前往目錄

Kion ci pensas pri dedukti laŭ la kunteksto?

貼文者: Francisko1, 2011年12月9日

訊息: 57

語言: Esperanto

Francisko1 (顯示個人資料) 2011年12月9日下午4:37:06

Mi konsideras ke la facto ke oni bezonus dedukti laŭ la kunteksto signifas malperfektaĵon en lingvo. Tolerebla en naturaj lingvoj ĉar ili evoluas ne laŭ logiko, sed ne en artefaritaj lingvoj kiel Esperanto. Kion ci opinias?

mihxil (顯示個人資料) 2011年12月9日下午4:56:05

Francisko1:Mi konsideras ke la facto ke oni bezonus dedukti laŭ la kunteksto signifas malperfektaĵon en lingvo. Tolerebla en naturaj lingvoj ĉar ili evoluas ne laŭ logiko, sed ne en artefaritaj lingvoj kiel Esperanto. Kion ci opinias?
Mi opinias ke efektive estas iom malfacile dedukti pri kio vi entute parolas.

Ĝenerale tamen estas konstatinde ke ankaŭ Esperanto efektive ne estas 'perfekta' lingvo, en kiu ankaŭ estas bezono de kunteksto por kompreni celitaĵojn.

darkweasel (顯示個人資料) 2011年12月9日下午4:58:28

graveco de kunteksto estas ĝenerala regulo de homa komunikado.

Francisko1 (顯示個人資料) 2011年12月9日下午10:04:26

Je la fino de filmo angla, homino diras al viro kiam li estas kune kun lia familio: "I love you", kaj la patro de la viro diras al la homino: "do you love me?" Pri ĉi tio mi parolas. Oni deduktas laŭ la kunteksto, sed ĝi estas konfuzo.

mihxil (顯示個人資料) 2011年12月9日下午10:06:54

Francisko1:Je la fino de filmo angla
Ke vi prenas vian veron el filmoj, ne multe mirigas min.

Altebrilas (顯示個人資料) 2011年12月10日上午1:02:12

Francisko1:Je la fino de filmo angla, homino diras al viro kiam li estas kune kun lia familio: "I love you", kaj la patro de la viro diras al la homino: "do you love me?" Pri ĉi tio mi parolas. Oni deduktas laŭ la kunteksto, sed ĝi estas konfuzo.
Kiel vi verkus tiun dialogon en perfektan lingvon? Kion oni devus aldoni al esperanto por obteni tiun perfektecon?
Oni deduktas laŭ la kunteksto, sed ĝi estas konfuzo.
Oni deduktas KION el la kunteksto? Por kompletigi vian frazon, oni bezonas uzi la kuntekston. Ĉu {KION=Ĉu la patro de la viro amas la inon kiel bopatro aŭ kiel eventuala amsopiranto?}

Sed mi timas, ke se oni provas krei perfektan lingvon, oni kreos komputilan, sed ne homan lingvon!

bildo (顯示個人資料) 2011年12月10日上午4:41:55

"Vi" por unu persono ne estas ĝentileco. Ĉi tio estas stulteco.

Tjeri (顯示個人資料) 2011年12月10日上午6:53:13

Mi ne respondas, kiam iu ciumas min sen mia konsento.

darkweasel (顯示個人資料) 2011年12月10日上午7:51:20

bildo:"Vi" por unu persono ne estas ĝentileco. Ĉi tio estas stulteco.
vi ŝajne volas paŭsi vian denaskan lingvon al esperanto...

bildo (顯示個人資料) 2011年12月10日上午8:42:08

darkweasel:
bildo:"Vi" por unu persono ne estas ĝentileco. Ĉi tio estas stulteco.
vi ŝajne volas paŭsi vian denaskan lingvon al esperanto...
Ne. Mi nur volas logikon. Se 'ci' ne ekzistus, 'vi' estus nombroneŭtrala. Sed 'ci' ekzistas. Tial 'vi' por unu persono estas nelogika.

回到上端