Kial "ci" estas tre tre malofta kaj ne vere uzinda
글쓴이: bildo, 2011년 12월 8일
글: 100
언어: Esperanto
erinja (프로필 보기) 2011년 12월 13일 오후 4:29:09
bildo:Ne. Dankon. Mi ne volas esti idioto. Se 'ci' estas vere ne uzinda, mi ne uzu ĝin. Mi agnoskas, ke vi (ĉiuj) enterigas ĉi tion vorton.Ne estas ni kiuj enterigis ĝin.
Ĝi estas mortnaskita. Ĝi neniam vere vivis. Oni povus konsideri ĝin proponon, kiu neniam enuziĝis.
bildo (프로필 보기) 2011년 12월 14일 오전 4:54:53
Chainy:Dankon.
Ni scias. Oni simple ne uzu 'ci'.
Ĝi estas tia malofta vorto, ke PAG (Plena Analiza Gramatiko) mencias ĝin nur en unu eta rimarkigo:
Rim. Ekzistas en la Fundamenta Vortaro aparta pronomo por la dua persono singulara: ci, cin, je ci. Sed "en la lingvo mem ĝi preskaŭ neniam estas uzata" (Zamenhof, "Dua Libro"); oni trovas ĝin kelkfoje en poezio, por traduki nacilingvan nuancon, kaj en la esprimo: ci-diri al iu.
Ĉu ne eble aldoni ĉi tion frazon en gramatiko?
Chainy (프로필 보기) 2011년 12월 14일 오전 6:10:40
bildo:Rim. Ekzistas en la Fundamenta Vortaro aparta pronomo por la dua persono singulara: ci, cin, je ci. Sed "en la lingvo mem ĝi preskaŭ neniam estas uzata" (Zamenhof, "Dua Libro"); oni trovas ĝin kelkfoje en poezio, por traduki nacilingvan nuancon, kaj en la esprimo: ci-diri al iu.Tio estas gramatiko. Kaj notu tiun citaĵon tie el la 'Dua Libro' de Zamenhof. PMEG ankaŭ diras ion similan.
Ĉu ne eble aldoni ĉi tion frazon en gramatiko?
Chainy (프로필 보기) 2011년 12월 14일 오전 6:36:11
Mi vin ne komprenas, sinjoro.—Vi estas tre obstina, mia amiko.—Vi ĉiuj estas tro fieraj.—"Vi" ni diras egale al unu persono aŭ objekto kaj al multaj; tio ĉi estas farita pro oportuneco, ĉar, parolante kun iu, ni ofte ne scias, kiel diri al li: "vi" aŭ "ci" ("ci" signifas la duan personon de l' ununombro; sed tiu ĉi vorto estas trovata sole en la plena vortaro; en la lingvo mem ĝi preskaŭ nenian estas uzata).(Vidu parton III. 4)
lgg (프로필 보기) 2011년 12월 14일 오전 6:51:36
mihxil (프로필 보기) 2011년 12월 14일 오전 7:23:06
lgg:Bildo, ne timu tiuy klawnoy. Neniu povas malpermesi vin uzi 'ci' law senco.Ankaŭ neniu povas malpermesi uzi propran ortografion kaj neniu povas malpermesi ne uzi la akuzativon. Tamen oni restas aspekti iom kiel obstina idioto.
bildo (프로필 보기) 2011년 12월 14일 오전 7:55:34
Chainy:Dankon. Ĉi tio estas sufiĉe por mi.
"ci" signifas la duan personon de l' ununombro
Chainy (프로필 보기) 2011년 12월 14일 오전 8:17:51
bildo:Chainy:Dankon. Ĉi tio estas sufiĉe por mi.
"ci" signifas la duan personon de l' ununombro

Ĉu vi ne rimarkis, ke en tiu sama citaĵo, Zamenhof ankaŭ diras:
"Vi" ni diras egale al unu persono aŭ objekto kaj al multaj; tio ĉi estas farita pro oportuneco, ĉar, parolante kun iu, ni ofte ne scias, kiel diri al li: "vi" aŭ "ci"Interese, kial oni ne scias, ĉu diri 'vi' aŭ 'ci'? Ĉu tiuj homoj havis problemojn diferencigi inter unu kaj pli ol unu persono?! Evidente ili provis uzi 'vi' kaj 'ci' laŭ la reguloj de siaj propraj naciaj lingvoj. La danĝero fari tion estas tro granda. Ŝajne, neniu povis simple akcepti, ke 'ci/vi' ne temas pri ĝentileco aŭ familiareco. Do, fine oni decidis entute ne uzi ĝin.
bildo (프로필 보기) 2011년 12월 14일 오전 10:58:20
Chainy:Ne. Se estos necesaj reguloj en la Gramatiko de Esperanto, estos nenia danĝero.
Interese, kial oni ne scias, ĉu diri 'vi' aŭ 'ci'? Ĉu tiuj homoj havis problemojn diferencigi inter unu kaj pli ol unu persono?! Evidente ili provis uzi 'vi' kaj 'ci' laŭ la reguloj de siaj propraj naciaj lingvoj. La danĝero fari tion estas tro granda.
Chainy:"ci" signifas la duan personon de l' ununombro.
Ŝajne, neniu povis simple akcepti, ke 'ci/vi' ne temas pri ĝentileco aŭ familiareco.
De kie ĝentileco/malĝentileco?
Chainy:Oni rajtas.
Do, fine oni decidis entute ne uzi ĝin.

darkweasel (프로필 보기) 2011년 12월 14일 오전 11:02:09
bildo:kaj tio bedaŭrinde pro la neuzateco ne estas tiel klara. neniam ellaboriĝis reguloj pri la ĝusta uzo de "ci".
"ci" signifas la duan personon de l' ununombro.
De kie ĝentileco/malĝentileco?