Поруке: 10
Језик: Esperanto
googlemabob (Погледати профил) 10. децембар 2011. 14.32.59
darkweasel (Погледати профил) 10. децембар 2011. 15.08.25
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
1Guy1 (Погледати профил) 10. децембар 2011. 15.22.08
googlemabob (Погледати профил) 10. децембар 2011. 15.31.33
darkweasel:mi preferas katojn sed mi ne havas dorlotbestojn ĉar mia patro, kiu vivas en la sama apartamento, alergias kontraŭ ĉiuj bestoj kun haroj.Vi devas peni teni reptilion! Ili ne havas haron (;D), kaj multa serpentoj, kiel mia serpento, estas vere tre agrablaj kaj dolĉaj.
Ankaŭ, se ili haveblaj, barbhavdrakoj (ĉi tie estas artikolo pri ili).
Ryuuichi (Погледати профил) 12. децембар 2011. 22.22.52
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
maratonisto (Погледати профил) 13. децембар 2011. 18.21.58
googlemabob:Vi devas peni teni reptilion! Ili ne havas haron (;D), kaj multa serpentoj, kiel mia serpento, estas vere tre agrablaj kaj dolĉaj.Vi povas timigi la homojn kun Via serpento.
Sinjoro per trajno kamparen intencis,
Ĝis lasta stacio bileton aĉetis,
Eniris en trajnon kaj tuj surpriziĝis –
La trajno plenega ja lin renkontigis.
Volegas mi dormi – pensadas sinjoro –
Kaj devos nun stari – mallaŭdas en koro
La trajnon, la sorton kaj tuj trankviliĝis:
Ruzecon elpensis, fripono fariĝis.
Kvarpiede ekstaras, atente rigardas,
Kaj ĉiun angulon laŭvice palpadas.
Sed kion Vi cerĉas? – La homoj demandas –
– Mi perdis serpenton, serpenton rigardas.
La homoj ĉirkaŭaj ja tuj dissolviĝis,
La laca sinjoro konvene eksidis.
Post unu minuto dormegis sinjoro,
Ne aŭdis amason kriantan en ĥoro.
* * *
La sonĝo trankvila kaj dolĉa finiĝis
Kaj nia ruzulo finfine vekiĝis.
La trajno malplena, silenta jam staras,
Murmuras li: "Bone, ke mi jam kamparas".
Eliras kaj miras: kaduka perono,
Sur trako troviĝas nur unu vagono.
Ho, jen fervojisto! Sinjoro demandas:
– Por kio la sola vagono ĉi staras?
– En trajno sinjoro tre stranga veturis,
Li perdis vipuron kaj ĉiujn teruris,
Tumulton teruran do kaŭzis stultulo,
Separi vagonon ordonis estrulo.
Por tio ĝi restis ĉi ti' separita,
Sur plej malproksiman saktrakon kaŝita.
antoniomoya (Погледати профил) 13. децембар 2011. 18.57.31
googlemabob:Mi miras, kiajn dorlotbestojn vi preferas, kaj ankaŭ kiajn vi havas. Mi plej ŝatataj estas serpentoj, sed mi havas kaj serpenton kaj lacerton, kaj ankaŭ katon kaj fiŝon.Oj! Vi havas tutan bestoĝardenon!
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Mi nur havas etan araneon kiu loĝas ĉe la supra dekstra angulo de mia kuirejo. Ĝi petas nek panon nek akvon, kaj pro tio niaj rilatoj ĝis nun estas plej afablaj. Sed morgaŭ, oni vidos...
Amike.
Cimerman (Погледати профил) 14. децембар 2011. 13.05.50
captflint (Погледати профил) 18. децембар 2011. 20.27.54
Julieno (Погледати профил) 18. децембар 2011. 21.17.02