ورود به محتوا

Kion ci pensas pri dedukti laŭ la kunteksto?

از Francisko1, 9 دسامبر 2011

پست‌ها: 57

زبان: Esperanto

darkweasel (نمایش مشخصات) 13 دسامبر 2011،‏ 12:20:00

bildo:
darkweasel:ne eblas ŝanĝi la fundamenton.
Do, ĝis 'ci' troviĝas en la fundamento sed ne troviĝas en la gramatiko, ĉiu povas diri: "se 'ci' ekzistas, kial mi ne rajtas uzi ĝin?" Kaj uzi ĝin kiel li volas. Mi pensas, ke la plej racia solvo estas aldoni 'ci' en la Gramatiko kaj klarigi, kiel oni devas uzi ĝin. Aŭ ne uzi tute (tabuo). Por ĉesigo de la debatoj.
racia solvo tio ja eble estus, sed malebla.

bildo (نمایش مشخصات) 13 دسامبر 2011،‏ 16:05:48

darkweasel:
racia solvo tio ja eble estus, sed malebla.
Certe, "netuŝeblaj fundamentoj" embarasas. Mi komprenas. Ĉiuokaze dankon al vi pro interesa disputo kaj bonkoreca permeso uzi la neuzindan vorton. rideto.gif

troyshadow (نمایش مشخصات) 13 دسامبر 2011،‏ 20:12:20

Esperanto estas tre liberema lingvo,do se iu volas uzi ci kaj opinias ke ĝi estas necesa,tiu povas uzi ĝin ĉiam,kiam laŭ opinio de tiŭ,ĝi indas.Sed estas permesita per Z-fo uzo nur vi,tiuj uloj,kiuj ne sentas mankon kaj neceson de ci,rajtas uzi vi ĉiuokaze,ĉar la Fundamento permesas tion ankaŭ!

bildo (نمایش مشخصات) 14 دسامبر 2011،‏ 5:18:17

troyshadow:Esperanto estas tre liberema lingvo,do se iu volas uzi ci kaj opinias ke ĝi estas necesa,tiu povas uzi ĝin ĉiam,kiam laŭ opinio de tiŭ,ĝi indas.Sed estas permesita per Z-fo uzo nur vi,tiuj uloj,kiuj ne sentas mankon kaj neceson de ci,rajtas uzi vi ĉiuokaze,ĉar la Fundamento permesas tion ankaŭ!
Ĉi tio estas opinio de vi. Mi volas scii opinion de la Gramatiko.

Chainy (نمایش مشخصات) 14 دسامبر 2011،‏ 6:17:28

bildo:Ĉi tio estas opinio de vi. Mi volas scii opinion de la Gramatiko.
En alia fadeno mi jam donis al vi ligilojn al tio, kion diras la du ĉefaj modernaj verkoj pri Esperanta gramatiko: La Plena Analiza Gramatiko, kaj ankau PMEG. Kaj laŭ PAG, Zamenhof mem skribis en "La Dua Libro": "en la lingvo mem ĝi [ci] preskaŭ neniam estas uzata".

bildo (نمایش مشخصات) 14 دسامبر 2011،‏ 7:47:22

Chainy:En alia fadeno mi jam donis al vi ligilojn al tio, kion diras la du ĉefaj modernaj verkoj pri Esperanta gramatiko: La Plena Analiza Gramatiko, kaj ankau PMEG. Kaj laŭ PAG, Zamenhof mem skribis en "La Dua Libro": "en la lingvo mem ĝi [ci] preskaŭ neniam estas uzata".
"Preskaŭ neniam estas uzata" ne signifas "neuzinda". Certe, "ci" preskaŭ ne uzata, ĉar ĝi ne troviĝas en Gramatiko kaj multaj homoj ĉi tie asertas, ke ĝi estas neuzinda. Ĉi tio ne estas vero. Jena plena citaĵo:

"Mi vin ne komprenas, sinjoro.—Vi estas tre obstina, mia amiko.—Vi ĉiuj estas tro fieraj.—"Vi" ni diras egale al unu persono aŭ objekto kaj al multaj; tio ĉi estas farita pro oportuneco, ĉar, parolante kun iu, ni ofte ne scias, kiel diri al li: "vi" aŭ "ci" ("ci" signifas la duan personon de l' ununombro; sed tiu ĉi vorto estas trovata sole en la plena vortaro; en la lingvo mem ĝi preskaŭ nenian estas uzata)."

