Al la enhavo

Ĉu viaj gepatroj parolas ankaŭ Esperanton?

de Tumppi1991, 2011-decembro-10

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

Tumppi1991 (Montri la profilon) 2011-decembro-10 00:28:26

Mi volus scii ke ĉu viaj gepatroj parolas ankaŭ Esperanton? Ĉu vi "ricevis" Esperanton el viaj gepatroj? Ĉu iu en via familio ankaŭ parolas Esperanton?

Miaj gepatroj ne scipovas Esperanton, nur mi en mia familio parolas Esperanton.

Desit1 (Montri la profilon) 2011-decembro-10 03:54:43

Tumppi1991: Ĉu iu en via familio ankaŭ parolas Esperanton?

Miaj gepatroj ne scipovas Esperanton, nur mi en mia familio parolas Esperanton.
Okazas ke kiam mi lernis Esperanton, mi tre emociis kaj penis meti la ideon en la kapojn de miaj gefamilianoj, sed nur mia frato decidis eklerni ankaŭ...li ne ellernis, sed komprenas multe ridulo.gif Mia koramikino ankaŭ iam lernis ĝin, sed la ideo ne plaĉas al ŝi "Ĉar mi jam parolas la anglan, la veran internacian lingvon" diras ŝi...Mia avino multe vojaĝas kaj ŝi interesiĝis pri Eo, sed ŝi ankoraŭ ne havas tempon por eklerni...mi atendos ŝin...espereble baldaŭ, do ŝi ne estas tro juna homo ridulo.gif

CarloEyzaguirre (Montri la profilon) 2011-decembro-10 04:08:06

Neniu en mia familio parolas Esperanto. Mi podas paroli ĉar mi trovis la lingvon sorte.

Sed, mi intencas ke ili lernas esperanton

antoniomoya (Montri la profilon) 2011-decembro-10 07:24:30

Tumppi1991:Mi volus scii ke ĉu viaj gepatroj parolas ankaŭ Esperanton? Ĉu vi "ricevis" Esperanton el viaj gepatroj? Ĉu iu en via familio ankaŭ parolas Esperanton?
Neniu el miaj familianoj nek el miaj geamikoj parolas Esperanton. Kiam mi malkovris tiun lingvon, mi tuj informis pri ĝi al miaj proksimuloj, kaj kelkaj el ili indikis sian intencon ankaŭ lerni ĝin. Sed fine ĉio restis morta litero, ĉar neniu el ili vere daŭrigis la lernadon.

Do, malfeliĉe mi restas la sola esperantoŝatanto en mia ĉirkaŭaĵo. malgajo.gif

Amike.

Demian (Montri la profilon) 2011-decembro-10 08:01:16

Ŭaŭ! Estas granda surprizo ke ĝis nun ĉiuj 15 voĉoj iris al NE.

Mi ne rompos la tradicion. Neniun mi konas persone, kiu parolas Esperanton.

TurkishKemalist (Montri la profilon) 2011-decembro-10 08:34:08

Mia gefratojn ne scii ke mi parolas esperanto.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-decembro-10 08:38:22

mia patrino lernis iomete de mi, sed mi ne dirus ke ŝi parolas ĝin.

ŝi tamen unufoje uzis ĝin kiel sekretan lingvon al mi, kun gramatikaj eraroj, sed kompreneble: "bonvolu pensu al la donaco por paĉjo". ridulo.gif

Julieno (Montri la profilon) 2011-decembro-10 09:22:01

Mi sukcetis doni kelkajn kursojn al amikino, po foje semajnon. Ankaŭ mia fratino lernis iujn rudimentojn de IL.
Esperanto egiĝu !

maratonisto (Montri la profilon) 2011-decembro-10 09:49:38

TurkishKemalist:Mia gefratojn ne scii ke mi parolas esperanto.
Bonvenon al forumo, TurkishKemalist!
Jen kelkaj malgrandaj eraroj (tamen Via mesaĝo estas tute komprenebla):
Miaj gefratojn ne scias ke mi parolas esperanton

1Guy1 (Montri la profilon) 2011-decembro-10 09:53:18

Tumppi1991:Miaj gepatroj ne scipovas Esperanton, nur mi en mia familio parolas Esperanton.
Mi estas la sola esperantisto en mia tuta familio.

Reen al la supro