去目錄頁

Kiu estas via plej ŝatata tia dorlotbesto?

googlemabob, 2011年12月10日

讯息: 10

语言: Esperanto

googlemabob (显示个人资料) 2011年12月10日下午2:32:59

Mi miras, kiajn dorlotbestojn vi preferas, kaj ankaŭ kiajn vi havas. Mi plej ŝatataj estas serpentoj, sed mi havas kaj serpenton kaj lacerton, kaj ankaŭ katon kaj fiŝon.

darkweasel (显示个人资料) 2011年12月10日下午3:08:25

mi preferas katojn sed mi ne havas dorlotbestojn ĉar mia patro, kiu vivas en la sama apartamento, alergias kontraŭ ĉiuj bestoj kun haroj. malgajo.gif

1Guy1 (显示个人资料) 2011年12月10日下午3:22:08

Ni havas malgranda, nigra hundino. Ŝi ne parolas Esperanton, sed ŝi aŭskultas bone. Ŝi estas bona kaj fidela amikino.

googlemabob (显示个人资料) 2011年12月10日下午3:31:33

darkweasel:mi preferas katojn sed mi ne havas dorlotbestojn ĉar mia patro, kiu vivas en la sama apartamento, alergias kontraŭ ĉiuj bestoj kun haroj. malgajo.gif
Vi devas peni teni reptilion! Ili ne havas haron (;D), kaj multa serpentoj, kiel mia serpento, estas vere tre agrablaj kaj dolĉaj.

Ankaŭ, se ili haveblaj, barbhavdrakoj (ĉi tie estas artikolo pri ili).

Ryuuichi (显示个人资料) 2011年12月12日下午10:22:52

Mi ŝatas kaj hundojn kaj katojn, sed mi preferas la katojn, kiuj estas etaj kaj fajnaj lango.gif

maratonisto (显示个人资料) 2011年12月13日下午6:21:58

googlemabob:Vi devas peni teni reptilion! Ili ne havas haron (;D), kaj multa serpentoj, kiel mia serpento, estas vere tre agrablaj kaj dolĉaj.
Vi povas timigi la homojn kun Via serpento.

Sinjoro per trajno kamparen intencis,
Ĝis lasta stacio bileton aĉetis,
Eniris en trajnon kaj tuj surpriziĝis –
La trajno plenega ja lin renkontigis.

Volegas mi dormi – pensadas sinjoro –
Kaj devos nun stari – mallaŭdas en koro
La trajnon, la sorton kaj tuj trankviliĝis:
Ruzecon elpensis, fripono fariĝis.

Kvarpiede ekstaras, atente rigardas,
Kaj ĉiun angulon laŭvice palpadas.
Sed kion Vi cerĉas? – La homoj demandas –
– Mi perdis serpenton, serpenton rigardas.

La homoj ĉirkaŭaj ja tuj dissolviĝis,
La laca sinjoro konvene eksidis.
Post unu minuto dormegis sinjoro,
Ne aŭdis amason kriantan en ĥoro.
* * *
La sonĝo trankvila kaj dolĉa finiĝis
Kaj nia ruzulo finfine vekiĝis.
La trajno malplena, silenta jam staras,
Murmuras li: "Bone, ke mi jam kamparas".

Eliras kaj miras: kaduka perono,
Sur trako troviĝas nur unu vagono.
Ho, jen fervojisto! Sinjoro demandas:
– Por kio la sola vagono ĉi staras?

– En trajno sinjoro tre stranga veturis,
Li perdis vipuron kaj ĉiujn teruris,
Tumulton teruran do kaŭzis stultulo,
Separi vagonon ordonis estrulo.
Por tio ĝi restis ĉi ti' separita,
Sur plej malproksiman saktrakon kaŝita.

antoniomoya (显示个人资料) 2011年12月13日下午6:57:31

googlemabob:Mi miras, kiajn dorlotbestojn vi preferas, kaj ankaŭ kiajn vi havas. Mi plej ŝatataj estas serpentoj, sed mi havas kaj serpenton kaj lacerton, kaj ankaŭ katon kaj fiŝon.
Oj! Vi havas tutan bestoĝardenon! rideto.gif

Mi nur havas etan araneon kiu loĝas ĉe la supra dekstra angulo de mia kuirejo. Ĝi petas nek panon nek akvon, kaj pro tio niaj rilatoj ĝis nun estas plej afablaj. Sed morgaŭ, oni vidos...

Amike.

Cimerman (显示个人资料) 2011年12月14日下午1:05:50

Mi ŝatas ĉiujn bestojn, ĉar por mi tute ne gravas, kion mi manĝas. Grava estas nur bongusto.

captflint (显示个人资料) 2011年12月18日下午8:27:54

Mi havas tri hundojn. Mi amegas ilin. La plej maljuna estas grandeta hundino. Ŝi estas bruna kaj blanka. La dua estas eta hundino. Ŝi estas ankaŭ bruna kaj blanka. The plej juna estas eta virhundo. Li estas griza kaj hara.

Julieno (显示个人资料) 2011年12月18日下午9:17:02

Katoj anstataŭu hundojn !

回到上端