Ĉu viaj gepatroj parolas ankaŭ Esperanton?
글쓴이: Tumppi1991, 2011년 12월 10일
글: 17
언어: Esperanto
antoniomoya (프로필 보기) 2011년 12월 10일 오전 10:00:26
maratonisto:Bonvenon al forumo, TurkishKemalist!Maratonisto, dankon pro la klarigo, sed...vi forgesis respondi al la demando de tiu ĉi fadeno.
Jen kelkaj malgrandaj eraroj (tamen Via mesaĝo estas tute komprenebla):
Miaj gefratojnne scias ke mi parolas esperanton
Bonvolu plezurigi nin.
Amike.
googlemabob (프로필 보기) 2011년 12월 10일 오후 1:54:11
Sahaquiel (프로필 보기) 2011년 12월 10일 오후 4:01:04
hebda999 (프로필 보기) 2011년 12월 15일 오전 9:18:48
1Guy1:Mi estas la sola esperantisto en mia tuta familio.Ne, vi ne estas sola, ĉar vi apertenas al la tutmonda esperantista familio.
Klimrme (프로필 보기) 2011년 12월 15일 오전 9:43:15
alesh13 (프로필 보기) 2011년 12월 16일 오후 5:40:09
Kiam mi eklernis ĝin, mi provis kuntiri mian familion sed nek mian edzon, nek miajn geinfanojn, mi konvinkis.
Kiam mi diris al ili ke multe da homoj uzas ĝin por rete komuniki, mia filo (26jara) respondis ke estas eble pli multaj iuj, kiuj parolas la “Klingon” lingvon !
fizikisto (프로필 보기) 2011년 12월 16일 오후 6:46:44
Mi jam estis kun la tuta familio ĉe kelkaj rekontiĝoj, tamen mia edzino ĝis nun ne parolas Esperanton, sed ŝi multe komprenas. Miaj gefiloj uzas Esperanton dum la renkontiĝoj, kvankam ili neniam vere lernis la lingvon. Sufiĉis por ili, precipe por mia filo, uzi Esperanton dum ludado. Li kvazaŭ ensuĉas lingvojn sen lerni ilin.