Ĉu viaj gepatroj parolas ankaŭ Esperanton?
af Tumppi1991, 10. dec. 2011
Meddelelser: 17
Sprog: Esperanto
Tumppi1991 (Vise profilen) 10. dec. 2011 00.28.26
Miaj gepatroj ne scipovas Esperanton, nur mi en mia familio parolas Esperanton.
Desit1 (Vise profilen) 10. dec. 2011 03.54.43
Tumppi1991: Ĉu iu en via familio ankaŭ parolas Esperanton?Okazas ke kiam mi lernis Esperanton, mi tre emociis kaj penis meti la ideon en la kapojn de miaj gefamilianoj, sed nur mia frato decidis eklerni ankaŭ...li ne ellernis, sed komprenas multe Mia koramikino ankaŭ iam lernis ĝin, sed la ideo ne plaĉas al ŝi "Ĉar mi jam parolas la anglan, la veran internacian lingvon" diras ŝi...Mia avino multe vojaĝas kaj ŝi interesiĝis pri Eo, sed ŝi ankoraŭ ne havas tempon por eklerni...mi atendos ŝin...espereble baldaŭ, do ŝi ne estas tro juna homo
Miaj gepatroj ne scipovas Esperanton, nur mi en mia familio parolas Esperanton.
CarloEyzaguirre (Vise profilen) 10. dec. 2011 04.08.06
Sed, mi intencas ke ili lernas esperanton
antoniomoya (Vise profilen) 10. dec. 2011 07.24.30
Tumppi1991:Mi volus scii ke ĉu viaj gepatroj parolas ankaŭ Esperanton? Ĉu vi "ricevis" Esperanton el viaj gepatroj? Ĉu iu en via familio ankaŭ parolas Esperanton?Neniu el miaj familianoj nek el miaj geamikoj parolas Esperanton. Kiam mi malkovris tiun lingvon, mi tuj informis pri ĝi al miaj proksimuloj, kaj kelkaj el ili indikis sian intencon ankaŭ lerni ĝin. Sed fine ĉio restis morta litero, ĉar neniu el ili vere daŭrigis la lernadon.
Do, malfeliĉe mi restas la sola esperantoŝatanto en mia ĉirkaŭaĵo.
Amike.
Demian (Vise profilen) 10. dec. 2011 08.01.16
Mi ne rompos la tradicion. Neniun mi konas persone, kiu parolas Esperanton.
TurkishKemalist (Vise profilen) 10. dec. 2011 08.34.08
darkweasel (Vise profilen) 10. dec. 2011 08.38.22
ŝi tamen unufoje uzis ĝin kiel sekretan lingvon al mi, kun gramatikaj eraroj, sed kompreneble: "bonvolu pensu al la donaco por paĉjo".
Julieno (Vise profilen) 10. dec. 2011 09.22.01
Esperanto egiĝu !
maratonisto (Vise profilen) 10. dec. 2011 09.49.38
TurkishKemalist:Mia gefratojn ne scii ke mi parolas esperanto.Bonvenon al forumo, TurkishKemalist!
Jen kelkaj malgrandaj eraroj (tamen Via mesaĝo estas tute komprenebla):
Miaj gefratoj
1Guy1 (Vise profilen) 10. dec. 2011 09.53.18
Tumppi1991:Miaj gepatroj ne scipovas Esperanton, nur mi en mia familio parolas Esperanton.Mi estas la sola esperantisto en mia tuta familio.