"ci" signifas la duan personon de l' ununombro

Fine mi scias la vero. Do, "neuzinda ci" estas la mensogo. Simple iuj homoj ne ŝatas "ci"n, ĉar ili kredas, ke diri "ci" estas neĝentile. Tial ili ne aldonis "ci"n en Gramatiko, por ke komencantoj eĉ ne sciu pri "ci".

Chainy (نمایش مشخصات) 14 دسامبر 2011،‏ 8:00:29

bildo:Fine mi scias la vero. Do, "neuzinda ci" estas la mensogo. Simple iuj homoj ne ŝatas "ci"n, ĉar ili kredas, ke diri "ci" estas neĝentile. Tial ili ne aldonis "ci"n en Gramatiko, por ke komencantoj eĉ ne sciu pri "ci".
Mensogo?! Ĉu ankoraŭ ne estas tute klare al vi, ke preskaŭ neniu uzas 'ci', kaj ĝuste pro tio ĝi estas neuzinda. Tio estas nenia mensogo, tio estas la realo.

Eble vi relegu tiun citaĵon de Zamenhof kaj pripensu ĝin, precipe jenan parton: "Vi estas tre obstina, mia amiko".

bildo (نمایش مشخصات) 14 دسامبر 2011،‏ 8:15:29

Chainy:
Mensogo?! Ĉu ankoraŭ ne estas tute klare al vi, ke preskaŭ neniu uzas 'ci', kaj ĝuste pro tio ĝi estas neuzinda. Tio estas nenia mensogo, tio estas la realo.
"preskaŭ neniu uzas" signifas "malofte uzata, sed ĝi ne estas malbona."
"neuzinda" signifas "ĝi estas malbona, do ne uzu ĝin". Ĉi tio ne estas same.

Chainy:
Eble vi relegu tiun citaĵon de Zamenhof kaj pripensu ĝin, precipe jenan parton: "Vi estas tre obstina, mia amiko".
Ĉu vi (ĉiuj) ne estas obstina? rideto.gif

Chainy (نمایش مشخصات) 14 دسامبر 2011،‏ 8:35:46

bildo:Ĉu vi (ĉiuj) ne estas obstina? rideto.gif
Via obstino estas bazita sur preskaŭ nenio. Vi ignoras ĉiujn faktojn. Vi ignoras tion, kion skribas la du plej bonaj verkoj pri Esperanta gramatiko, nome PMEG kaj PAG. Vi eĉ ignoras la konsilon de Zamenhof mem! Vi ankaŭ ignoras la evidentan realon ke dum la tuta historio de Esperanto preskaŭ neniu uzas 'ci'!

Eble mi kaj aliaj en tiu ĉi fadeno ŝajnas obstinaj al vi, sed ni simple prezentas al vi la faktojn. Kompreneble, se vi volas plu ignori tiujn faktojn, tio estas via persona decido.

mihxil (نمایش مشخصات) 14 دسامبر 2011،‏ 9:06:28

bildo: "ci" signifas la duan personon de l' ununombro
Laŭ ReVo: Pronomo de la dua persono en ununombro, uzata por alparoli iun senceremonie.

Ankaŭ laŭ la unua vortaro fakte la tradukoj en naciaj lingvoj estas la familiaraj formoj.

Ankaŭ la efektiva uzo kiujn raportis diversaj forumanoj indikas 'familiaran' uzon. Sekve la vorto estas minimume konfuza. Trudi al ĝi nur 'ununombran' signifon ne estas tre prave.

بازگشت به بالا