Sadržaj

Kiu estas via favorata romano en Esperanto?

od greenmanwitch, 12. prosinca 2011.

Poruke: 10

Jezik: Esperanto

greenmanwitch (Prikaz profila) 12. prosinca 2011. 11:08:09

Ghi ne devas esti originala, sed tio pli bonus.

Mia estas Kredu Min, Sinjorino!

sudanglo (Prikaz profila) 12. prosinca 2011. 11:34:21

Ĉu la demando koncernas romanon kiun oni favoras, aŭ ĉu temas pri preferata (leginda) legaĵo?

antoniomoya (Prikaz profila) 12. prosinca 2011. 11:54:44

Mia preferata legaĵo en Esperanto estas "Vere aŭ fantazie", verkita de Claude Piron. Temas pri 45 mallongaj rakontoj kiuj parolas pri plej diversaj temoj. Oni povas trovi tiun verkon interrete, kaj senpage.

Amike.

greenmanwitch (Prikaz profila) 12. prosinca 2011. 12:04:42

sudanglo:Ĉu la demando koncernas romanon kiun oni favoras, aŭ ĉu temas pri preferata (leginda) legaĵo?
Chu gravas? Bonvolu klarigi la distingon.

sinjoro (Prikaz profila) 12. prosinca 2011. 12:53:48

eble "Ombro sur interna pejzaĝo".

Sxak (Prikaz profila) 12. prosinca 2011. 12:59:17

Vojaĝo al Kazohinio
greenmanwitch:Mia estas Kredu Min, Sinjorino!
Ankaŭ tio estas interesa libro.

sudanglo (Prikaz profila) 12. prosinca 2011. 16:22:43

Greenmanwitch, Favori - doni avantaĝon al; Preferi - pli ŝati.

greenmanwitch (Prikaz profila) 13. prosinca 2011. 03:02:56

Ha, chu. Mi neniam sciis... shoko.gif. Do, kiu estas via preferata esperanta romano?

kanajlo (Prikaz profila) 13. prosinca 2011. 05:22:29

Pro Iŝtar

Sahaquiel (Prikaz profila) 13. prosinca 2011. 18:17:31

Ĝis hodiaŭ mi ne multe legis librojn en esperanto. Sed mi legis unu kiu por mi estas tre bona. "Mondo de travivaĵoj", de Tibor Sekej.

Natrag na vrh