Al la enhavo

Kiu estas via favorata romano en Esperanto?

de greenmanwitch, 2011-decembro-12

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

greenmanwitch (Montri la profilon) 2011-decembro-12 11:08:09

Ghi ne devas esti originala, sed tio pli bonus.

Mia estas Kredu Min, Sinjorino!

sudanglo (Montri la profilon) 2011-decembro-12 11:34:21

Ĉu la demando koncernas romanon kiun oni favoras, aŭ ĉu temas pri preferata (leginda) legaĵo?

antoniomoya (Montri la profilon) 2011-decembro-12 11:54:44

Mia preferata legaĵo en Esperanto estas "Vere aŭ fantazie", verkita de Claude Piron. Temas pri 45 mallongaj rakontoj kiuj parolas pri plej diversaj temoj. Oni povas trovi tiun verkon interrete, kaj senpage.

Amike.

greenmanwitch (Montri la profilon) 2011-decembro-12 12:04:42

sudanglo:Ĉu la demando koncernas romanon kiun oni favoras, aŭ ĉu temas pri preferata (leginda) legaĵo?
Chu gravas? Bonvolu klarigi la distingon.

sinjoro (Montri la profilon) 2011-decembro-12 12:53:48

eble "Ombro sur interna pejzaĝo".

Sxak (Montri la profilon) 2011-decembro-12 12:59:17

Vojaĝo al Kazohinio
greenmanwitch:Mia estas Kredu Min, Sinjorino!
Ankaŭ tio estas interesa libro.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-decembro-12 16:22:43

Greenmanwitch, Favori - doni avantaĝon al; Preferi - pli ŝati.

greenmanwitch (Montri la profilon) 2011-decembro-13 03:02:56

Ha, chu. Mi neniam sciis... shoko.gif. Do, kiu estas via preferata esperanta romano?

kanajlo (Montri la profilon) 2011-decembro-13 05:22:29

Pro Iŝtar

Sahaquiel (Montri la profilon) 2011-decembro-13 18:17:31

Ĝis hodiaŭ mi ne multe legis librojn en esperanto. Sed mi legis unu kiu por mi estas tre bona. "Mondo de travivaĵoj", de Tibor Sekej.

Reen al la supro