Ŝajne, neniu povis simple akcepti, ke 'ci/vi' ne temas pri ĝentileco aŭ familiareco.
"ci" signifas la duan personon de l' ununombro.

De kie ĝentileco/malĝentileco?
Chainy:
Do, fine oni decidis entute ne uzi ĝin.
Oni rajtas. rideto.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2011-decembro-14 11:02:09

bildo:
"ci" signifas la duan personon de l' ununombro.

De kie ĝentileco/malĝentileco?
kaj tio bedaŭrinde pro la neuzateco ne estas tiel klara. neniam ellaboriĝis reguloj pri la ĝusta uzo de "ci".

Reen al la supro